Unforgiven (anglalingve: "Nepardonita") estas 1992-jara vesterna drama filmo direktita kaj aktorita de Clint Eastwood. Ĝi rakontas pri eks-pafisto de la usona okcidento kiu estas dungita por unu fina tasko. Ĝi montras la malbelajn aspektojn de perforto, kontrastante de la populara mito de tiam. La scenaro de la filmo estis verkita de David Webb Peoples. Kun Eastwood, aktoris en la filmo Gene Hackman, Morgan Freeman, Richard Harris, Jaimz Woolvett, Saul Rubinek, Frances Fisher, kaj aliaj.

Nepardonita
filmo
Originala titolo Unforgiven
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 7-a de aŭgusto 1992
Daŭro 131 minutoj
Ĝenro Dramo/Vesterno
Kameraado Jack N. Green
Reĝisoro(j) Clint Eastwood
Produktisto(j) Clint Eastwood
Scenaro David Peoples
Filmita en  Kanado
 Usono
Loko de rakonto Kansaso
Muziko de Lennie Niehaus
Ĉefrolantoj Clint Eastwood
Gene Hackman
Morgan Freeman
Richard Harris
Produktinta firmao Malpaso Productions
Warner Bros.
Distribuo Warner Bros.
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro • National Society of Film Critics Award for Best Director • London Film Critics Circle Award for Film of the Year • National Society of Film Critics Award for Best Supporting Actor • National Society of Film Critics Award for Best Film • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Actor • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Director • Directors Guild of America Award for Outstanding Directing – Feature Film • BAFTA Award for Best Actor in a Supporting Role • Golden Globe Award for Best Director • National Society of Film Critics Award for Best Screenplay • Golden Globe Award for Best Supporting Actor – Motion Picture • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Film • National Board of Review: Top Ten Films • Dallas-Fort Worth Film Critics Association Award for Best Film
IMDb
vdr

Premioj redakti

La filmo gajnis kvar Akademiajn Premiojn, por plej bona aktoro en subtena rolo (Hackman), plej bona reĝisoro (Eastwood), plej bona redaktado, kaj plej bona filmo. Plue, la filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.

Akademiaj Premioj redakti

Premio Gajnanto
Akademia Premio por plej bona filmo Clint Eastwood
Akademia Premio por plej bona reĝisoro Clint Eastwood
Akademia Premio por plej bona redaktado Joel Cox
Akademia Premio por plej bona subtena aktoro Gene Hackman
Kandidatiĝis por:
Akademia Premio por plej bona arto Henry Bumstead
Janice Blackie-Goodine
Akademia Premio por plej bona aktoro Clint Eastwood
Akademia Premio por plej bona cinematografio Jack N. Green
Akademia Premio por plej bona sono Les Fresholtz
Vern Poore
Rick Alexander (kiel Dick Alexander)
Rob Young
Akademia Premio por plej bona originala scenaro David Webb Peoples