Universitato de Nyíregyháza

Universitato de Nyíregyháza [njIredjhAza], (origine hungare Nyíregyházi Egyetem (mallonge NYE) ) estis altlernejo, nun jam universitato pri pedagogio. Ĝi estas la plej granda lernejo de departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg.

Universitato de Nyíregyháza
universitato
moto Generacioj de scio - por generacioj
Informoj
fondodato 2016
speco ŝtata
Situo
lando Hungario
urbo Nyíregyháza
Nombroj
nombro de studentoj ĉ. 5 000
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
vdr

Historio redakti

En 1914 oni establis lernejon nomatan Hungara Reĝa Popolinstruista Instituto. Tie lernis estontaj instruistoj por bazlernejoj. En 1962 jam oni instruis en alta grado kaj la nomo estis Altlernejo pri instruistoj de Nyíregyháza. Ĝi prenis la nomon de György Bessenyei en 1972, sed la ĉefa profilo restis. Ekde 1971 ankaŭ estontaj infanĝardenistoj lernis tie kune kun lernejo de Hajdúböszörmény dum 2 jardekojn. En 1994 ekstera fakultato ekfunkciis en Ukrainio por la hungara minoritato, kiu poste memstariĝis. En 2000 Altlernejo Bessenyei György kaj agrikultura fakultato en Nyíregyháza unuiĝis. La ĉefa profilo ne ŝanĝiĝis. La altlernejo havas botanikan ĝardenon pri János Tuzson ekde 1972 (protektita en 1998), bazlernejon kaj gimnazion (por ekzercadi). La diplomoj povas esti en gradoj BA, BSc, MA kaj MSc. En 2016 la altlernejo estis deklarita universitato.

Studentoj (elekto) redakti

Instruistoj (elekto) redakti

Fontoj redakti