Unia armeo (Usona Enlanda Milito)

la terarmeo de la Usona reĝistaro (“Unio”) dum la Usona Interna Milito, kiu militis kontraŭ la ribelintaj Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko

La Unia Armeo (angle Union Army) estis la armeo, kiu batalis por la Norda Unio dum la Usona Enlanda Milito. Ĝi estis alikonita kiel la federacia armeo, la norda armeo aŭ la nacia armeo. Ĝi konsistis el la malgranda armeo de Usono, pliigita de amasaj nombroj da soldatoj proviziitaj de la nordaj ŝtatoj. Inter ili estis volontuloj samkiel rekrutoj. La unia armeo batalis kontraŭ kaj venkis la konfederacian armeon inter 1861 kaj 1865. El la 2,5 milionoj da homoj, kiuj servis en la unia armeo dum la milito, proksimume 360 000 mortis pro bataloj, batalvundoj, malsanoj aŭ aliaj kaŭzoj. 280 000 estis vunditaj.

Unia armeo
terarmeo
Komenco 28-a de februaro 1861 vd
Fino 26-a de majo 1865 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Fondinto(j) Abraham Lincoln vd
Filioj Army of the Tennessee • Army of the Ohio • Army of the Cumberland • Army of the James • Army of Virginia • Army of the Potomac • Army of the Gulf • 30th Michigan Volunteer Infantry Regiment • Army of Georgia • Army of the Shenandoah • Army of the Mississippi • Department of the Susquehanna vd
vdr
La 21-a Miĉigano-Infanterio, kompanio da veteranoj de la generalo William Tecumseh Sherman.

Vidu ankaŭ redakti