Universitato de Vroclavo

universitato de 1945 en Vroclavo, kiu anstataŭas la antaŭan universitaton de Breslaŭo de 1702

La Universitato de Vroclavo (UWr; pole Uniwersytet Wrocławski; germane Universität Breslau; latine Universitas Wratislaviensis) estas publika esplora universitato situa en Vroclavo, Pollando. La Universitato de Vroclavo estis fondita en 1945, anstataŭante la antaŭan Germanan Universitaton de Breslau. Post la teritoria ŝanĝo de Pollandaj limoj, la scienculoj el eksa Universitato de Johano Kazimiro en Lvovo (pole: Uniwersytet Jana Kazimierza we Lwowie) restarigis la konstruaĵon de universitato, kiu estas forte damaĝita dum la sieĝo de Breslau en 1945. Nuntempe ĝi estas unu el la plej elstaraj edukaj institucioj en la regiono.[1][2]

Universitato de Vroclavo
universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 1945, la antaŭa germanlingva universitato de Breslaŭo en 1702
fondinto(j) Leopoldo la 1-a vd
Situo
Geografia situo 51° 6′ 49″ N, 17° 2′ 0″ O (mapo)51.11361111111117.033333333333Koordinatoj: 51° 6′ 49″ N, 17° 2′ 0″ O (mapo)
lando Pollando
poŝtkodo 50-137
Nombroj
nombro de studentoj 34 621 (stato: 30-a de novembro 2010)
nombro de kunlaborantoj 3 480
el tio profesoroj 426
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Socrates-Erasmus Programme
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
Universitato de Vroclavo (Malsuprasilezio)
Universitato de Vroclavo (Malsuprasilezio)
DEC
Universitato de Vroclavo
Universitato de Vroclavo
Universitato de Vroclavo (Pollando)
Universitato de Vroclavo (Pollando)
DEC
Universitato de Vroclavo
Universitato de Vroclavo
Map
Universitato de Vroclavo
vdr

La Universitato estas nune la plej granda en Malsuprasilezia Provinco kun ĉirkaŭ 100 000 gradiĝintoj ekde 1945 inklude ĉirkaŭ 1 900 esploristoj inter kiuj multaj ricevis la plej altajn premiojn pro siaj kontribuoj al la dosvolvigo de la sciencaj fakoj.[3] La Universitato de Vroclavo estas fama pro sia relative alta kvalito de instruado, kio metis ĝin en la 44a rangon de QS University Rankings: EECA 2016,[4] kaj situas en la sama kampuso kiel la iama Universitato de Breslau, kiu produktis 9 Nobel-premiitojn,[5] inter kiuj Reinhard Selten, Nobel-premiito pri ekonomiko kaj esperantisto.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Małgorzata Porada (la 27-an de julio 2009). "Od jezuickiej Leopoldiny do polskiego Uniwersytetu Wrocławskiego (El Jezuita Leopoldina al Pola Universitato de Wrocław)". Arkivigite je 2017-06-15 per la retarkivo Wayback Machine O nas (pri ni) (pole), universitato de Vroclavo, alirita la 27-n de aŭgusto 2012.
  2. T. Kulak, M. Pater, W. Wrzesiński, Historia Uniwersytetu Wrocławskiego 1702-2002, Wrocław 2002"
  3. Małgorzata Porada (la 27-an de julio 2009).
  4. "Russian Universities Lead 2016 Rankings for EECA Region". 10-a de junio 2016. Alirita la 17-an de aprilo 2017.
  5. anglalingva prezento de la universitato, alirita la 17-an de aprilo 2017.