Uherský Ostroh

urbo en Ĉeĥio

Uherský Ostroh estas urbo en Ĉeĥio kun 4 278 loĝantoj (2023), situanta en sudorienta Moravio, 4 km de urbo Veselí nad Moravou, 9 km de urbo Uherské Hradiště. En la urbo superregas direkto al lignoindustrio kaj nutraĵindustrio.

Uherský Ostroh
germane Ungarisch Ostra
urbo
Placo en Uherský Ostroh
Flago
Oficiala nomo: Uherský Ostroh
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Administra municipo Uherský Ostroh
Historiaj regionoj
Montaro Vizovica montetaro
Konata loko Uherský Ostroh kastelo
Riveroj Moravo, Petříkovec
Situo Uherský Ostroh
 - alteco 178 m s. m.
 - koordinatoj 48° 59′ 05″ N 17° 23′ 19″ O / 48.98472 °N, 17.38861 °O / 48.98472; 17.38861 (mapo)
Areo 26,52 km² (2 652 ha)
Loĝantaro 4 278 (2023)
Denseco 161,31 loĝ./km²
Valego Malsupramoravia valego
Unua skribmencio 1286
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 687 24
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0722
NUTS 5 CZ0722 592749
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Uherský Ostroh
Retpaĝo: www.uhostroh.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Polešovice, Nedakonice, Ostrožská Lhota, Ostrožská Nová Ves, Moravský Písek, Blatnice pod Svatým Antonínkem kaj Veselí nad Moravou.

Historio redakti

Uherský Ostroh situas en norda mallarĝiĝinta parto de Malsupramoravia valego, sur la maldekstra riverbordo de rivero Morava. Ĝi estas en malnova komercvojo kaj la devena vilaĝo el la jaro 1286 nomiĝis Stenice. La nomo Ostroh aperis nur en la 15-a jarcento. Ĉi tie estis gotika burgo el la 13-a jarcento, kiu servis verŝajne kiel limregiona akva fortikaĵo, pli malfrue, en la jaroj 15801590, ĝi estis reguligita al renesanca kastelo kaj disvastigita je turo kaj arkada kortego. Komence de la 15-a jarcento la urbo estis centro de kalvinistoj.

Urbajn rajtojn Ostroh akiris en la jaro 1425. Ekde la 17-a jarcento ĝi apartenis al Lichtenštejn-anoj. En la urbo estas menciata paroĥejo jam en la jaro 1318. Por ekonomia evoluo estis en la 18-a kaj la 19-a jarcentoj grava forta juda minoritato. En la 2-a duono de la 19-a jarcento ĉi tie estis 544 loĝantoj de juda deveno kaj juda tombejo.

La urbo estas iom flanke de trafikvojkruciĝoj, proksimaj urboj Veselí nad Moravou kaj Uherské Hradiště evoluis pli rapide.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 409
18803 683
18903 945
19004 429
19104 737
19214 739
JaroLoĝantoj
19304 338
19504 394
19614 614
19704 705
19804 717
19914 451
JaroLoĝantoj
20014 519
20144 387
20164 320
20174 320
20184 296
20194 267
JaroLoĝantoj
20204 217
20214 097
20224 178
20234 278

Esperanto redakti

En Uherský Ostroh naskiĝis Vladimír Adamík.