Unterlunkhofen

komunumo de Svislando

Unterlunkhofen estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1261 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Unterlunkhofen
Blazono de Unterlunkhofen
Unterlunkhofen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 19′ 20″ N 8° 22′ 55″ O / 47.32222 °N, 8.38194 °O / 47.32222; 8.38194 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 20″ N 8° 22′ 55″ O / 47.32222 °N, 8.38194 °O / 47.32222; 8.38194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1261
Areo 4,49 km²
Alteco 401 m super marnivelo
Poŝtkodo 8918
Komunumkodo 4079
Mapo de Unterlunkhofen
vdr

Geografio redakti

 
Flachsee inter Unterlunkhofen kaj Rottenschwil

Unterlunkhofen situas sur la okcidenta deklivo de la monto Holzbirrliberg ĉe la orienta bordo de la rivero Reuss. Sur la teritorio de Unterlunkhofen kaj la najbara komunumo Rottenschwil situas la artefarita lago Flachsee, kiu estiĝis per reteno de la rivero Reuss. Laŭlonge de la lago estiĝis granda naturprotekta areo, kiu estas rezervejo por multaj minacataj birdospecoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Unterlunkhofen limas en nordo al Oberwil-Lieli, en oriento al Arni, en sudo al Oberlunkhofen, kaj en okcidento aliflanke de la rivero Reuss al Rottenschwil kaj Hermetschwil-Staffeln, kaj en nordokcidento al Zufikon.

Trafiko redakti

Unterlunkhofen situas ĉe la kantona ĉefvojo de Bremgarten al Affoltern ĉe Albis kaj estas konektita per ponto tra la rivero Reuss kun Rottenschwil. En la vilaĝo kruciĝas la poŝtaŭtolinioj de Muri al Zuriko-Wiedikon kaj Bremgarten al Affoltern ĉe Albis.

Kvin kilometrojn oriente en Aesch troviĝas ek de somero 2009 rekta alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 kaj A4, kaj tra la nova aŭtovoja tunelo tra Uetliberg de la komunumo en malpli ol 20 minutoj aŭtomobile atingeblas la centro de la urbo Zuriko.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lunkhofen kiel Lunchunft datas jam el la jaro 694. En tiu tempo pastro donacis sian bienon al la nove fondita Monaĥejo St. Leodegar al Lucerno. En la jaro 758 Pipino la pli juna donacis la bienon Keln, al kiu apartenis Oberlunkhofen, Unterlunkhofen, Jonen kaj Arni-Islisberg al la Monaĥejo Murbach en Alzaco.

En mezepoko la vilaĝo apartenis al la habsburga Distrikto Keln (germane Kelleramt). La Kelndistrikto en la jaro 1415 estis konkerita de la urbo Zuriko kaj transprenis de la Habsburgjoj la superan jurisdikcion, dum la malalta jurisdikcio jam ek de 1410 apartenis al la urbo Bremgarten. En 1529 Unterlunkhofen estis reformaciigita, sed post la 2-a Milito de Kappel, kiun la urbo Zuriko perdis, la vilaĝo refariĝis katolika. En la jaro 1797 unu jaron antaŭ la Helveta Revolucio kaj la disfalo de la malnova ordo, la urbo Bremgarten vendis siajn privilegiojn al la vilaĝaj komunumoj.

Kiam la francaj trupoj en la jaro 1798 liberigis Argovion de la servuto de la Svisa Ĵurkomunumo la Distrikto Keln estis malfondita kaj kreiĝis la kvar komunumoj Unterlunkhofen Oberlunkhofen, Jonen kaj Arni-Islisberg. Tiuj apartenis unue al la Kantono Baden kaj post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 ili estis integritaj al la nova Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti