Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg

universitato en Germanio

La Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg - germane Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg estas en la urboj Wittenberg kaj Halle (Saale) de la federacia lando Saksio-Anhalto en Germanio. Ĝi estis fondita en 1817, per kunigo de la universitato Wittenberg de la 18-a de oktobro 1502 kaj la universitato Halle de la 1-a de julio 1694.

Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg
Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg
publika universitato • comprehensive university
moto Zukunft mit Tradition
Estonteco kun tradicio
Informoj
fondodato 1817, per kunigo de la universitatoj Wittenberg de 1502 kaj Halle de 1694
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 51° 29′ 11″ N, 11° 58′ 8″ O (mapo)51.4863888911.96888889Koordinatoj: 51° 29′ 11″ N, 11° 58′ 8″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Wittenberg kaj Halle (Saale)
Estraro
gvidanto Christian Tietje
Nombroj
nombro de studentoj 19 413 (stato de oktobro 2014)
nombro de kunlaborantoj 5 017 (stato de 2005)
el tio profesoroj 335 (stato de 2005)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes
• Konferenco de Altlernejaj Rektoroj
• Germana Altlerneja Sporta Asocio
• Informationsdienst Wissenschaft
• German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V. vd
filioj
• Gesundheitszentrum Bitterfeld vd
Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg (Saksio-Anhalto)
Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg
Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg (Saksio-Anhalto)
DEC
Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg
Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg
Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg
Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg (Germanio)
Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg
Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg (Germanio)
DEC
Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg
Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg
Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg
Map
Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg
Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg
vdr
la historia sigelo de la universitato Wittenberg
la historia sigelo de la universitato Wittenberg

Universitato Wittenberg redakti

Pri tiu historia ĉapitro vidu apartan artikolon: Universitato Wittenberg.

 
la historia sigelo de la universitato Halle

Universitato Halle redakti

 
la universitata kaj landa biblioteko Saksio-Anhalto

La Universitato Halle estis fondita la 1-an de julio 1694 de Frederiko la 1-a, Elektisto de Brandenburgo, kiu fariĝus reĝo de Prusio en 1701. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj, Halle fariĝis centro de la Pietisma Movado en Prusio, kaj, dum tiu periodo la universitatoj estis ankaŭ la centro de la Klera Periodo. Christian Wolff estis la ĉefa proponanto de la Raciismo. Li influis multajn klerulojn same kiel Immanuel Kant. Christian Thomasius (1655-1728)[1] estis samtempe la unua filozofo en Germanio kiu instruis ne en la latina, sed germane. Li kontribuis por iu racia programo en filozofio, sed li ankaŭ penis starigi ian pli logikan vidpunkton, kiu kontraŭis la senduban superecon de la aristokrataro kaj de la teologio.

La establigado de la loka germana idiomo kiel instrulingvo, la antaŭeco de la raciismo super la religia ortodokseco, la novaj manieroj pri instruado, kaj la kontrollibero por ilia laboro al la profesoraro mem, estis inter la diversaj novaĵoj karakterizantaj la Universitato de Halle, kaj tio rezultis ke ĝi estas konsiderata la unua moderna universitato, kies liberalismo adoptigixis de la Universitato de Göttingen proksimume unu generacion poste, kaj sekve de aliaj germanaj kaj nordamerikaj universitatoj.

La 12-an de aprilo 1817 la Universitato de Halle fandiĝis kun la Universitato de Wittenberg formante la nunan universitaton kies nomo estas Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle.

Organizo redakti

La universitato estas dividita en fakultatojn :

  1. teologio
  2. Juro kaj ekonomio
  3. Medicino (inkluzive de universitata hospitalo )
  4. Filozofio I - sociaj sciencoj , kultursciencoj , historio
  5. Filozofio II - lingvistiko , amaskomunikado , muziko
  6. Filozofio III - Edukado
  7. Natursciencoj I - biokemio , biologio , apoteko
  8. Naturaj Sciencoj II - Kemio kaj Fiziko
  9. Natursciencoj III - agrikulturo , geologio , matematiko , komputiko

Ekzistas ankaŭ botanika ĝardeno fondita en 1698 kaj observatorio de 1788 en la regiono de la universitato en Halle.


Famaj eksaj universitatanoj redakti

  • Veit Ludwig von Seckendorff (1626–1692) ŝtatestro kaj fondinta kanceliero de la universitato
  • Samuel Stryk (1640–1710) juristo, kun-fondinto kaj vic-rektoro de la universitato
  • Christian Thomasius (1655–1728) juristo kaj filozofo, kunfondinto de la universitato
  • Friedrich Hoffmann (1660–1742) kuracisto
  • August Hermann Francke (1663–1727) teologo kaj pedagogo
  • Nikolaus Hieronymus Gundling (1671–1729) juristo
  • Justus Henning Boehmer (1674–1749) juristo, direktoro de la universitato
  • Christian Wolff (1679–1754) filozofo, juristo kaj matematikisto
  • Justus Falckner (1672-1723) unua luterana pastro
  • Jacob Paul von Gundling (1673-1731) historiisto
  • Barthold Heinrich Brockes (1680–1747) poeto
  • Georg Friedrich Händel (1685–1759) juristo kaj komponisto
  • Johann Heinrich Schulze (1687–1744) germana profesoro kaj polimato
  • Johann Joachim Lange (1699–1765) matematikisto, mineralogo
  • Johann Christoph von Dreyhaupt (1699–1768) historiisto
  • Johann Ernst Philippi (1700–1757) juristo
  • Johann Nicolaus Frobesius (1701–1756) filozofo kaj matematikisto
  • Anton Wilhelm Amo (1703–1753) filozofo
  • Christoph Timotheus Seidel, (1703-1758), teologo
  • Johann Samuel Friedrich von Boehmer (1704–1772) juristo
  • Johann Andreas von Segner (1704–1777) matematikisto, fizikisto, kuracisto
  • Philipp Adolf Boehmer (1711–1789) anatomiisto kaj privata kuracisto de Frederiko Vilhelmo la 2-a
  • Georg Ludwig Boehmer (1715–1797) juristo
  • Dorothea Christiane Erxleben (1715–1762) kuracistino
  • Johann Joachim Winckelmann, (1717-1768) arkeologo
  • Jacob Christian Schäffer (1718-1790, naturalisto, fizikisto kaj inventisto)
  • Johann Stephan Pütter (1725–1807) juristo
  • Johann Reinhold Forster (1729–1798) naturalisto
  • Carl Gotthard Langhans (1732–1808) juristo
  • Christian Adolph Klotz (1738–1771) filologo
  • Christian Wilhelm Kindleben (1748–1785) teologo kaj verkisto
  • Christian Friedrich von Glück (1755–1831) juristo
  • Philipp Friedrich Theodor Meckel (1755–1803) kuracisto
  • Friedrich Christian Laukhard (1757–1822) teologo kaj politika verkisto
  • Johann Christian Reil (1759–1813) kuracisto
  • Johann Christoph Friedrich GutsMuths (1759–1839) profesoro kaj edukisto
  • Joseph von Zerboni di Sposetti (1760–1831) poeto
  • Friedrich Albrecht Carl Gren (1760–1798) kemiisto
  • Christoph von Sethe (1767–1855) juristo
  • Christian Konrad Jakob Dassel (1768-1845) pedagogo kaj aŭtoro
  • Johannes Daniel Falk (1768–1826) teologo, verkisto kaj poeto
  • Friedrich Daniel Ernst Schleiermacher (1768–1834) filozofo
  • Christian Friedrich Bernhard Augustin (1771–1856) teologo
  • Ludwig Tieck (1773–1853) poeto
  • Christian Sethe (1778–1864) juristo
  • Clemens Brentano (1778–1842) poeto
  • Friedrich Ludwig Jahn (1778–1852) profesoro kaj pedagogo
  • Achim von Arnim (1781–1831) poeto
  • Karl August Varnhagen von Ense (1785–1858) historiisto kaj diplomato
  • Joseph von Eichendorff (1788–1857) poeto
  • Wilhelm August Förstemann (1791–1836) matematikisto kaj pedagogo
  • Friedrich Wilhelm Krummacher (1796–1868) teologo

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti