Ungo

malmola parto de la fino de pieda aŭ mana fingro

Ungo (unguis) estas korneca elkreskaĵo ĉe la ekstremo (sur la lasta falango) de homaj aŭ bestaj fingroj. Ĝi estiĝas per dikiĝo de la haŭta kerato. La ungo estas plata ĉe la primatoj, homo; ĉe la aliaj animaloj ĝi estas kurba, pinta estaĵo, kiu ĉe kelkaj bestoj (kato) estas entirebla. Oni nomas krifo ĉiun ungegon de sovaĝaj rabobestoj aŭ rabobirdoj (la nocio uzatas nun en poemoj).

La partoj de la ungo. A) Ungolameno B) Ungoflanko C) Luneto, duonluno D) Kutiklo.
A. Ungolameno; B. lunulo; C. radiko; D. sinuso; E. matrikso; F. subunga haŭto; G. Hiponio; H. balbo
Krifoj de igvano

Oni distingas ĉe homo 11 diversajn formojn de la homa ungo. Tiu formo ofte herediĝas. La homa ungo povas enkreski, enkarniĝi, infektiĝi je fungo.

Ungoflegisto estas profesiulo kiu okupiĝas pri la zorgado, flegado kaj plibeligo de manoj kaj speciale, pri la zorgado, farbado, pentrado kaj dekorado de ungoj. Krome estas ankaŭ pluraj aliaj rilataj okupoj.

Partoj de ungo redakti

  • Ungolameno: La videbla parto de la ungo sur fingroj kaj piedfingroj.
  • Subunga haŭto: La haŭto sub la ungolameno
  • Matrikso (lat. matrix unguis): La areo sub la kutiklo. Ĝi estas la kaŝita parto de la ungo kie kreskado okazas.
  • Lunulo: Parto de la matrikso kio estas blanka kaj kun formo duonluna.
  • Kutiklo: Haŭto kiu preterkreskas la ungolameno kaj randas ĉe la bazo de la ungo. Ĝi malebligas al bakterioj kaj malpuraĵoj lokiĝi inter la haŭto kaj la ungo.
  • Ungoflankoj: La faldita haŭto flanke de la ungo.
  • Balbo: La parto de la ungo kio libere elstaras (derivita el la latina alba, kun la signifo "blanka").

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri ungo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Malgranda birdeto, sed akra ungeto. 
  •  
     Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla. 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-20.