Unia Solidara kaj Evolua Partio

La Unia Solidara kaj Evolua Partio, kiu fondiĝis en marto 2010 kaj registriĝis la 2-an de junio 2010 en la balota komisiono de Birmo kiel politika partio, estas la sekvaĵo de la birma registara masorganizaĵo, la Unia Solidara kaj Evolua Asocio. Ĝia gvidanto estas la politikisto Tein Sein, en la momento de la partia fondiĝo la ĉefministro de Birmo kaj ekde la 4-a de februaro 2011 ties ŝtata prezidanto. Laj la ŝtata konstitucio de 2008, ŝtataj oficialuloj inkluzive de naciaj ministroj kaj ĉefministroj ne rajtas fondi politikan partion, kvankam la balota komisiono tamen akceptis la novan partion, kaj ĝi poste gajnis la ĝeneralan baloton de 2010.

Unia Solidara kaj Evolua Partio
Emblemo de Unia Solidara kaj Evolua Partio
partio
Lando  Birmo
Estro Tein Sein
Fondiĝo la 2-an de junio 2010
Ideologio subteno de la armea junto de la lando
Retejo http://www.usdp.org.mm/
vdr

La partio kolektis partianojn interalie per la oferto de malaltinterezaj kreditoj, aparte en centra Birmo kaj en la provinco Raĥajn.

Eksteraj ligiloj redakti