Ubuntu (filozofio)

sud-afrika moralo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ubuntu

Ubuntu (Zulua / Kosa prononco: [ùɓúntú]) aŭ "uMunthu" (Chichewa) estas koncepto de subsahara Afriko pri etiko aŭ humanista filozofio, kiu temas pri la rilatoj kaj aliancoj inter homoj kaj popoloj. La vorto ubuntu havas sian originon en la bantuaj lingvoj de suda Afriko.

Nelson Mandela klarigas la koncepton de Ubuntu

Estas multaj malsamaj, kaj ne kongruaj, difinoj pri kio ubuntu estas. La vorto ne estas simple tradukebla sed oni povas diri, ke ubuntu signifas "la imanenta kvalito esti persono inter aliaj personoj", aŭ "mi estas, kio mi estas ĉar vi estas, kio vi estas", aŭ "mi estas, kio mi estas pro kio ni ĉiuj estas". En aliaj vortoj, la ideo de ubuntu estas la reciproka iniciado, la divido kiu reciproke konstruas estaĵojn.

Iuj kredas ke ubuntu estas klasika afrika filozofio aŭ mondkoncepto [1] sed aliaj opinias ke la ideo estas disvolvita en skribitaj laboroj dum la dua duono de la 20a jarcento. [2]

Ĉi tiu principo estis popularigita tutmonde (ekde 2004) de mastruma sistemo nomita Ubuntu, kreita de sudafrikano.

Referencoj redakti

  1. Spirituality.org.za (Dion Forster 2006a:252)
  2. Gade, C.B.N. 2011. "The Historical Development of the Written Discourses on Ubuntu", South African Journal of Philosophy 30(3), 303–329.[1]