Uceda estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Uceda
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19187
Retpaĝaro [ http://www.uceda.es]
Politiko
Urbestro Francisco Javier Alonso Hernanz (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 3 143  (2023) [+]
Loĝdenso 54,96 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 3° 28′ U (mapo)40.842222222222-3.4625Koordinatoj: 40° 51′ N, 3° 28′ U (mapo) [+]
Alto 779 m [+]
Areo 47,25 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Uceda (Hispanio)
Uceda (Hispanio)
DEC
Uceda
Uceda
Situo de Uceda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Uceda [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas ucedano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 2 597 loĝantoj kaj la denseco estas de 54,96 loĝ/km². La municipo estas komponita de tri urbaj kernoj, nome la malnova domaro Uceda kaj du novaj urbanizaĵoj, nome Caraquiz [karaKIZ] kaj Peñarrubia.

Situo redakti

Uceda situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Gvadalaĥaro en la centr-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, lime kun la Madrida Regiono, je altitudo de 778 m super marnivelo; je 39 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 64 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, je 113 km el Segovio, je 133 km el Ávila, je 143 km el Toledo. La areo de ties teritorio estas de 47,25 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°50′32″N 3°27′45″Ok.

 
Etendo de la municipa mapo ene de la provinco Gvadalaĥaro.
Nordokcidente: Patones Norde: Patones Nordoriente: Valdepeñas de la Sierra kaj Casa de Uceda
Okcidente: Torremocha de Jarama   Oriente: El Cubillo de Uceda
Sudokcidente: Torrelaguna, El Vellón kaj Talamanca de Jarama Sude: Valdepiélagos Sudoriente: El Casar

Historio redakti

Mezepoko

La loko estis konkerita de la kristanoj de la reĝo Fernando la 1-a de Leono ĉirkaŭ 1060, kvankam ĝia definitiva reconquista okazis en 1085 en epoko de la filo de la antaŭe menciita, nome Alfonso la 6-a.[1] Uceda estis dum mallonge en la povo de Fernando García de Hita —kiu estis ricevinta ĝin el doña Urraca en 1119—[2] antaŭ reveni al la kondiĉo de reĝa posedo.[3] La 22an de julio 1222 Ferdinando la 3-a de Kastilio donis al ĝi foruon en Peñafiel[4] kaj, poste, en aprilo 1252, la konsilantaro de Uceda estis translokigita interŝanĝe de Baza fare de Fernando la 3-a al lia filo Sanĉo de Kastilio (arkiepiskopo de Toledo),[5] kaj de tiam ĝi iĝis posede de la Ĉefepiskopujo de Toledo.[6]

Moderna Epoko

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis en multaj vilaĝoj de la provinco, oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Tamen ne en Uceda, kie la proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj al industria akso Koridoro de Henares evitis elmigrado,n senloĝigon kaj maljuniĝon de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiam inverse al aliaj areoj kaj regionoj de la lando oni plialtigis la loĝantaron.

Demografio redakti

Je la alveno de la industrio al la areo en la 1960-aj jaroj okazis unua demografia eksplodo pro la amasa alveno de laborforto ricevita de diversaj lokoj de la centro kaj sudo de Hispanio, ĉefe de la propra Gvadalaĥaro, sudo de Kastilio-Leono, Ekstremaduro, Manĉo kaj Andaluzio; zonoj tre tuŝitaj de la tiama kampara krizo, kies loĝantaro, ĉefe kamparana majoritate devis elmigri al la grandurboj kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Ekde tiam, la loĝantaro kreskiĝis eksponenciale. La industria stabiligo en la zono kaj la plibonigo de servoj estis akompanataj de dua demografia eksplodo en la unuaj jaroj de la 21-a jarcento, fakto kiu tuŝis ĉefe la tutan areon de la Koridoro de Henares, kie oni ricevis loĝantaron ĉefe el la Madrida Regiono kaj de eksterlande.

La historia evoluo demografia de Uceda montras tiun krutan supreniron klare laŭ la ciferoj. En la komenco de la 20-a jarcento estis iom pli ol 700 loĝantoj. Post la Hispana Enlanda Milito kaj post la elmigra krizo de la ruraj areoj, same kiel okazis en aliaj setlejoj de la provinco la loĝantaro malkreskis al 400 en la 1980-aj jaroj, ĝuste kiam tute same okazis en multaj lokoj de Hispanio. Sed poste la ciferoj ege pli multe kreskis ĝis 1 000 komence de la 21-a jarcento kaj multe pli ol 2 600 lastatempe.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Industrio.

Vidindaĵoj redakti

 
Ruinoj de la romanika preĝejo de Sankta Maria de la Varga.
 
Restoj de la murego.
  • Romanika preĝejo de Sankta Maria de la Varga. Starigita ĉirkaŭ la 13-a jarcento, ĝi troviĝas en la aktuala tombejo. Ĝi estis deklarita Havaĵo de Kultura Intereso la 8an de oktobro 1991.[7]
  • Paroĥa preĝejo de Nia Sinjorino de la Varga. Konstruita inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj.[8]
  • Urba murego. Oni konservas la restaĵojn de urba murego starigita post la reconquista de 1085.[9]

Notoj redakti

  1. Herrera Casado, 2000, p. 22.
  2. Pavón Maldonado, 1984, p. 134.
  3. Díaz González, 2002-2003, p. 48.
  4. González Jiménez, 2001, p. 123.
  5. Rodríguez López, 1994, p. 303.
  6. Herrera Casado, 2000, pp. 22-23.
  7. Ministerio de Educación, Cultura y Deporte (ed.). «Consulta a la base de datos de bienes inmuebles». [1] Alirita la 7an de Decembro 2017.
  8. Ayuntamiento de Uceda (ed.). «Entorno urbano y monumentos». [2][rompita ligilo] Alirita la 7an de Decembro 2017.
  9. Castillos.net (ed.). «Muralla Urbana de Uceda». [3] Arkivigite je 2017-12-07 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 7an de Decembro 2017.

Bibliografio redakti

  • Díaz González, Francisco Javier (2002-2003). «La regulación de la guerra en los fueros de la provincia de Guadalajara» (pdf). Anuario de la Facultad de Derecho (2003): 39-65. ISSN 1888-3214. [4] Alirita la 7an de Decembro 2017.
  • González Jiménez, Manuel (2001). «Fernando III El Santo, legislador» (pdf). Boletín de la Real academia Sevillana de Buenas Letras: Minervae baeticae (29): 111-131. ISSN 0214-4395. [5] Alirita la 7an de Decembro 2017.
  • Herrera Casado, Antonio (2000). Guía de campo de los castillos de Guadalajara: una guía para conocerlos y visitarlos. Volumen 24 de Tierra de Guadalajara. AACHE Ediciones de Guadalajara. ISBN 8495179229. [6] Alirita la 7an de Decembro 2017.
  • Merlos Romero, María Magdalena (2000). «Arquitectura militar en las villas medievales del Arzobispo de Toledo» (pdf). Espacio, tiempo y forma. Serie VII, Historia del arte (13): 27-50. ISSN 1130-4715. [7] Alirita la 7an de Decembro 2017.
  • Pavón Maldonado, Basilio (1984). Guadalajara medieval: arte y arqueología árabe y mudéjar. Editorial CSIC - CSIC Press. ISBN 8400058038. [8] Alirita la 7an de Decembro 2017.
  • Rodríguez López, Ana (1994). La consolidación territorial de la monarquía feudal castellana: expansión y fronteras durante el reinado de Fernando III. Editorial CSIC - CSIC Press. ISBN 8400074440. [9] Alirita la 7an de Decembro 2017.

Vidu ankaŭ redakti