Unio de Raciismaj Ateistoj kaj Agnostistoj

La Unio de Raciismaj Ateistoj kaj Agnostistoj (itale Unione degli Atei e degli Agnostici Razionalisti, mallongigite UAAR) estas itala asocio pri socia promovo, neoficiale naskiĝita la 19-an de oktobro 1987[1] kaj oficiale registrita la 18-an de marto 1991[1]. Je la 31-a de aŭgusto 2009 3951 uloj anigas[2].

Unio de Raciismaj Ateistoj kaj Agnostistoj
emblemo
social promotion association
Komenco 18-a de marto 1991 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Romo
Adreso Via Francesco Negri 67/69, I-00154 Roma
Membro de Internacia Humanista kaj Etika Unio • European Humanist Federation vd
Filioj Biblioteca dell'unione degli atei e degli agnostici razionalisti - UAAR vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Kampanjo de UAAR pri disvastigo de ateismo. La teksto diras: "La malbona novaĵo estas, ke Dio ne ekzistas. Tiun bonan, tamen, estas, ke vi ne bezonas lin."

Ekde 1991 UAAR promociis en Italio la difuzon de ateismaj kaj agnostismaj ideoj, operaciis por komplete nereligia Ŝtato kaj batalas kontraŭ ajna priviliegio koncedita al la Roma Katolika Religio kaj kontraŭ ajna diskriminacio de nekredantoj. UAAR laboras per multaj manieroj:

  • Pri publikigo, ekde decembro 1996 UAAR printas kaj vendas sian propran kvartalĵurnalon, L’Ateo, kaj en 1998 ĝi aldonis sian TTT-paĝon ĉe la interreto.
  • Flanke de serĉi kontaktojn kun ŝtatdelegatoj, UAAR estas ĉiam preta por eki jurajn agojn, por akiri plenan agnoskon de rajtoj de ateismo kaj ateistoj; ĝi obtenis ekzemple agnoskon de la rajto por baptitaj homoj, ne plu esti konsiderataj kristanoj, se ili ĝin ne deziras.

La UAAR anas kaj representas Italion de la Eŭropa Humanisma Federacio (EHF), la unio de la eŭropaj lajka-humanismaj asocioj kaj de la Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU).

La leĝa sidejo de UAAR, aktiva ekde la 18-a de aprilo 2009[3], lokiĝas en Romo; loke en la itala teritorio estas 56 ejoj en 18 regionoj[4].

Ekde la naskiĝo de la asocio, la UAAR lanĉas diskutojn, manifestaciojn, kunevnojn kaj aliajn eventojn ĉefe pri la antaŭenigo de la ne-religieco de lo ŝtato kaj de siaj institucioj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti