Universal (Molenaar)

UniversalUnial (ne konfuzu al esperantido Unial) estas internacia planlingvo kreita en 1903 kaj reformita en 1906, kiam ĝi estis nomita PanromanPan-Roman, de doktoro Heinrich Molenaar. Ĝi estas unu el naturalismaj planlingvoj bazitaj sur la latinidaj lingvoj.

Li uzis latinidan vortprovizon, sed adaptis ĝin al germana prononco: seduzer (logi), komenzment (komence), facer /faker/ (fari), vincer /vinker/ (venki), zent (cent), zerv (cervo), etc.

En 1907, Molenaar ankoraŭ propagandis sian lingvon en la 16-a Internacia Pacista Kongreso en Munkeno, kaj provis montri al kongresanoj ke ĝi estas pli taŭga ol Esperanto. Poste, la aŭtoro lasis sian projekton kaj fariĝis interlingvaisto. Oni verkis satiran poemon en Esperanto "Lingvo de Molenaar", sur usona folklora kanzono Riding down from Bangor pri la projekto.

Molenaar adaptis la internaciajn vortojn hazardmaniere, kiel oni kritikas al Esperanto.

Nombroj (1-10): un du tre quar quin sex sept okt nov dez


Patro nia: Patr nostr, qui es in ziel, ton nom ese sanktifizet; ton regn vene; ton voluntat ese fazet in ter kom in ziel. Done nos hodi nostr pan quotidian; pardone nos nostr debiti, kom nos pardon a nostr debitori; e non induze nos in tentazioni, ma libere nos de mal.



Alia ekzempleto:

Kommunikazioni internazional deven semper plus grand. Un facil komprension mutual es nezes in homers, art, szienz, in viagi kongresi e mil okasioni

Traduko: "Komuniko internacia devas ĉiam pligrandiĝi. Facila kompreno komuna estas bezona en humanecoj, artoj, sciencoj, en vojaĝoj, kongresoj kaj en mil okazoj".

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418.4 “1906” de Biblioteko Butler.