Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado

Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado (pole 1 Samodzielna Brygada Spadochronowa) estas paraŝuta taktika unuo de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, formigita en Britio dum la Dua Mondmilito. Principe la brigado estis batalonta en Pollando. Fine estis uzita de Aliancanoj dum la Operaco Market Garden.

Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado
flago
airborne infantry brigade • parachute brigade
Komenco 1941 vd
Fino 1947 vd
Poste 6 Airborne Brigade vd
Lando(j) Dua Pola Respubliko vd
vdr

La 9-an de oktobro 1941 Supera Komandanto generalo Władysław Sikorski alinomis 4-an Kadran Brigadon de Pafistoj al Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado, kies komandanto iĝis generalo Stanisław Sosabowski.

Generalo Kazimierz Sosnkowski kaj kolonelo Stanisław Sosabowski dum parado de Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado

Batalo pri destino de la brigado redakti

Lige al malfacilaĵoj de britoj en formiĝo de la propraj paraŝutistaj unuoj, en 1943 oni komencis klopodi ŝanĝi la decidon pri destino de la brigado kaj ties uzo en la Okcidenta Fronto. Ĝian batalvaloron pozitive pritaksis eĉ generalo Bernard Montgomery mem dum sia vizito en Skotlando en 1944.

Britoj kritike rilatis pro teknikaj kialoj ankaŭ pri ĝia transporto de Britio al Pollando. Fine de 1943 diplomita kolonelo Stanisław Sosabowski pro tio iris al Usono, kie certiĝis, ke la usonaj aviadiloj C-47 Dakota estas pretaj transporti la polan brigadon al Varsovio.

Komence de 1944 oni decidis pri polaj-britaj interparoloj koncerne transiron de la brigado sub la brita komando kaj la 14-an de marto 1944 Konsilio de Ministroj redonis la brigadon al dispono de britoj. Poloj formulis tamen sep kondiĉojn uzi ĝin. La 13-an de aŭgusto proteste pro ne sufiĉa helpomanko por la Varsovia Ribelo la 80% de soldatoj de la unua bataliono de Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado komencis matene malsatstrikon, al kiu posttagmeze aliĝis soldatoj de la dua kaj tria batalionoj.