Unter den Linden ("Sub la Tilioj") estas la centra reprezenta bulvardo en la urbomezo de Berlino. Ĝi pasas la kvartalojn Dorotheenstadt kaj Friedrichswerder en la centra urbodistrikto Berlin-Mitte. La bulvardo, kiu laŭ la nomo konsistas el centra promenejo, pluraj vicoj de tilioj kaj flankaj aŭtovojoj, kondukiĝas de la Brandenburga Pordego (kaj la "Pariza Placo" oriente de ĝi) okcidente ĝis la "Kastela Ponto" (nomata laŭ la eksa urba kastelo de Berlino) oriente tra distanco de 1500 metroj. Malgraŭ tiu relative malgranda longo ĝi estas la ĉefa trafika akso en la centro de Berlino kaj estas la adreso por sennombraj historiaj kaj modernaj institucioj kaj vidindaĵoj. Inter ili viciĝas pluraj palacoj kaj pliaj reprezentaj konstruaĵoj el la epoko de la reĝlando Prusio, pluraj muzeoj, reprezentaj konstruaĵoj uzitaj dum la epokoj de Nazia Germanio kaj de la socialisma ŝtato GDR, modernaj ŝtataj instalaĵoj de la Federacia Respubliko Germanio kaj reprezentaj ambasadejoj de najbaraj ŝtatoj, aldone al la centra konstruaĵo de la Humboldt-Universitato en Berlino. Ekde sia fondiĝo dum la jaro 1700 ĝis la jaro 1724 ankaŭ la Prusa Akademio de Sciencoj havis sian sidejon ĉe la bulvardo, ankaŭ ol translokiĝi al proksima alia reprezenta strato.

Unter den Linden
Unter den Linden
Unter den Linden
bulvardo
Lando: Germanio
Geografia situo 52° 31′ 0″ N, 13° 22′ 52″ O (mapo)52.5165813.381Koordinatoj: 52° 31′ 0″ N, 13° 22′ 52″ O (mapo)
Unter den Linden (Berlino)
Unter den Linden (Berlino)
DEC
Unter den Linden
Unter den Linden
Longeco: 1390 metroj
Larĝeco: 60 m
Commons: Unter den Linden (Berlin-Mitte)
vdr
rigardo de supre al la bulvardo Unter den Linden
promenantoj sur la rekonstruita bulvarda mezo, 2006

La konstruaĵego Unter den Linden 36-38 dum la epoko de GDR estis la centra oficejo de la ŝtata komunista junulara organizo Freie Deutsche Jugend ("Libera Germana Junularo"): Fine de la jaro 1989 ĝi okupiĝis de pluraj nove fonditaj junularaj asocioj de la ĵus demokratiĝanta ŝtato, interalie de la Esperanto-Junularo de GDR, kaj sekve inter la jaroj 1990 kaj 1993 Germana Esperanto-Junularo – krom sia centra oficejo en la tiama registara kvartalo de Bonno – havis plian oficejan ĉambron en la konstruaĵego ... ĉe la renoma bulvarda adreso. Intertempe la kvinetaĝa konstruaĵego "Zollernhof" [prononco pli-malpli "Colanhof"] estas precipe uzata de la Dua Germana Televida Kanalo ("Zweites Deutsches Fernsehen") kaj la berlina GEJ-oficejo "BerO", ekde 1995 la sola adreso de la organizo, plurfoje ŝanĝis sian lokon ene de la urbo.

Eksteraj ligiloj redakti

52° 31' 0" norde, 13° 23' 21" oriente Mapo