Universitato de Pécs

La Universitato de Pécs [peĉ] apartenas al la plej grandaj universitatoj en Hungario. La mallongigo hungare estas PTE.

Universitato de Pécs
universitato
Informoj
fondodato 1367; 1912; 1921
speco ŝtata universitato
lingvo(j) Hungara lingvo
Situo
Geografia situo 46° 4′ 27″ N, 18° 14′ 16″ O (mapo)46.074182818.237722Koordinatoj: 46° 4′ 27″ N, 18° 14′ 16″ O (mapo)
lando Hungario
urbo Pécs, Hungario
Nombroj
nombro de studentoj 20 000 (2021)
adreso 7622 Pécs, Vasvári Pál utca 4.
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
filioj
• Baja Observatory
• University of Pécs Faculty of Humanities and Social Sciences
• University of PécsFaculty of Sciences
• University of Pécs Faculty of Pharmacy vd
Universitato de Pécs (Hungario)
Universitato de Pécs (Hungario)
DEC
Universitato de Pécs
Universitato de Pécs
Map
Universitato de Pécs
vdr
Ĉefa enirejo de universitato en Pécs

Historio redakti

Historio de la universitato komenciĝis neoficiale en 1367[1]. Tiam ekfunkciis la unua hungara universitato, sed ĝi ne havis la rangon „universitas”, ĉar la papo ne permesis instrui la teologion. La titolo estis „Studium Generale”, kie lernis 800 studentoj. En nekonata tempo ĝi jam ne funkciis, tamen dum duminado de turkoj 2 altlernejoj funkciis. En 1785 la reĝa akademio alvenis el Győr kaj ĝi funkciis tie 2 jardekojn. En 1833 Ignác Szepesy fondis en Pécs akademion kun 2 fakultatoj.

En 1912 oni fondis novan universitaton en Pozono (Reĝa Scienca Universitato Erzsébet), kiu ekfunkciis ekde 1919 en Budapeŝto, ekde 1923 jam en Pécs. Baldaŭe diversaj ŝanĝoj okazis kun la fakultatoj, ekzemple en 1951 la medicina fakultato memstariĝis kiel Medicina Universitato, sed post jardekoj ĝi reintegiriĝis. En 1966 kliniko por la kuracistoj, en 2003 arkivo ekfunkciis. Inter 1982-2000 la universitato prenis la nomon Janus Pannonius. Tiutempe altlernejoj aliĝis al la universitato.

Nuntempe 11 fakultatoj funkcias tie, inter ili la plej signifaj estas la jura kaj medicina fakultatoj. Ankaŭ en Szekszárd funkcias fakultato. En la universitato lernas 21 000 studentoj, inter ili 1700 eksterlandanoj.

 
Ornama pordego de la universitato
 
La medicina fakultato

Rektoroj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de rektoroj en Universitato de Pécs.

Iamaj studentoj (elekto) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Studentoj de Universitato de Pécs.

Iamaj instruistoj (elekto) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de profesoroj en Universitato de Pécs.

Studentoj, poste instruistoj (elekto) redakti

 
La universitata biblioteko
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Studentoj, baldaŭ instruistoj de Universitato de Pécs.

Fontoj redakti

  1. Ana səhifə. Arkivita el la originalo je 2019-07-29. Alirita 2022-02-01.