Ulrike LORENZ (naskiĝis en 1963 en Gera), intertempe Ulrike Rüdiger) estas germana arthistoriistino kaj muzeestrino. Ekde augusto 2019 ŝi prezidantis ĉe Klassik Stiftung Weimar.[1]

Ulrike Lorenz
Persona informo
Naskiĝo 1963
en Gera
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Alma mater Universitato de LepsikoBauhaus-Universitato Vajmaro
Okupo
Okupo arthistoriisto
vdr

Vivo redakti

Originante el orforĝista familio el GDR ŝi studis inter 1983 kaj 1988 arthistorio kaj arkeologio en Lepsiko; ŝia diplomo speciale laŭditis. Doktoriĝo estis en 2000 ĉe Bauhaus-Universitato Vajmaro pri la germana-norvega avangarda arkitekto Thilo Schoder.[2]

En 1989 ŝi komisiitis pri la novaranĝo de la muzeo ĉe Otto-Dix-domo (Gera). Duonan jaron post la inaŭguro ŝi transprenis la gvidadon de la artkolektoj ĉe Oranĝerio de Gera.[3] Krom la trarigardo kaj novprezento de gera-a kaj turingia arta kaj arkitektura historio de la 20-a jarcento[4] ŝi sukcesis igi la artkolektojn en Gera centro de esploroj pri Otto Dix[5] kreante unu el la plej grandaj Dix-kolektoj malprivataj.[6] En 2003 Lorenz krome transprenis la estradon de la Urba muzeo de Gera por kiu ŝi ordonis grandstilan restaŭradon kaj novformigon de la daŭre prezentotaj objektoj ene post la fino de GDR. Inter 2004 kaj 2008 ŝi direktorinis ĉe Kunstforum Ostdeutsche Galerie en Regensburg,[7] estante ekde 2007 estrarĉefo de la samnoma fondaĵo.

Por la novkreo de Kunstform ŝi ricevis en 2008 la Friedrich-Baur-premion de la munkena Bavara akademio pri belaj artoj. Inter januaro 2009 ĝis la translokiĝo je Vajmaro ŝi direktorinis en Mannheim ĉe Kunsthalle Mannheim,[8] kiu estis unu el la unuaj burĝaj kolektoj pri moderna arto en la tuta mondo. Sub ŝia estrado realiĝis kompleta novkonstruo kaj inaŭguro en 2008. Inter 2007 kaj 2009 ŝi anis ĉe la ĵurio de la fondaĵo Kulturstiftung des Bundes, kaj inter 2010 kaj 2018 ŝi estis membro de la estrarano de la Germana muzea ligo. En majo 2014 ŝi membriĝis je Akademie der Künste en Berlino.[9]

Verkoj redakti

Monografioj
Eldonoj

Referencoj redakti

  1. titel=Dr. Ulrike Lorenz: Präsidentin der Klassik Stiftung Weimar
  2. Ulrike Lorenz: Thilo Schoder. Ein Architekt im Spannungsfeld der Moderne. Leben und Werk in Deutschland (1888–1936). Glaux, Jena 2001, ISBN 3-931743-40-3
  3. Jens-Uwe Sommerschuh: Sie wohnt im Geburtshaus des Künstlers – in: art. Das Kunstmagazin, Nr. 5, Mai 1997, p. 44.
  4. Ulrike Rüdiger (Lorenz): Götzendämmerung am Gauforum – in: Weimar Kultur Journal, Jg. 8, Nr. 7/1999, p. 12–14.
  5. Jürgen Hohmeyer, Hinan ins brausende Leben – in: DER SPIEGEL 46/2000, p. 276.
  6. Andreas Hergeth: Die einzige Chance ist, Profil zu zeigen, in: HANDELSBLATT 21./22.9.2001, Nr. 183, S. 50; Susanne Altmann: Otto Dix in Gera und andere Glücksfälle, in: art spezial. Kunst & Karriere, 2002, p. 16.
  7. Annika Wind: Aufbruch vor bunten Wänden, in: Mannheimer Morgen, 21.10.2008
  8. Konstanze Crüwell: Hoĉform in Mannheim – in: FAZ, 10. November 2008; art 10/2010, p. 57.
  9. biografio el la akademiaj retpaĝaro

Eksteraj ligiloj redakti