Unicaja Banco [uniKAĥa BANko] estas financa ento de Hispanio. Ĝi havas socian sidejon en Malago kaj CPD (Centro de Proceso de Datos, Datumprocezejo) en Arundo. Ties klientokodo estas 2103 kaj ties BIC estas UCJAES2M. Ties prezidanto estas Braulio Medel Cámara. Lia estrado respondecas pri tri internaj organismoj: nome la Ĝenerala Asembleo, la Administra Konsilantaro kaj la Kontrolkonsilantaro .[1][2] [3]

Unicaja
fundación bancaria • savings bank of Spain
Komenco 1991
Antaŭe Caja de Jaén vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Malago, Hispanio
Posedatoj Unicaja Banco vd
Agokampo financaj servoj
Retejo Oficiala retejo
vdr

Unicaja Banco estis fondita de la Monte de Piedad y Caja de Ahorros de Arundo, Kadizo, Almerio, Malago, Antekero kaj Ĥaeno (Unicaja) por realigi nerekte la plenumon de sia financa agado.[4] Pro tio, Unicaja Banco pluuzas la komercan firmaon Unicaja.

La 28an de marto 2014, Unicaja Banco finigis la aĉeton de Banco CEISS kaj igis ĝin sia filio.[5][6]

Kreado de Unicaja en 1991 redakti

Ĝi estis kreita kiel ŝparkaso la 18-a de marto de 1991 pere de la fuzio de la jenaj ŝparkasoj:

  • Caja de Ahorros y Monte de Piedad de Cádiz (1884).
  • Monte de Piedad y Caja de Ahorros de Almería (1900).
  • Caja de Ahorros y Préstamos de Antequera (1904).
  • Monte de Piedad y Caja de Ahorros de Ronda (1909).
  • Caja de Ahorros Provincial de Málaga (1949).

La 1a de januaro de 2010 aliĝis al la jam menciitaj:

  • Caja Provincial de Ahorros de Jaén (1980).

Poste redakti

Notoj redakti

  1. Unicaja firma la escritura y hace efectiva la creación de un banco para el ejercicio indirecto de su actividad http://www.europapress.es/andalucia/economia-00623/noticia-unicaja-firma-escritura-hace-efectiva-creacion-banco-ejercicio-indirecto-actividad-20111201160132.html Europa Press, 1a de decembro de 2011, alirita la 4an de januaro de 2012
  2. José Vicente Rodríguez, Nace Unicaja Banco a la espera de la fusión con Caja España-Duero http://www.laopiniondemalaga.es/malaga/2011/12/02/nace-unicaja-banco-espera-fusion-caja-espana-duero/467872.html La Opinión de Málagaalirita la 4an de januaro de 2012
  3. Pedro Luis Gómez, Unicaja se convertirá en banco antes de abril y tendrá como presidente a Braulio Medel http://www.diariosur.es/v/20110227/malaga/unicaja-convertira-banco-antes-20110227.html SUR, 27a de februaro de 2011, alirita la 4an de januaro de 2012
  4. [1][rompita ligilo]
  5. Unicaja culmina la compra del Banco CEISS
  6. Unicaja hace oficial la adquisición de CEISS como filial

Eksteraj ligiloj redakti