Ultrastrukturo estas la arkitekturo de ĉeloj kiu estas videbla je pli altaj pligrandigoj ol troveblaj pere de normiga optika lum-mikroskopo. Tio tradicie signifas la rezolucion kaj pligrandigon en la gamo de konvencia transmisia elektrona mikroskopo (TEM) por rigardi al biologiaj specimenoj kiel ĉeloj, histoj aŭ organoj. Ultrastrukturo povas esti rigardita per skan-elektrona mikroskopo kaj super-rezolucia mikroskopo, kvankam TEM estas normiga histologia tekniko por rigardi ultrastrukturon. Ĉelaj strukturoj kiel organetoj, kiuj ebligas al ĉelo funkcii normale ene de sia specifa medio, povas esti ekzamenita je ultrastruktura nivelo.

La ultrastrukturo de sola bakteria ĉelo (Bacillus subtilis). La skalo estas 200 nm.

Ultrastrukturo, kun molekula filogenetiko, estas fidinda filogenetika sistemo klasigi organismojn.[1]

Notoj redakti

  1. Laura Wegener Parfrey; Erika Barbero; Elyse Lasser; Micah Dunthorn; Debashish Bhattacharya; David J Patterson & Laura A Katz (Decembro 2006). "Evaluating Support for the Current Classification of Eukaryotic Diversity". PLoS Genet. 2 (12): e220. doi:10.1371/journal.pgen.0020220. PMC 1713255. PMID 17194223.