Ulrich Brandenburg

germana diplomato kaj denaska esperantisto

Ulrich BRANDENBURG (naskiĝis la 12-an de oktobro 1950) estas denaska germana esperantisto kaj germana diplomato. Lia lasta tasko antaŭ emeritiĝo estis de 2014 ĝis 2016 tiu de la ambasadoro en Portugalio.

Ulrich Brandenburg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1950 (1950-10-12) (73-jaraĝa)
en Münster
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Willi Brandenburg
Patrino Margret Brandenburg
Frat(in)o Guido Brandenburg
Okupo
Okupo esperantistodiplomato
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr
Ulrich Brandenburg enmanigas al la rusia prezidanto Dmitrij Medvedev sian akreditaĵon.
La 3-an de junio 2010. Moskvo, Rusio

Diplomatia servado redakti

Post studado de lingvoj en Münster kaj Parizo li laboris kiel instruisto. En 1980 Brandenburg komencis sian karieron en la diplomatia servo de Germanio. Li deĵoris unue en la ambasado en Bagdado (Irako) inter 1982 kaj 1984. Poste li estis vic-estro de la ĝenerala konsulejo en Leningrado (Sovetunio) inter 1984 kaj 1986 kaj sekretario (gazetaro/politiko) de la ambasado en Moskvo de 1986 ĝis 1988. Post tio ĝis 1995 li deĵoris en la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kiel "Anstataŭa Politika Direktoro", krom 1991-1992, kiam li studis en la Harvarda Universitato. De 1995 ĝis 1999 li gvidis sekcion ĉe la administracio de NATO en Bruselo. Reveninte al la Ministerio en 1999 li laboris interalie kiel komisiito pri Rusio, Kaŭkazio kaj Centra Azio kaj kiel vicestro de la Politika Departemento.[1].

Ekde aŭgusto 2007, li fariĝis konstanta reprezentanto de Germanio ĉe la organizaĵo NATO en Bruselo. De 2010 ĝis 2013 li estis la ambasadoro de Germanio en Moskvo. Fine de 2014 ĝis 2016 li estis ambasadoro de Germanio en Lisbono.

Esperanto-agado redakti

Ulrich Brandenburg estas unu el almenaŭ tri multjaraj Esperanto-parolantoj inter la proksimume 1700 diplomatoj de Germanio (en la tiel nomata supera servo).

Li estis longjara aktivulo de Germana Esperanto-Junularo (GEJ), kies prezidanto li estis en 1974 kaj 1975. Por GEJ li ankaŭ estis redaktoro de "pozitive", la junularaj paĝoj en la bulteno "Germana Esperanto-Revuo". Li kaj la same esperantista edzino Barbara edukis la du infanojn Jens kaj Heike kiel denaskaj esperantistoj, kaj jam en aĝo de 8 respektive 5 jaroj ambaŭ infanoj en 1989 kaj 1990 estis profesiecaj kunaktoroj de la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento de la aktora grupo Kia Koincido.[2] La 17-an de julio 2010 Ulrich Brandenburg estis elektita membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.[3] De 2017 ĝis junio 2023 li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.[4]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

El la tempo de lia ambasadoreco ĉe la organizaĵo NATO, liajn:

Post kiam en januaro 2014 li iĝis la germania ambasadoro en Portugalio, lian portugallingvan (Arkivigite je 2011-11-01 per la retarkivo Wayback Machine) vivpriskribon eblas trovi en la retejo de la ambasadejo en Lisbono.


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-JunularoPoste: 
Helmut Klünderdecembro 1974 - decembro 1976Franz Kruse


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste: 
Sebastian Kirf2017 - 2023Martin Haase