Unu, du, tri (en originalo One, Two, Three) estas fama filma komedio de Billy Wilder. Ĝi estas el la jaro 1961 kaj ĝi okazas en postmilita Berlino (post la Dua Mondmilito), senpere antaŭ ties dividigo per berlina muro, kies konstruado trafis ankaŭ la finon de filmado.

Unu, du, tri
filmo
Originala titolo One, Two, Three
Originala lingvo angla lingvo • germana lingvo
Kina aperdato 15 dec. 1961, 18 dec. 1961, 1961
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Daniel L. Fapp
Reĝisoro(j) Billy Wilder
Produktisto(j) Billy Wilder
Scenaro Billy Wilder • I. A. L. Diamond
Filmita en Berlino • Germanio • Coca-Cola Niederlassung (Berlin-Lichterfelde) • Bavaria Studios
Loko de rakonto Berlino • Coca-Cola Niederlassung (Berlin-Lichterfelde)
Muziko de André Previn
Rolantoj Horst Buchholz • Pamela Tiffin • Arlene Francis • James Cagney • Liselotte Pulver • Ralf Wolter • Hubert von Meyerinck • Hanns Lothar • Leon Askin • Peter Capell • Karl Lieffen • Henning Schlüter • Werner Hessenland • Friedrich Hollaender • Til Kiwe • Rose Renée Roth • Helmut Schmid • Jaspar Oertzen • Howard St. John • Red Buttons • Karl Ludwig Lindt • Loïs Bolton • Klaus Becker • Max Buchsbaum • Werner Buttler • Paul Bös • Jacques Chevalier • Josef Coesfeld • Siegfried Dornbusch • Gernot Duda • Otto Friebel • Sig Ruman • Abi von Hasse
Produktinta firmao The Mirisch Company 
United Artists
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr
Afiŝo de la filmo, desegnita de Saul Bass.
Avanco de la filmo.

La scenaro estis verkita de Wilder and I. A. L. Diamond, bazita laŭ teatraĵo Egy, kettö, három de Ferenc Molnár. La ĉefroluloj estis: James Cagney, Horst Buchholz, Liselotte Pulver, Pamela Tiffin, Arlene Francis, Leon Askin, Howard St. John, kaj aliaj. Ĝi estis la lasta apero en la kino de Cagney ĝis Ragtime en 1981, 20 jarojn poste.

La filmo estas tre konata pro sia rapidega ritmo, al kiu aludas la titolo. En la plej rapidaj scenoj estas ofte ludata la Danco de la sabro de Aram Ĥaĉaturjan, kiu substrekas tiun vivantecon.