Universitato Bar-Ilan

La Universitato Bar-Ilan (hebree אוניברסיטת בר - אילן, latinliterigite Universitat Bar-Ilan) estas universitato en la urbo Ramat Gan de la Tel-Aviva distrikto, Israelo.

Universitato Bar-Ilan
publika esplorada universitato • akademia eldonejo
moto Efikas la morgaŭon, hodiaŭ
Informoj
fondodato 1955
Situo
Geografia situo 32° 4′ 4″ N, 34° 50′ 33″ O (mapo)32.06777777777834.8425Koordinatoj: 32° 4′ 4″ N, 34° 50′ 33″ O (mapo)
lando Israelo
urbo Ramat Gan
Estraro
ĉefestro(j) Arie Zaban vd
Nombroj
nombro de studentoj 27 700 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
filioj
• BIRAD
• Faculty of Exact Sciences, Bar-llan University
• Department of Mathematics, Bar-Ilan University
• International institute for the investigation of Ladino
• Faculty of Law, Bar-Ilan University vd
Universitato Bar-Ilan (Israelo)
Universitato Bar-Ilan (Israelo)
DEC
Universitato Bar-Ilan
Universitato Bar-Ilan
Map
Universitato Bar-Ilan
vdr
parto de la centra universitata konstruaĵaro

Fondita en 1955, la universitato nun estas la dua plej granda akademia institucio de Israelo. Ĝi havas preskaŭ 26 800 studentojn (inkluzive de 9 000 studentoj en la ligitaj regionaj kolegioj) kaj 1 350 docentojn. La universitato havas ok fakultatojn: formalaj sciencoj, priviva scienco, socia scienco, homa scienco, studado de judismo, medicino, inĝenierarto, kaj juro. Ankaŭ estas interfakaj studoj.

La universitato celas forĝi proksimajn ligojn inter la studado de la Torao kaj universalaj studoj, "por miksi tradicion kun moderna teknologio kaj eduko, kaj instrui la fascinan etikon de la juda heredaĵo al ĉiuj ... por kunigi la antikvan kaj modernan, la sanktan kaj la materian, la spiritan kaj la sciencan" (laŭ universitata sinprezento).

Esperantlingva docento de la universitato estas la japandevena israela lingvisto Tsvi Sadan.

Eksteraj ligiloj redakti