Uljanik

ŝipfarejo en la urbo Pula de Kroatio

La firmao Uljanik estas tradicia ŝipfarejo en la urbo Pula sur la duoninsulo Istrio de Kroatio, borde de la Adriatika Maro. La nomo Uljanik havas sian originon en la antaŭa olivolea produktado sur la insulo en kiu poste ekestis la ŝipfarejo (kroate maslinovo ulje - olivoleo). La ŝipfarejo ĉiujare produktas proksimume ses ŝipojn.

Uljanik
Uljanik
shipbuilding company • ŝipfarejonegoco vd
Dum 1856 - 2020
Antaŭulo 3. Maj
Jura formo Akcia kompanio laŭ kroata juro
Fondita en 1856
Sidejo Pula
Lando Kroatio
Agokampo ŝipkonstruado, maŝinfarado
TTT www.uljanik.hr
vdr
la ŝipfarejo sur insulo en la centro de la golfo de la urbo Pula

Historio redakti

La ŝipfarejo fondiĝis en 1856 de la mararmeo de la Aŭstra Imperio je la nomo k.k. Seearsenal Pola. La konstruaĵon solene komencigis la imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario. En oktobro 1860 pretiĝis la unua finkonstruita ŝipo. La armea ŝipfarejo ankaŭ servis pri riparado kaj renovigo de la armeaj ŝipoj.

Post la Unua Mondmilito la ŝipfarejo servis kiel doko kaj uziĝis pri la tranĉado de malnovaj ŝipoj al novaj dimensioj. Dum la Dua Mondmilito ĝi estis mararmea stacio de Nazia Germanio.

Ekde la jaro 1947 la ŝipfarejo servis al la nove fondita Socialisma federacia respubliko Jugoslavio. En la jaro 1951 unuafoje denove konstruiĝis nova ŝipo. La konstruo de ŝipaj motoroj kaj de elektronikaj ŝipaj instalaĵoj kontinue pluevoluiĝis. Ekde la jaro 1990 la firmao funkcias kiel akcia kompanio laŭ kroata juro, kaj en 1998 amplekse teknike renoviĝis. Inter la jaroj 1947 kaj 2000 produktiĝis 201 ŝipoj - por aĉetantoj el la tuta mondo

Eksteraj ligiloj redakti