Ulver (norveglingve "lupoj") estas unu el plej neordinaraj muziktaĉmentoj sur nigra fono de nuntempo. Stilistiko de iliaj albumoj balancas kvazaŭ pendolo - ĉiu sekva9komence de la dua) malsimilas la antaŭan, oni ne povas antaŭvidi kion demonstros la norveganoj sekvafoje. Konstanta el ilia kreado estas nur lirikeco bazita sur skandinava folkloro. Ne vane la kritikistoj kaj eĉ ili mem nomas sian muzikon trolsk-metall (folk-metal'), distanciiante de blek-stilo - kvankam sonas ili ofte ĝuste tiel, sed estas ili privata opinio. Mondo de ilij kantoj - estas la mondo, loĝata de fortaj kaj fieraj homoj - batalantoj, ravaj kaj raciplenaj Elfoj, laboremaj mastraj de subtera regno - koboldoj kaj de aliaj estaĵoj el norvegaj legendoj. Ili senĉese estas serĉantaj novan sonoron, eksperementas kun muzik-koloroj. Per la grupoj, kiel Ulver, evoluas la muziko.

Ulver
Ulver, Kraków, Poland
Ulver, Kraków, Poland
Bazaj informoj
Ĝenroj Nigra metalroko[1][2][3][4]
Folk metal[1]
Avangarda metalroko[1]
Elektronika muziko[1]
Media muziko[1]
Aktivaj jaroj 1992 - ...
Retejo www.jester-records.com/ulver/ulver.html
vdr

La grupo konsistas el vokalisto, klavisto kaj aŭtoro de la tuta lirikaĵo Garman (Kris R), gitaristo H. Joergensen (Hevard), tamburisto E.Lancelot (AiwarikaR), ritm-gitaristo Aismala, bas-gitaristo Skoll. Jam en 93 ili kreis demo-diskon "Vargant", kiu estis ne blinda kopiado de fremdaj ekzemploj, sed originala verko. Ekenteresita de la grupo "Head Not Faund"-kompani' faris kun ili kontrakton, kaj eldonis MCD/MLP "Berlag". Klara vokalo bonege koincidas kun Blek-stila, abundo de akustikaj gitaroj kun altagordita distordo, ĉarmaj melodioj de piano kaj flutoj kun senbrida tamburado. Tio aldonas al la relizo neripeteblan dignoplene-agresivan sonoron. Lirika esenco de "Berlag" (de la norvega - "prenitaj sur monton") - ĝi estas fabelo pri jnulinoj kaptitaj de koboldoj kaj devigitaj loĝi en subteraj palacoj. Postjare estis eldonita la albumo "Kveldssanger" (de la norvega - "krepuskaj kantoj") Dum ĝia aŭskulto estas nekredebla, ke sonas sama Ulver. Akustik-gitaro, piano, fluto kaj violonĉelo - sole uzataj ĉifoje instrumentoj. Neniu blek-vokalo, neniu distordo. Nur serena trankvila voĉo de Garm, rakontanta, kiel antaŭe pri fora pasinteco, pri mornaj fortoj el norvega folkloro.

La tria kreaĵo - "Nattens Madrigal - Aate Hymne Til Ulven I Manden" ("Noktaj madrigaloj - ok gimnoj al la lupo en la homo)estis eldonita de firmao Century Media. denove La Lupoj ŝokas per sia nova muzik-traktado. Aliena rapideco - "nek sekundo por repiro", densa sonoro, ardega screaming. Kaj tamen ankaŭ tio estas Ulver. Concepto traktanta pri likantropio.

Piednotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti