Universitato de Picburgo

La Universitato de Picburgo (angle University of Pittsburgh; ofte aludita kiel Pitt) estas ŝtat-rilata universitato situanta en Picburgo, Pensilvanio, Usono. Ĝi estis fondita ĉe la bordo de la usona landlimo kiel Picburga Akademio en 1787, kaj estas konata kiel gvidanto en diversaj akademiaj kampoj kiel ekzemple filozofio kaj medicino, same kiel pionira laboro en la evoluo de la vakcino kontraŭ poliomjelito, kiu estis evoluigita fare de Jonas Edward Salk, inter liaj diversaj atingoj.

Universitato de Picburgo
publika–privata partnereco • privata universitato • esplorada universitato • publika eduka institucio en Usono • eldonejo de malfermita aliro
moto Veritas et Virtus
(Vero kaj virto)
Informoj
fondodato 1787
fondinto(j) Hugh Henry Brackenridge vd
speco Publika ŝtat-rilata esploruniversitato
Situo
Geografia situo 40° 26′ 40″ N, 79° 57′ 12″ U (mapo)40.444565-79.953274Koordinatoj: 40° 26′ 40″ N, 79° 57′ 12″ U (mapo)
lando Usono
urbo Picburgo
adreso 4200 Fifth Avenue, Pittsburgh, PA 15260
poŝtkodo 15260
Nombroj
nombro de studentoj 32 277 vd (stato: septembro 2020)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• Cifereca Biblioteka Federacio
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj
• Atlantic Coast Conference
• National Consortium for Teaching about Asia
• Konsorcio de Socisciencaj Asocioj
arXiv
• NextGen Service Corp
• DataCite
Association of American Universities
• Association of American Colleges and Universities
• American Council on Education
• National Humanities Alliance
• Open Education Network
• Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition
• National Digital Stewardship Alliance vd
filiita al
Association of American Universities vd
filioj
• University of Pittsburgh at Bradford
• University of Pittsburgh at Johnstown
• University of Pittsburgh at Titusville
• Department of Neurology, University of Pittsburgh
• Mascaro Center for Sustainable Innovation, University of Pittsburgh
• Swanson School of Engineering
• University of Pittsburgh at Greensburg
• McGowan Institute for Regenerative Medicine
• University of Pittsburgh School of Medicine
• University of Pittsburgh Graduate School of Public and International Affairs
• University of Pittsburgh Graduate School of Public Health
• Joseph M. Katz Graduate School of Business
• University Library System, University of Pittsburgh vd
Universitato de Picburgo (Pensilvanio)
Universitato de Picburgo (Pensilvanio)
DEC
Universitato de Picburgo
Universitato de Picburgo
Universitato de Picburgo (Usono)
Universitato de Picburgo (Usono)
DEC
Universitato de Picburgo
Universitato de Picburgo
Map
Universitato de Picburgo
vdr

La universitato evoluis al la Western University of Pennsylvania (Okcidenta Universitato de Pensilvanio) per ŝanĝo de ties patronaro en 1819. Post survivo de du detruaj incendioj kaj variaj relokigoj en la areo, tiu altlernejo moviĝis al sia nuna loko en la kvartalo Oakland de la urbo kaj estis renomita al Universitato de Picburgo en 1908. Dum la plej granda parto el sia historio Pitt estis privata institucio, ĝis ĝi iĝis parto de la Commonwealth System of Higher Education en 1966.

La universitato estas komponita de 17 subgradaj kaj gradigaj lernejoj kaj altlernejoj situantaj ĉe sia urba picburga kampuso, hejmo de la universitata centra administracio kaj de 28,766 subgradaj, gradiĝantaj, kaj profesiaj studentoj. La universitato inkludas ankaŭ kvar aldonajn subgradajn lernejojn situantaj ĉe kampusoj en Okcidenta Pensilvanio: nome Bradford, Greensburg, Johnstown kaj Titusville. La picburga kampuso de 132 akreoj enhavas multajn historiajn konstruaĵojn de la Historia Distrikto Schenley Farms, ĉefe de novgotika arkitekturo, kiel la Katedralo de Learning. La kampuso estas situanta apud la University of Pittsburgh Medical Center (UPMC), same kiel la Muzeoj Carnegie de Picburgo, la Parko Schenley kaj la Carnegie Mellon University.

La drameca pliiĝo de la Universitato de Picburgo de siaj humilaj komencoj kiel libroinstitucio ĝis sia nuna statuso estas parte kreditita al sia kapablo elteni fruajn premojn por prirezigni sian engaĝiĝon al liberala edukado [1].

Tra la jaroj da ĝia ekzisto, Picburgo gajnis reputacion en larĝa gamo de akademiaj disciplinoj, inkluzive de filozofio, fiziko, astronomio, historio de scienco, kreiva verkado, kemio, komerca administrado, vivsciencoj, ĵazo, inĝenieristiko, eduko, internaciaj rilatoj, kaj diversaj profesioj, apartenantaj al al medicinaj kaj sansciencoj [2]. En 2006, Picburgo estis metita en la supran areton de la 7 plej bonaj publikaj esploruniversitatoj en Usono kaj estis vicigita inter la 26 gvidaj esploruniversitatoj en Usono, rankita de US News & World Report en la plej bonaj dudek publikaj universitatoj, kaj ankaŭ estas rekonita kiel unu el la plej bonaj universitatoj en la mondo en multfakaj studoj [3][4].

La Universitato de Picburgo estas unu el la 62 membroj de la Asocio de Amerikaj Universitatoj, ĝi estas unu el la universitatoj, kies elspezoj pri esplorado estas la plej altaj kaj ĝia lernejo pri sano estas metita kiel unu el la dek usonaj esplorinstitucioj, kies elspezoj pri sano estas la plej alta, ĉar ĝi investas 430 milionoj da dolaroj en biomedicinaj kaj medicinaj sciencoj ĉiujare [5]. La Universitato de Picburgo kaj ĝia Lernejo de Medicino estas proksime rilataj al la Universitato de Picburgo Medicina Centro, gvida akademia medicina centro kie la plej multaj organtransplantoj en Usono estas faritaj. Tio rezultigis la Universitaton de Picburgo havantan ĉefrolon en stamĉelesplorado, defendo kontraŭ biologia terorismo kaj hista inĝenierado .

La University estas konata al publiko interalie pro ĝia konstruaĵo nomata Katedralo al Lernado (kiu altiĝas al alteco de 163 metroj), la plej alta instrukonstruaĵo en la Okcidenta Hemisfero, kaj konstruita en la novgotika stilo. Ĝi ankaŭ estas konata pro sia sukcesa sportteamo la Pittsburgh Panthers, kiu konkuras en la pinta postgimnazia ligo en Usono, Division I.

Kolegioj kaj Lernejoj redakti

  • Dietrich Lernejo de Arto kaj Sciencoj (1787)
  • Swanson Lernejo de Inĝenieristiko (1846)
  • Lernejo de Apoteko (1878)
  • Lernejo de Medicino (1883)
  • Lernejo Jurso (1895)
  • Lernejo de Dentokuracado (1896)
  • kolegio de Komercadministracio (1907)
  • Lernejo de Edukado (An') (1910)
  • Lernejo de Socia Laboro (1918)
  • Kolegio de Ĝeneralaj Studoj (1932)
  • Lernejo de Flego (1939)
  • Lernejo por Diplomiĝintoj en Popolsano (1948)
  • Lernejo por Diplomiĝintoj en Publikaj kaj Internaciaj Aferoj (1957)
  • Joseph Katz Diplomiĝinta Lernejo de Komercadministracio (1960)
  • Lernejo de Sano kaj Rehabilitado-Sciencoj (1969)
  • Lernejo de Komputado kaj Informadiko (2017)

Referencoj redakti

Elektitaj instruistoj redakti