Universitata Observatorio de Monto John

astronomia observatorio en Nov-Zelando

La Universitata Observatorio de Monto John (angle Mount John University ObservatoryMJUO) estas la unua astronomia observatorio en Nov-Zelando. Ĝi estis establita en 1965 proksime de la urbeto Lake Tekapo, super la lago Tekapo en distrikto Mackenzie (Suda Insulo, Nov-Zelando), ĝia MPC kodo estas 474.[1]

Universitata Observatorio de Monto John
Astronomia observatorio
La Observatorio sur la supro de Monto John
Oficiala nomo: Mount John University Observatory
Lando Nov-Zelando Nov-Zelando
Municipo Lake Tekapo
Supermara alteco 1 029 m s. m.
Koordinatoj 43° 59′ 2″ S 170° 27′ 9″ O / 43.98389 °S, 170.45250 °O / -43.98389; 170.45250 (mapo)
Situo de la observatorio en Nov-Zelando
Situo de la observatorio en Nov-Zelando
Situo de la observatorio en Nov-Zelando
Vikimedia Komunejo: Mount John University Observatory
Retpaĝo: http://www.phys.canterbury.ac.nz/research/astronomy/

Ĝi estas mastrumita de la Universitato de Canterbury, kaj gastigas la spektrografon HERCULES (High Efficiency and Resolution Canterbury University Large Echelle Spectrograph) [2] kaj la observan ejon de la japana-novzelanda kunlaborado MOA (Mikrolensaj Observadoj en Astrofiziko)[3] gvidata de Profesoro Yasushi Muraki de la Universitato de Nagojo. Teleskopo de 1,8 m. financita de Japanio, estis uzita por tiu projekto, kaj estis redonita al la Universitato de Canterbury je la fino de la projekto MOA en 2012.

En junio 2012, areo de 430 000 hektaroj ĉirkaŭ la observatorio estis deklarita kiel "Internacia Aoraki Mackenzie Rezervejo de Malluma-Ĉielo" de la Internacia Malluma-Ĉielo Asocio, unu el la nure kvar tiaj rezervejon en la mondo,[4] ĝia malluma ĉielo estas notita "2" sur la skalo de Bortle.

Instalaĵoj redakti

Tie estas 5 grandaj teleskopoj regule uzataj, ankaŭ estas kafejo mastrumita de la vojaĝorganizanto "Earth and Sky".[5] Estas loĝejo por la invitataj sciencistoj en la konstruaĵo de la teleskopo de 1 m ; kaj por la intendanto, kiu vivas sur la monto.

Teleskopo MOA redakti

Malfermita en 2004, tiu teleskopo de 1,8 m konstruita de japanaj astronomoj utilis por la projekto MOA. Ĝi estas la plej granda teleskopo en Nov-Zelando.

Teleskopo McLellan redakti

Teleskopo de 1 m de tipo Dall-Kirkham uzita por la spektrografo HERCULES.

Teleskopo Boller & Chivens redakti

Teleskopo de 0,61 m por fotometrio, uzita kun ŝargkuplita fotilo "Apogee - Alta".

Teleskopo de la Optikaj Metieistoj redakti

Teleskopo de 0,61 m por ŝargkuplita fotometrio, adaptita al robota uzo kiel parto de la Robota Teleskopa Reto de AASVO, ĝi estas la unua teleskopo de AASVO en la Suda duonglobo.

Teleskopo "Earth and Sky" redakti

Tiu teleskopo 0,4 m estas ekskluzive uzata de la turistoj.

Malkovroj redakti

En junio 2008 estis raportita, ke per la teleskopo MOA-II la observatorio estis malkovrinta la plej malgrandan ekstersunsisteman planedon de tiu tempo. La planedo MOA-2007-BLG-192L b estas nur 3,3 foje pli granda ol Tero kaj orbitas ĉirkaŭ la malgranda stelo MOA-2007-BLG-192L malproksima de 3000 lumjaroj de Tero. Estus nemalverŝajne ke tiu planedo havus dikan atmosferon kaj likvan oceanon.[6]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti