La umbilika ŝnuro (funiculus umbilicalis) estas multfoje tordita (ĉirkaŭ sia longa akso), ĉ. 50 cm longa (post plentempa gravedeco), (montro)fingrodika, grizkolora, mola feta aldonaĵo, kiu interkonektas la uteron kaj la embrion / feton. En la umbilika ŝnuro lokiĝas laŭlonge spirale du arterioj (umbilikaj arterioj) kaj unu vejno (umbilika vejno), kiujn ĉirkaŭas elasta, ĵelea materialo, la t.n. Wharton-ĵeleo, kiu fakte donas la materialon de la umbilika ŝnuro. Ĝia ĉefa tasko estas protekto de la angioj kontraŭ la kunpremo. La tri angioj transportas la nutraĵajn materialojn kaj la oksigenon al la embrio resp. al la feto: la vejno liveras oksigenriĉan, nutraĵ-abundan sangon al la feto, la arterioj reliveras al la patrina sangocirkulado sangon malriĉan je oksigeno kaj nutraĵaj materialoj. Pro la spirala lokiĝo de la sangovaskuloj (angioj), ili pli longas ol la umbilika ŝnuro mem, tiel per tiro (etendiĝo) de la umbilika ŝnuro, ili ne fermiĝas. La sango trafluanta la umbilikan ŝnuron tenas ĝin en streĉa stato, tiel ĝi nur malofte rompiĝas aŭ nodformas.

Umbilika ŝnuro de novnaskito, fermita per umbilika buko.

Post naskiĝo de la bebo, oni detranĉas la umbilikan ŝnuron (ĝenerale post 5-10 minutoj). La besta patrino mem tramordas la ŝnuron aŭ ĝi mem deŝiriĝas. La restaĵo de la umbilika ŝnuro defalas post 3-10 tagoj kaj estiĝas umbiliko en mezo de la ventro.

Novtempe, oni povas kolekti sangon de la umbilika ŝnuro, ĉar ĝi entenas t.n. praĉelojn.

Aliaj uzoj de la esprimo redakti

En la kosmoesploro, se iu astronaŭto laboras ekste la kosmoŝipo kaj ĝi estas ligita al ĝi per vivtena kablo, tiam oni parolas pri umbilika ŝnuro. Similsence, se iu nura kablo vivtenas homon en iu ajn danĝera situo, oni povas simile paroli pri umbilika ŝnuro.

La metaforo uzo "detranĉi la umbilikan ŝnuron" signifas, ke infano forlasas la gepatran hejmon, la hejman helpon.