Unua Batalo de Atlantiko

La Unua Batalo de Atlantiko okazis en la Atlantika Oceano dum la tuta daŭro de la Unua Mondmilito, kun paroksismo en 1917. Ĝi estis la unua okazo de nova tipo de ŝipa milito kiu reokazos dum la Dua Batalo de Atlantiko (1939-1945), kaj karakteriĝis esence per relativa neagado fare de kirasŝipoj, la subŝipa milito fare de la germanaj U-BooteUnterseeboot kaj la formado de konvojoj por protekti la komercajn ŝipojn.

La germana Unterseeboot 9 kiu la 22an de Septembro 1914 vrakigis 3 britajn kirasŝipojn.

Komence de la milito, Germanio eksuferis aliancanan blokadon; nekapabla meti tian strategion al siaj kontraŭuloj, Germanio elektis por reprezalio ataki la aliancanan maran komercon. Tiu kontraŭkomerca milito bezonis la detruadon de la komercaj ŝipoj kiuj liveris varojn al la aliancanaj havenoj.

La decido de Germanio forigi limigojn de la submara agado (1-a de februaro 1917) spronis Usonon partopreni en la milito ĉe la flanko de la Aliancanoj (6-a de aprilo). La sinkigo de la pasaĝerŝipo RMS Lusitania, kiu surhavis ankaŭ militvarojn, estis speciale pridisputata "trafo" por la submarŝipoj.

Oni ĉirkaŭkalkulis ke perdiĝis 5 000 al 6 000 ŝipoj el aliancanoj aŭ neŭtralaj landoj, dum Germanio perdis 178 submarŝipojn.

Vidu ankaŭ redakti