Ulano

kavalerio kun lancoj

La ulano[1] (pole ułan [ˈuwan], germane Ulan [uˈlaːn], litove ulonas, france uhlan [ylɑ̃]) estis militisto, kiu rajdis ĉevalon kaj armis sin per lancoj.

Ulanoj de la Varsovia Duklando, militantaj por Francio dum la Napoleonaj Militoj
Ulanoj de Germanio, 1912
Ulanaj regimentoj de Aŭstrio-Hungario dum la Batalo de Custoza, 1866

Priskribo redakti

La originalaj polaj-litovaj ulanoj rajdis ĉevalojn kaj armis sin per lancoj, sabroj, kaj pistoloj.

La uniformo de la ulanoj konsistis el jako (pole kurtka) kun antaŭa kolora panelo (pole plastron) kaj kolora tola oblikva bendo de ŝultro ĝis talio, kune kun nesimetria, kvarpinta ĉapo (pole rogatywka). Iliaj lancoj havis malgrandan standardon ĉe la pinda fino.

Historio redakti

La nomo “ulano” devenas de la tjurka vorto turke oğlan, turkmene oglan, azerbajĝane oğlan, kiu signifas knabon aŭ junan viron.

La tjurkaj tataroj enmigris en Litovion en la 14-a jarcento, kaj servis kiel milististoj por Litovio kaj poste ankaŭ por Pollando. Post la arkaikiĝo de kirasaj kavaliroj, kio okazis en la 16-a jarcento, kaj la fondo de la la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, la litovaj tataroj organiziĝis sub standardojn, simile al la husaroj, servanta la monarko de tiu lando (kiu estis samtempe la Granda Duko de Litovio kaj la Reĝo de Pollando).

La unuaj formalaj ulanaj regimentoj fondiĝis dum la 1720-aj jaroj en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Pro la disvolviĝo de pafiloj, la ulanoj ekarmis sin ankaŭ per pistoloj, kune kun la tradiciaj lancoj kaj sabroj.

Dum la Napoleonaj Militoj, dum kiu Pollando kuŝis sub Francia influo kiel la Varsovia Duklando, la ulanoj militis por Francio.

Dum la 19-a jarcento, aliaj landoj fondis regimentojn nomitajn laŭ la polaj-litovaj ulanoj. En 1914, la armeo de Germanio inkluzivis 26 ulanajn regimentojn. Tiuj estis modelitaj laŭ la polaj-litovaj regimentoj, kun similaj uniformoj kaj armiloj. Ulanaj regimentoj ankaŭ ekzistis en Aŭstrio-Hungario.

Post 1934, la pola kavalerio ne plu uzis lancojn dum batalo, nur ceremonie. La lasta regimento nomita “ulano” malfondiĝis en 1947.

Piednotoj redakti

Referencoj redakti

  • Marrion, R.J.. (1975) Lancers and Dragoons (angle). , Almark Publishing Company Ltd.. ISBN 0-85524-202-7.
  • Niegolewski, Jędrzej. (1854) Les Polonais à Somo-Sierra en 1808 en Espagne Réfutations et rectifications relatives à l’attaque (france). Adolphe Thiers.

Eksteraj ligiloj redakti