Universitato de Manĉestro

universitato en Manĉestro, Anglio

La Universitato de Manĉestro, en angla University of Manchester, estas publika esplor-universitato en Manĉestro, Anglio, formita en 2004 per la kunigo de la Instituto de Scienco kaj Teknologio de la Universitato de Manĉestro kaj la Viktoria Universitato de Manĉestro.[1][2] La Universitato de Manĉestro estas tiel nomita unu el la "ruĝbrikaj universitatoj", nome produkto de la civila universitata movado de la fino de la 19a jarcento.

Universitato de Manĉestro
universitato • eldonejo de malfermita aliro • organizaĵo pri edukado
moto Cognitio, sapientia, humanitas
(Scio, saĝeco, humaneco)
Informoj
fondodato 2004
Situo
Geografia situo 53° 27′ 56″ N, 2° 14′ 1″ U (mapo)53.465555555556-2.2336111111111Koordinatoj: 53° 27′ 56″ N, 2° 14′ 1″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando
urbo Manĉestro
adreso University of Manchester, Oxford Road, Manchester, M13 9PL
poŝtkodo M13 9PL
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
• North West Universities Association
• N8 Research Partnership
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Asocio de Universitatoj de la Komunumo
Grupo Russell
• ORCID
• Jisc
• Digital Preservation Coalition
• Carpentries
arXiv
Universitata Esplora Asocio vd
filiita al
Universitata Esplora Asocio vd
filioj
• Department of Child Health, University of Manchester
• Ahmed Iqbal Ullah Race Relations Resource Centre
• University of Manchester Archaeological Unit vd
Universitato de Manĉestro (Anglio)
Universitato de Manĉestro (Anglio)
DEC
Universitato de Manĉestro
Universitato de Manĉestro
Map
Universitato de Manĉestro
vdr
La Malnova Kvadrato de la ĉefa kampuso de la Universitato de Manĉestro en Oxford Road.

La ĉefa kampuso estas en la sudo de la urbocentro de Manĉestro nome en Oxford Road. La universitato posedas kaj funkciigas gravajn kulturajn instalaĵojn kiaj la Manĉestra Muzeo, La Artgalerio Whitworth, la Biblioteko John Rylands kaj la Observatorio Jodrell Bank — nome Monda heredaĵo de Unesko.[3] En 2018/19, la universitato havis 40 250 studentojn kaj 10 400 dungitojn, kio faras ĝin la dua plej granda universitato en la Unuiĝinta Reĝlando (el 169 inklude la Open University), kaj la plej granda unu-loka universitato. La universitato havis stabilan enspezon de 1.1 mil milionoj da pundoj en 2018–19, el kiuj 323.6 milionoj da pundoj estas el esplor-stipendioj kaj kontraktoj (6a loko en la lando malantaŭ la universitatoj de Oksfordo, UCL, Kembriĝo, Imperial kaj Edinburgo).[4] Ĝi havas la kvinan plej grandan buĝeton el ajna universitato en la Unuiĝinta Reĝlando, malantaŭ la universitatoj de Kembriĝo, Oksfordo, Edinburgo kaj King's.

Notoj redakti

  1. "History of the University of Manchester Institute of Science and Technology". Alirita la 5an de aprilo 2020.
  2. Encyclopædia Britannica (15a eld) vol.7 p. 760 kaj vol. 23, p. 462.
  3. "Visitor attractions at The University of Manchester". University of Manchester. Alirita la 5an de aprilo 2020.
  4. "Financial statements for the year ended 31 July 2019". University of Manchester. Alirita la 5an de aprilo 2020.