Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff

Ulrich von WILAMOWITZ-MOELLENDORFF (naskiĝinta en Strzelno-Markowice en la 22-a de decembro 1848, mortinta en Berlino la 25-an de septembro 1931) estis germana klasika filologo.

Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff
Wilamowitz-Moellendorff (1902)
Wilamowitz-Moellendorff (1902)
Persona informo
Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff
Naskiĝo 22-an de decembro 1848 (1848-12-22)
en Markowice, Kuyavian-Pomeranian Voivodeship
Morto 25-an de septembro 1931 (1931-09-25) (82-jaraĝa)
en Berlino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Pollando vd
Lingvoj francalatinaantikva grekagermana vd
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermanio vd
Alma mater Bonna universitatoLandesschule Pforta • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Humboldt-Universitato en Berlino vd
Familio
Dinastio Möllendorf vd
Gefratoj Hugo von Wilamowitz-Moellendorff vd
Infanoj Tycho von Wilamowitz-Moellendorff vd
Parencoj Theodor Mommsen • Karl Mommsen vd
Profesio
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto • politikistotradukisto vd
Laborkampo Klasikaj studoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Superrigardo redakti

Li frekventis la lernejon de Pforta. En 1876 Wilamowitz-Moellendorff iĝis profesoro ĉe la Universitato de Greifswald, en 1883 en Göttingen kaj en 1897 finfine en Berlino.

Li prenis ideojn de Friedrich Gottlieb Welcker kaj kombinis la demandojn de pluraj antikvecrilataj sciencoj kun la celo revivigi la antivkecon helenan kaj romian sub ĉiuj aspektoj.

Li estis reprezentanto de metode farita filologia kaj historia-kritika esplorado. Per detalaj reserĉoj (antaŭ ĉio pri helena poezio) kaj per universalaj superrigardo pri grekaj kulturo kaj literaturo li ege gravis por la filologio klasika.

Wilamowitz-Moellendorff ankaŭ estis membro de la erfurta Akademie gemeinnütziger Wissenschaften.

Vivo redakti

Studoj redakti

Ĝis 1869 Wilamowitz studis filologion en Bonno. Liaj instruistoj, Otto Jahn kaj Hermann Usener, havis formigan influon sur li. La rilato de Willamowitz kun Usener estis streĉa. Li evoluigis dumvivan rivalecon kun sia kunstudanto Friedrich Wilhelm Nietzsche kaj proksiman amikecno kun Hermann Diels. Kune kun Diels, li moviĝis al Berlino en 1869, kie li diplomiĝis kiel doktoro de filozofio summa cum laude en 1870. Post libervola servo en la Francia-Prusia Milito - sed sen enbataliĝo ĉefronte - li komencis studvojaĝon al Italio kaj Grekio.

Konflikto kun Nietzsche kaj Wagner redakti

Antaŭ ol li akiris profesortitolon, Wilamowitz estis ĉefa protagonisto en scienca disputo ĉirkaŭ la verko Naskiĝo de tragedio de Nietzsche kiu altiris multe da atento. En 1872-73, li publikigis du nekutime agresemajn polemikojn (germane: "Zukunftsphilologie") kiuj forte atakis Nietzsche (tiam profesoro ĉe la Universitato de Bazelo) kaj profesoron Erwin Rohde (en Kiel). Richard Wagner, kies videbloj en arto influis Nietzsche kaj Rohde, reagis per malferma letero kaj Rohde skribis kulpigan respondon. La temo estis la malrekomendo de Eŭripido, kiun Nietzsche kulpigis por la detruo de greka tragedio. Wilamowitz vidis la metodojn de siaj kontraŭuloj kiel atakon en la bazaj dogmoj de scienca penso, rivelante ilin kiel malamikojn de la scienca metodo.

En la aĝo de 80 kiam Wilamowitz skribis siajn rememorojn, li vidis la konflikton kun Nietzsche malpli pasie, sed ne revokis la esencajn punktojn de sia kritiko. Li deklaris ke li ne plene ekkomprenis tiutempe ke Nietzsche ne estis interesita pri scienca kompreno sed prefere en la muzika dramo de Wagner, sed ankaŭ ke estis tamen korekte preni pozicion kontraŭ Nietzsche, pro ties "perforto de historiaj faktoj kaj de ĉiu historia metodo."

Greifswald redakti

En 1875 li akiris profesortitolon por sia studo Analecta Euripidea. En la sama jaro li donis sian unuan publikan akademian prelegon en Berlino. En 1876 li estis dungita kiel plena profesoro ĉe Ernst-Moritz-Arndt-Universitato en Greifswald. Dum tiu periodo, li ankaŭ geedziĝis kun Maria Mommsen, la plej aĝan filino de Theodor Mommsen, kaj publikigis Homerische Studien.

En Göttingen redakti

En 1883, li prenis profesorpozicion ĉe Georg-August-Universitato de Göttingen. Ĉi tie, li daŭre instruis filologiajhojn klasikajn sed ankaŭ donis prelegojn nefilologiajn pri la Antikva epoko. Lia influo certigis la dungon de la Greifswald-kolego Julius Wellhausen en Göttingen. En 1891, li iĝis vickanceliero de la universitato, kaj li estis nomumita membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj de Göttingen unu jaron poste. Kiam Wilamowitz forlasis Göttingen, li estis sukcedita fare de Georg Kaibel, konatulo el studotagoj kaj lia posteulo en Greifswald.

Berlino redakti

En 1897, kun la subteno de lia amiko Diels, al Wilamowitz estis ofertita posteno ĉe la Reĝa Friedrich-Wilhelms-Universitato en Berlino kiel posteulo al Ernst Curtius. Li akceptis kaj restis tie ĝis sia emeritiĝo en 1921. En 1915 li estis nomumita kanceliero de la universitato dum unu jaro. Kune kun Diels, li fondis la Berlinan Instituton por Antivkecaj Studoj en 1897. Liaj publika prelegoj pri temoj de grek-romia antikvo, kiu okazis dufoje semajne, altiris grandajn legantarojn.

Instruagadoj kaj membrecoj redakti

En 1891, Wilamowitz estis elektita neordinara membro de la Prusa Akademio de Sciencoj kaj plena membro en 1899. En 1902 li prenis la prezidantecon de la akademio. Kiel membro de la Göttingen-akademio, li forte instigis al la publikigo de la latina vortarego unulingva Thesaurus Linguae Latinae. De 1897 li ankaŭ laboris kiel membro de la Komisiono de la akademio por aferoj patristikaj. En 1894 li estis elektita plena membro de la Germana Arkeologia Instituto. Li ankaŭ estis redaktisto de la serio Philologische Untersuchungen de 1880 ĝis 1925.

Plue, Wilamowitz instruis kiel gastprelegisto en Oksfordo (1908) kaj Upsalo (1912), estis koresponda membro de la norvega Akademio de Sciencoj kaj Leteroj (1909) kaj la Scienca Socio de Lund (1921).

Dum lia prezidanteco de la prusa akademio, Wilamowitz realigis la daŭrigon de la publikigserioj de August Böckh kaj Adolf Kirchhoff nomitaj Inscriptiones Graecae / Grekaj enskribajhoj. Wilamowitz havis formigan influon sur la pluevoluigo de tiu projekto, kiun li direktis ĝis sia morto.

Apogo de la 1-a Mondmilito redakti

Wilamowitz estis iniciatinto de la memorando Deklaracio de la Universitataj instruistoj de la Germana Regno, en kiu 3016 subskribintoj apogis germanan partoprenon en la Unua Mondilito. Baldaŭ post, li ankaŭ subskribis la Manifeston de la naŭdek tri, de kiuj li distancigis sin poste. Jam en 1914, lia filo, Tycho von Wilamowitz-Moellendorff, kiu ankaŭ estis aktiva kiel filologo, falis en la batalo de Ivangorod. La memorando kelkajn tagojn poste ekaperis.

Familio redakti

En 1878 li geedziĝis kun Maria Mommsen, la plej maljuna filino de la fama historiisto Theodor Mommsen, kiun li aktive helpis en la kompletigo de lia Romia historio.

Wilamowitz pasigis siajn lastajn jarojn en soleco, suferante de severaj renmalsanoj. Li mortis en Berlino, estis en komato por mallonga tempo. Li estas entombigita en sia naskiĝa vilaĝo, kune kun sia edzino, Mario (1855-1936), kaj ilia nura filo, Tycho. Li ankaŭ havis filinon, Dorothea Freifrau Hiller von Gaertringen, edzino de la arkeologo Friedrich Hiller von Gaertringen.

Atingoj redakti

Wilamowitz estas unu el la centraj figuroj de klasikaj filologiistoj de la 19-a kaj 20-a jarcento. Kiel granda aŭtoritato de la literaturo kaj historio de Antikva Grekio, Wilamowitz prenis pozicion kontraŭ tradicia metodaro kaj tekstkritiko. Kiel reprezentanto de postklasikismo, li koncentriĝis malpli pri literaturhistorio sed prefere planis eltiri biografiajn informojn pri la respektivaj verkintoj de la konservitaj tekstoj. Tiel, li utiligis historiajn perspektivojn por servi filologion. Krom liaj pioniraj ĝeneralaj verkoj li publikigis multajn detalajn studojn de Eŭripido, Homero, Esĥilo, Pindaro kaj Aristotelo. Kiel scienca organizinto, li ankaŭ respondecis pri la publikigo de gravaj fontomaterialpublikaĵoj, kiel ekzemple Inscriptiones Graecae. Li ankaŭ pasie apogis la konservadon de Klasikaĵeduko en la germana lerneja sistemo.

Famaj disĉiploj redakti

Famaj lernantoj de li estis i.a.: Felix Jacoby, Karl Mittelhaus, Wolfgang Schadewaldt, Eduard Fraenkel, Werner Jaeger, Johannes Geffcken, Paul Maas, Eduard Schwartz, Gilbert Murray, Paul Friedländer, Friedrich Solmsen, Wilhelm Capelle kaj Johannes Sykutris.

En la lastaj jardekoj, la amerika akademiulo William M. Calder la 3-a publikigis serion de gravaj dokumentoj pri kaj de Wilamowitz, inkluzive de multe de lia korespondado kun Diels, Eduard Norden, Mommsen, Paul Wendland, kaj aliaj.

Premioj redakti

  • 1886: la kruco de kavaliro de la Hohencolernoj
  • 1908: Pour le Mérite
  • 1910: honordoktoreco en teologio ĉe la Universitato de Berlino
  • 1911: honordoktoreco, Oslo
  • 1928: Adlerschild des Deutschen Reiches

Verkoj (elekto) redakti

  • Isyllos von Epidauros (1886)
  • Euripides, Herakles, 2 vol. (1889)
  • Aristoteles und Athen, 2 vol.(1893)
  • Staat und Gesellschaft der Griechen und Römer (1910, kun B. Niese)
  • Sappho und Simonides (1913)
  • Platon, 2 vol. (1919)
  • Griechische Verskunst (1921)
  • Der Glaube der Hellenen, 2 vol. (1931/32)

Eksteraj ligiloj redakti