Universitato de Trnava

La Universitato en Trnava (komence Universitato de Trnava kun sidejo en Trnava) estas publika altlernejo de universitata tipo. Ĝi estis fondita kiel samnomulo de la historia universitato de Trnava la 25-an de marto 1992 per leĝo de SNR n-ro 191/1992 Z.z., sed ĝi ne estas la jura posteulo de la origina universitato. La universitato estas premiito de la kvalit-markoj ECTS Label kaj Diploma Supplement. La universitato de Trnava aliĝis al la principoj de Granda Ĉarto de eŭropaj universitatoj, kiuj defendas plenan sendependecon de universitatoj kontraŭ politika kaj ekonomia povoj, ilian liberecon realigi esploradon kaj instruadon. La universitato de Trnava defendas kristanajn princípojn, volas protekti moralajn kaj spiritajn valorojn, eduki en la principo de ekumenismo, kunlabori kun universitatoj, esploraj kaj sciencaj institutoj en la Slovaka Respubliko kaj en eksterlando.

Universitato de Trnava
La malnova konstruaĵo
La malnova konstruaĵo
publika universitato
Informoj
fondodato 25-a de marto 1992
Situo
Geografia situo 48° 22′ 47″ N, 17° 35′ 12″ O (mapo)48.37971817.586767Koordinatoj: 48° 22′ 47″ N, 17° 35′ 12″ O (mapo)
lando Slovakio
urbo Trnava
retejo [https://www.truni.sk/en Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
Universitato de Trnava (Slovakio)
Universitato de Trnava (Slovakio)
DEC
Universitato de Trnava
Universitato de Trnava
Map
Universitato de Trnava
vdr
Medalo antaŭ la Universitato de Trnava.

Ebloj de studado redakti

La universitato kaj ĝiaj fakultatoj liveras altlernejan edukadon en akredititaj studfakoj kaj studprogramoj realigataj en tri gradoj de altlerneja studado: bakalaŭriĝa, magistriĝa kaj doktoriĝa - zoznam všetkých akreditovaných študijných programov Listo de akredititaj studprogramoj Arkivigite je 2015-09-04 per la retarkivo Wayback Machine. La universitato liveras klerigadon ankaŭ enkadre de Universitato de la tria aĝo Arkivigite je 2015-11-28 per la retarkivo Wayback Machine.

Fakultatoj redakti

Rektoroj redakti

Elektitaj instruistoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti