Under Capricorn

Britia filmo je 1950 reĝisorita de Alfredo Hitchcock

Under Capricorn (Sub Kaprikorno) estas brita trilera historia streĉo-filmo de 1949 reĝisorita de Alfred Hitchcock pri paro en Aŭstralio kiu ekis kiel sinjorino kaj stalulo en Irlando, kaj kiuj estas nune kunligitaj pro terura sekreto. La filmo estas bazita sur teatraĵo de John Colton kaj Margaret Linden, kiu siavice estas bazita sur la novelo Under Capricorn (1937) de Helen Simpson. La scenaro estis verkita de James Bridie el adaptaĵo de Hume Cronyn. Tiu estis la dua filmo de Hitchcock en Technicolor, kaj kiel la antaŭa kolorfilmo Rope (1948), ĝi ankaŭ enhavas 9- kaj 10-minute longajn filmerojn. Hitchcock uzis la mallongvivan teknikon de longaj filmeroj, sed je pli limigita etendo ol en aliaj tiutempaj filmoj. Li denove uzis Technicolor en tiu produktoraĵo, poste revenis al blank-nigraj filmoj por kelkaj jaroj.

Under Capricorn
filmo
Originala titolo Under Capricorn
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1949
Ĝenro filma dramo, filmo bazita sur romano, krimfilmo
Kameraado Jack Cardiff
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Sidney Bernstein, Baron Bernstein
Scenaro Hume Cronyn
Loko de rakonto Aŭstralio
Muziko de Richard Addinsell
Rolantoj Michael Wilding • Ingrid Bergman • Joseph Cotten • Margaret Leighton • Cecil Parker • Denis O'Dea • Francis de Wolff • Harcourt Williams • Jack Watling • Ronald Adam • Alfred Hitchcock
Produktinta firmao Transatlantic Pictures
IMDb
vdr

La agado de la filmo okazas en kolonia Sidnejo, Novsudkimrio, Aŭstralio, dum la komenco de la 19a jarcento. Under Capricorn estas unu el kelkaj filmoj de Hitchcock kiuj ne estas tipaj trileroj: anstataŭe ĝi estas mistera kun inkludo de amtriangulo. Hitchcock konsideris ĝin unu el siaj plej malbonkvalitaj filmoj kaj katastrofo. Kvankam la filmo ne estas precize murdomistero, ĝi ja inkludas antaŭan murdon, okazon de "misidentigita homo", sinistran dommastriniston, klaskonflikton, kaj tre altajn nivelojn de emocia tensio, kaj surface kaj profunde.

La titolo Under Capricorn referencas al la Tropiko de Kaprikorno, kiu sekcas Aŭstralion. Kaprikorno estas konstelacio, sed ankaŭ estasn astrologia signo de la Zodiako dominata de la kapro, kiu estas simbolo de la seksa deziro.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Ingrid Bergman kiel Lady Henrietta Flusky, delonga amikino de la fratino de Charles
  • Joseph Cotten kiel Samson "Sam" Flusky, sukcesa negocisto kaj edzo de Henrietta
  • Michael Wilding kiel Hon. Charles Adare, dua kuzo de la guberniestro
  • Margaret Leighton kiel Milly, dommastrino de Flusky
  • Cecil Parker kiel la nova guberniestro de Novsudkimrio, Sir Richard
  • Denis O'Dea kiel Mr. Corrigan, Attorney General
  • Jack Watling kiel Winter, servisto de Flusky
  • Harcourt Williams kiel la ĉaristo
  • John Ruddock kiel Mr. Cedric Potter, bankisto
  • Bill Shine kiel Mr. Banks
  • Victor Lucas kiel Rev. Smiley
  • Ronald Adam kiel Mr. Riggs
  • Francis de Wolff kiel Major Wilkins
  • G. H. Mulcaster kiel Dro. Macallister
  • Olive Sloane kiel Sal
  • Maureen Delany kiel Flo
  • Julia Lang kiel Susan
  • Betty McDermott kiel Martha
  • Martin Benson kiel portanto de malgrandigita kapo (eksterliste)
  • Lloyd Pearson kiel teragento (eksterliste)

Eksteraj ligiloj redakti