Universala dekuma klasifiko

Universala dekuma klasifiko (UDK) estas internacia universala sistemo por hierarkie klasifiki ĉiujn specojn de dokumentoj, kiuj rilatas la homan sciadon, per dekumaj indeksoj. Paul Otlet kaj Nobel-premiito Henri La Fontaine adaptis ĝin el la Dekuma klasifiko de Melvil Dewey. La UDK unue eldoniĝis (france) inter 1904 kaj 1907. Poste, ĝi estis multe reviziita kaj evoluigita. Ĝia strukturo ebligas facile enordigi novajn evoluaĵojn kaj novajn kampojn de scio. La ciferoj estas sendependaj de difinita lingvo aŭ skribado. Ĝi konsistas el numeraloj kaj komunaj signoj. La UDK estas tutmonda kaj estas eldonita tute aŭ parte en 23 lingvoj.

Universala dekuma klasifiko
universala klasifiksistemo • dekuma klasifiko • faceta klasifiko
vdr

En 2013 resumo de UDK estis esperantigita[1].

Strukturo redakti

0 Ĝeneralaĵoj
1 Filozofio
2 Religioj
3 Sociologio
4 (nun libera)
5 Matematiko. Natursciencoj.
6 Aplikataj sciencoj. Medicino. Tekniko.
7 Arto. Aplikata arto. Arĥitekturo. Fotografio. Muziko. Amuzo. Sportoj.
8 Lingvistiko. Filologio. Literaturo.
9 Geografio. Biografioj. Historio.

Ĉiu klaso per aliaj ciferoj dividiĝas je subklasoj:

8 Lingvistiko. Filologio. Literaturo.
80 Lingvistiko. Filologio
800.89 Artefaritaj lingvoj.
800.892 Esperanto.
669.245=089 Literaturo pri alojoj de nikelo en Esperanto

La detalan supervidon pri la numerado UDK eldonas la internacia organizo FID.

Vidu ankaŭ redakti

Referenco redakti

  1. Cindy McKee (2013-12-22) Enreta Universala Dekuma Klasifiko (esperante). Libera Folio. Arkivita el la originalo je 2013-12-29. Alirita 2013-12-29.

Bibliografio redakti

  • Uniwersalna klasyfikacja dziesiętna. UDC-P022, Wydanie skrócone dla bieżącej bibliografii narodowej i bibliotek publicznych, Biblioteka Narodowa, Warszawa 1997, s. 420, ISBN 83-7009-227-6

Eksteraj ligiloj redakti