Universala Ekspozicio de Parizo de 1889

La Universala Ekspozicio de Parizo de 1889 estis organizita de Jean-Charles Alphand, kaj okazis de la 6-a de majo 1889 ĝis la 31-a de oktobro 1889.

Universala Ekspozicio de Parizo de 1889
Internacia ekspozicio
Geografia situo 48° 51′ 30″ N, 2° 17′ 39″ O (mapo)48.858333332.29416667Koordinatoj: 48° 51′ 30″ N, 2° 17′ 39″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Situo Parizo
Universala Ekspozicio de Parizo de 1889 (Parizo)
Universala Ekspozicio de Parizo de 1889 (Parizo)
DEC
Universala Ekspozicio de Parizo de 1889
Universala Ekspozicio de Parizo de 1889
Map
Universala Ekspozicio de Parizo de 1889
vdr
Ekspozicio de 1889 vidita el balono
Indiĝenoj de Fajrolando (Argentina Patagonio), alportitaj al Parizo de la belga balenkapta entreprenisto Maurice Maître por la ekspozicio.

Ĝi akceptis 32,3 milionojn da vizitantoj[1] kaj etendiĝis sur 50 hektaroj. La plej estaraj simboloj de tiu Internacia ekspozicio estas la Eiffel-Turo kaj la grandega "Galerio de Maŝinoj" de Ferdinand Dutert (ĉirkaŭita de tri inĝenieroj: Pietron, Charton kaj Contamin) ambaŭ konstruitaj por la okazo. Estas ankaŭ la ekapero de la "Skolo de Nancy" kaj la alveno de Art nouveau en Francio.

La Eiffel-Turo estis tiam konsiderata kiel provizora konstruaĵo destinita por esti malkonstruita post mallonga tempo (ĝia kreinto, inĝeniero Gustave Eiffel, akiris ekspluat-koncesion kiu savis ĝin), dum la "Palaco de Trocadéro" kiu frontis ĝin estis destinita por daŭri. Okazis la malo.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Pascal Ory, Les Expositions universelles de Paris, Ramsay, 1982

Vidu ankaŭ redakti