Unitaria Universalismo

liberala religio

Unitaria Universalismo (ankaŭ Unuisma Universalismo aŭ simple UU) estas liberala kaj sendogma religio, kiun karakterizas "libera kaj respondeca serĉo de vero kaj signifo." UU-anoj ne havas difinitan komunan kredaron, sed estas unuigitaj per sia komuna serĉado al spirita kreskado. UU originas en liberarala kristanismo, precipe en Unuismo kaj Universalismo. De tiuj tradicioj venas profunda konsidero por intelekta libereco kaj inkluziva amo, tiel ke UU-aj preĝejoj kaj UU-anoj serĉas inspiron en kaj transprenas spiritajn praktikojn de ĉiuj gravaj religioj de la mondo.

Unitaria Universalismo
religia subgrupo
liberala religio • konfesio
Komenco majo 1961 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La teologio de individuaj UU-anoj varias multe kaj inkluzivas ateismon, agnostikismon, panteismon, diismon, kristanismon, humanismon, judismon, novpaganismon, hinduismon, budhismon kaj multajn pliajn. Unitariaj-Universalismaj preĝejoj emas teni kristanajn tradiciojn kiel dimanĉa solenaĵo inkluzivanta predikaĵon kaj kantadon de himnoj, sed ili ne nepre nomas sin mem kristanoj.

La Unitaria-Universalisma Asocio (UUA), fondita en 1961 per kunigo de la Usona Unitaria Asocio kaj la Universalisma Eklezio en Usono, havas oficejon apud la usona urbo Bostono kaj servas pli ol mil preĝejojn, ĉefe en Usono, kiuj kolektive havas pli ol 217 mil membrojn.

Ĝeneralaj Kredoj redakti

UU-anoj kredas je tuta, sed respondeca, libereco de parolo, penso, kredo, fido, kaj kutimo. Ili kredas ke ĉiu homo havas la liberon serĉi sian propran veron pri tiaj aferoj kiel la ekzisto, naturo, kaj la signifo de vivo, dioj, kreaĵo, kaj la postvivo. UU-anoj venas de diversaj etnoj, seksinklinoj, kulturoj kaj konfesas diversajn kredojn.

Konceptoj pri dieco vaste malsamas inter UU-anoj. Iuj kredas ke ekzistas nenia dio, aliaj estas politeistaj. Iuj kredas ke Dio estas ĉio. Iuj fidas dion inan, aŭ pasivan, aŭ trovitan en la naturo, aŭ dion kiu estas la bazo de la ekzisto. Iuj UU-anoj malakceptas la ideon de dioj, kaj parolas anstataŭe pri universala spirito aŭ gloro de la vivo. UU-anoj kredas ke ĉiu homo havu la subtenon de apuduloj en la persona serĉo por la vero pri dio.

La Sep Principoj redakti

Konscie sen oficiala kredaro aŭ dogmo (per la principo de penslibereco), multaj UU-anoj uzas La Sep Principojn kiel difinon de tio, kion UU-anoj kredas. Tiuj Sep Principoj, estas prenitaj de la statutoj kiuj regas la Unitarian Universalisman Asocion. Dum tiuj estis verkitaj kiel principoj por la preĝejaj komunumoj kaj ne por la individuoj, multaj UU-anoj utiligas ilin kiel gvidilon por vivi sian kredon. Jen La Sep Principoj:

Ni, la preĝejaj komunumoj membrantaj en la Unitaria Universalisma Asocio, pledas por aserti kaj antaŭenigi la sekvajn principojn:

  • La esenca indo kaj digno de ĉiu persono
  • Justeco, egaleco kaj kompato en homaj rilatoj
  • Akcepto reciproka kaj instigo al spirita kresko en niaj preĝejaj komunumoj
  • Libera kaj respondeca serĉo de vero kaj signifo
  • La rajto de konscienco kaj la uzo de la demokratia procezo ene de niaj preĝejaj komunumoj kaj en la socio ĝenerale
  • La celo de monda komunumo kun paco, libereco kaj justeco por ĉiuj
  • Respekto por la interdependa reto de ĉio ekzistanta, de kiu ni estas parto.

La Ses Fontoj redakti

UU-ismo rekonas ses fontojn kiuj konsistigas la bazon de nuntempa UU-praktiko:

  • Senpera sperto de la transcenda mistero kaj miro, konfirmita en ĉiuj kulturoj, kiu inspiras nin al spirita renoviĝo kaj malfermiĝo al la fortoj kiuj kreas kaj subtenas vivon;
  • Vortoj kaj faroj de profetaj personoj kiuj defias nin alfronti malbonajn potencojn kaj strukturojn per justeco, kompato, kaj la transforma povo de amo;
  • Saĝo de la mondaj religioj kiu inspiras nin en nia etika kaj spirita vivo;
  • Judaj kaj kristanaj instruoj kiuj vokas nin ami nian proksimulon kiel nin mem responde al la amo de Dio;
  • Humanismaj instruoj kiuj konsilas nin estimi la gvidon de racio kaj la rezultojn de scienco, kaj avertas nin kontraŭ la idolismo de menso kaj spirito;
  • Spiritaj instruoj de natur-bazaj tradicioj kiuj festas la sanktan viv-cirklon kaj instruas nin vivi harmonie laŭ la ritmoj de naturo.

Eksteraj ligiloj redakti