Uladzimir Duboŭka

Uladzimir Dubouka (beloruse-Уладзімір Дубоўка, n. 2/15-an de julio (laŭ gregoria kalendaro 1900 en vilaĝo Aharodniki, gubernio de Vilno, nuntempe situanta en Vicebska regiono de Belorusio - 20-an de marto 1976, Moskvo), belorusa verkisto, poeto, tradukisto, kritikisto.

Uladzimir Duboŭka
Persona informo
Уладзімір Мікалаевіч Дубоўка
Naskiĝo 2-an de julio 1901 (1901-07-02)
en Aharodniki
Morto 20-an de marto 1976 (1976-03-20) (74-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj belorusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Q65681310 • High Institute of Literature and Arts vd
Profesio
Okupo tradukistoverkisto • poeto • verkisto de porinfana literaturo • literaturkritikisto • prozisto • redaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskiĝis en familio de laboristo. En la jaro 1915 familio translokiĝis por konstanta vivo en Moskvo. El la jaro 1918 Uladzimir Duboŭka finis en instruista lernejo; en la jaro 1924 - Supera literatura-arta instituto V. Brjusov. Unua versaro estis eldonita en 1921. Dum 1922-1925 redaktoro de belorusa eldono "Heroldo de Centra Plenuma Komitato, Konsilo de Popolaj komisaroj de Unio SSR", samtempe respondeca sekretario de reprezentejo de Belorusa SSR ĉe registaro de USSR. Dum 1924-1927 instruisto de belorusa lingvo en Komunista universitato de popoloj de Okcidento. Dum 1926-1930 laboris kiel redaktoro de "Kolekto de leĝoj kaj ordonoj de laborist-kamparula registaro de USSR".

Malgraŭ tio, ke li vivis en Moskvo, aktive partoprenis en belorusa literatura movado - membriĝis en literatura unio "Junularo" kaj literatura unio "Altaĵo". Por eviti cenzuron, apartaj versoj eldonadis en okcidentbelorusia ĵurnalo "Belorusa kulturo". Estis arestita en 1930, en 1931 estis kondamnita al 5-jara ekzilo. En la jaro 1935 termino de puno estis pliigita je 2 jaroj. En 1937 estis kondamnita al 10 jaroj de malliberigado. Dum enŝloso nenion verkis. Denove estis arestita en 1949 en Kartvelio, kaj estis kondamnita al 25-jara enŝloso. Defonitive estis rehonorigita en la jaro 1957. Poste vivis en Moskvo. Membro de Verkista Unio de Belorusio de la jaro 1958. aŭtoro de versoj, verkis same versojn kaj prozaĵojn por infanoj.

Verkis kritikajn, publikajn, kaj sciencajn artikolojn pri belorusa lingvo, literaturo, kulturo. Tradukis verkojn de Ŝekspiro ("Sonetoj", 1964), Byron (poemoj Ŝiljona malliberulo, "Bronza epoko", misterio "Kaino", 1963), versoj de Valerij Brjusov kaj aliaj poetoj.

Literaturo redakti

  • Бугаёў Дз. Уладзімір Дубоўка. Мн., 1965
  • Лойка А., Пшыркоў Ю. Пясняр высокіх дум і глыбокіх Пачуццяў//На высокай хвалі. Мн., 1980
  • Дубоўка Уладзімір//Беларускія пісьменнікі: біябібліяграфічны слоўнік у 6 т. /пад рэд. А. В. Мальдзіса; рэдкал.: І. Э. Багдановіч [і інш.]. - Мн., 1993. - Т. 2. - С. 378-384.
  • Міхнюк У.Вязень сумлення // Полымя. 1996, №2/БП, т. 2.
  • Дубоўка Уладзімір Мікалаевіч // ЭГБ, т. 3.
  • Дубоўка Уладзімір Мікалаевіч // Памяць: гісторыка-дакументальная хроніка Пастаўскага раёна / рэдкал. : Г.К. Кісялёў [і інш.]. - Мн., 2001. - С. 513-518.
  • Маракоў Л. У. рэпрэсаваныя літаратары, навукоўцы, работнікі асветы, грамадскія і культурныя дзеячы Беларусі, 1794-1991. Энц даведнік. У 10 т. Т. 1. Мн., 2003. ISBN 985-6374-04-9.
  • Маракоў Л. У. Рэпрэсаваныя літаратары, навукоўцы, работнікі асветы, грамадскія і культурныя дзеячы Беларусі, 1794-1991. Энц. даведнік. У 10 т. Т. 3. Кн 2. - Мн.,2003. ISBN 985-6374-04-9.
  • Бугаёў Д. уладзімір Дубоўка: Кн. пра паэта. Мн., 2005.