Universidad Mayor de San Andrés
La Universidad Mayor de San Andrés, aŭ simple UMSA, troviĝas en la urbo La Paz, Bolivio. Ĝi estas unu de la plej prestiĝaj universitatoj de la lando, partoprenanta de multaj movadoj dum la diktaturoj kaj simbolo de la edukado kaj paza kaj bolivia.
Universidad Mayor de San Andrés | ||
---|---|---|
universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1831 | |
fondinto(j) | Andrés de Santa Cruz vd | |
lando | Bolivio | |
urbo | Universidad Mayor de San Andrés | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Asocio Universitata de Franclingvio vd | ||
Centra konstruaĵo redakti
La konstruaĵo kiu aktuale estas hejmo de la ĉefaj oficejoj de tiu ento, konata kiel Monoblock, estas situanta ĉe la Avenuo Villazón de la urbo La Paz kaj estis projektita en 1942 de la arkitekto Emilio Villanueva Peñaranda, kiel parto de universitata komplekso inspirita en la antaŭkolumba arkitekturo, kio finfine ne realoĝis totale. Ties konstruado, iniciatita en 1942 kaj finita kaj inaŭgurita la 4an de julio en 1947, estis tiam kritikita ĉar temis pri la unua alta konstruaĵo en la urbo.
Ĝi enhavas 13 etaĝojn, el kiuj 11 estas klasoj, bibliotekon kaj spektaklejon malferma al publiko por diversaj eventoj. Ĉirkaŭe oni konstruis apudajn konstruaĵojn, el kiuj kelkaj estas separataj de tiu centra per liberaj areoj kaj estas ankaŭ resto de la antikva konstruaĵo de Militlernejo, projektita ankaŭ de Villanueva.
Altlernejoj redakti
La universitato havas la jenajn altlernejojn:
- Juro kaj Politikaj Sciencoj
- Medicino
- Arkitekturo, Arto, Dezajno kaj Urbanizado
- Sociaj Sciencoj
- Ekonomiko
- Beletro kaj Edukadiko
- Farmacio kaj Biokemio
- Inĝenieriko
- Tekniko
- Sciencoj
- Dentokuracado
- Geologio
- Agronomiko
Referencoj redakti
- Documentos de la UMSA. Septiembre de 1948. [2] Arkivigite je 2014-08-31 per la retarkivo Wayback Machine
- Serrudo Ormachea, Maruja. Historia de la universidad boliviana. Historia de la Educación Latinoamericana, ISSN 0122-7238, Nº. 8, 2006, págs. 49-64. [3]
Eksteraj ligiloj redakti
- oficiala retejo de la Universidad Mayor de San Andrés
- retejo de la Confederación Universitaria Boliviana
- Listo de Altlernejoj [rompita ligilo]
- retejo de la Facultad de Derecho y Ciéncias Jurídicas
- retejo de la Facultad de Arquitectura, Artes, Diseño y Urbanismo[rompita ligilo]
- retejo de la Facultad de Ciencias Sociales
- retejo de la Facultad de Humanidades y Ciencias de la Educación
- retejo de la Facultad de Ciencias Farmacéuticas y Bioquímicas
- retejo de la Facultad de Medicina, Enfermería, Nutrición y Tecnología Médica
- retejo de la Facultad de Ingeniería Arkivigite je 2013-11-02 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de la Facultad de Ciencias Puras y Naturales
- Biblioteko Virtuala Universitata de la Universidad Mayor de San Andrés