Unua Meksika Imperio

La Unua Meksika Imperio estis ŝtato, kiu rezultis el la meksika sendependeco en 1821. Ĝia unua kaj sola imperiestro estis Agustín de Iturbide, kaj ĝi finis en 1823 pro la proklamo de la plano Plan de Casa Mata kaj la kreo de la unua meksika respubliko.

Unua Meksika Imperio
19-a de majo 1822 – 19-a de marto 1823

historia lando • imperio • historia epoko
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
6 500 000
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Blazono de la Unua Meksika Imperio.

Ĝia teritorio estis tiu de la malnova kolonio de Nova-Hispanio, kun la escepto de la insuloj de Filipinoj, Kubo kaj Sankta Domingo; poste ĝi aneksis la provincojn de Centra Ameriko, formante la kompleta vastaĵo de la Imperio.

Poste la proklamo de la Plan de Iguala, kaj la kreo de mallonga regento pri la trono de Meksiko, Iturbide estis kronita kiel Agustín I. Tamen lia imperio ne daŭris, ĉar la imperia trezoro estis malplena kaj la respublika sento neniam ĉesis ekzisti. En 1824, poste problemoj inter la imperiestro kaj la Kongreso, revolucio kontraŭ Iturbide okazigis lian defalon kaj lian ekzilon.

Antaŭkaŭzoj redakti

 
Agustín de Iturbide, portreto de la 19-a jarcento, el libro de Guadalupe Jiménez Codinach, México. Su tiempo de nacer. 1750-1821.

En la monato de Marto de 1820, venka milita revolucio en Hispanio restaŭris la konstitucion de 1812, perfortante la reĝon akcepti ĝin kaj subteni ĝin. Ĉi tiu konstitucio estis de liberala tendenco, kaj la novaĵoj de ĝia proklamo estis ricevaj kun ĝojo per la hispanoj peninsulares (homoj naskitaj en la hispana duoninsulo), dume aliaj homoj ricevis ĝin kun malaprobo kaj timo.

La Konstitucio de 1812 certigis, inter aliajn aferojn, la gazetaran liberacon, la universalan voĉdonrajton, la nacian suvenerecon en konstitucia monarkio.[1] Post la ricevo de novaĵojn ke hispana milita ŝipo ekveturis el Cádiz pri establi en la Nova-Hispanio la konstitucian sistemon, la vicreĝo Juan Ruiz de Apodaca proklamis la konstitucion en la 31 tago de Majo de 1820. Sed inter la altaj klasoj de la nova-hispana societo, sekretaj konferencoj komencis inter homoj kiuj malamis la principojn de la konstitucio en religiaj aferoj kaj estis decidaj ne lasi ĝin estus konfirmita. Ke pri atengi iliajn celojn ili bezonis prestiĝan militestron kiun ili povis fidi, ke la militisto kiun ĉiu el la konferencistoj kredis la ĝusta viro pri ilia celo estis Agustín de Iturbide.

Plano de Iguala redakti

En la jaro de 1820, la plej granda parto de Nova Hispanio estis paca kaj la loĝantaro konis pacon post multaj militaj jaroj. La komerco floris, ankaŭ la agrikulturo kaj la industrio, kaj el la metropolo alvenis pli da soldatoj por garantii la pacon: nur en Nova Hispanio estis proksimume 85 000 militistoj en la servo de la reĝo.[2]

La sola loko en la kolonio kie ankoraŭ ekzistis ribela kaŭzo estis Suda Meksiko; tie Vicente Guerrero restis kun iom da sekvantoj kvankam liaj agoj ne kaŭzis zorgojn al la registaro. Kiam Iturbide estis nomumita kiel generala komandanto por Suda Meksiko fare de la vicreĝo Apodaca, li ricevis parolajn instruojn por doni al Guerrero pardonon kaj sufoki la lastan ribelon en la lando.[3]

Iompostiome okazis alveno de Iturbide en Suda Meksiko; liaj trupoj batalis la trupojn de Pedro Asensio kaj estis malvenkaj, ĉi tiu batalo montris al Iturbide ke la milito estus pli malfacile finigebla ol li pensis. Li ankoraŭ povis venki, malgraŭ en pli longa tempo ol tiu kiun li deziris, tial li decidis konvinki Guerrero por ke tiu akceptu lian planon kaj kun ĉi tiu celo li skribis al Guerrero privatan leteron kun pardona propono la 10an de Januaro, 1821, sed Guerrero forĵetis lian proponon, kaj en sia respondo li admonis Iturbide deklari sin por la sendependeca kaŭzo.[2]

Dum tiu tempo, Iturbide kreskigis sian influon en la ĉefurbo kaj stimulis la favoron pri la sendependeco, per kiu li volis atingi povon kaj riĉaĵon, per siaj amikoj kaj per la estimo de la vicreĝo. Fine li agis la 24a de Februaro, 1821, proklamante la Planon de Iguala, tiel nomita de la vilaĝo kie ĝi estis proklamita.

Ĉi tiu plano havis esence tri artikolojn: la konservo de katolika, apostola kaj roma religio kaj la netoleremo de nenia alia religio; la absoluta sendependeco el Hispanio kun la establo de modera monarkio nomita Imperio Mexicano, vokante al reĝo Fernando la 7-a por la trono, aŭ liaj fratoj aŭ alia princo el la reĝa domo; kaj la unuiĝo inter amerikanoj kaj eŭropanoj.[2]

Frua sendependeco redakti

 
Morelos en pentraĵo de 1865.

La Plano de Iguala kaj la Traktatoj de Kordobo, kiuj plenumis la meksikan sendependecon, establis moderan monarkion kun la reĝo de Hispanio sur la trono kaj konstitucio farita por ĝi. Ĉi tiu registara formo estis konfirmita en la Sendependeca Akto, kaj sekve Kongreso formiĝis por redakti tiun konstitucion, kaj starigis Regentecon kiu regu dum la reĝo elvenos el Hispanio; inter ĝiaj anoj estis Agustín de Iturbide kaj Juan de O’Donojú. Ankaŭ stariĝis Provizora Reganta Junto (hispane Junta Provisional Gubernativa) kiu skribis kaj proklamis la Sendependecan Akton, kiun Iturbide prezidis kiel prezidanto.[4]

Inter ĝiaj unuaj devoj, la Junto aranĝis elektadojn por Nacia Kongreso, sugestante la 6an de novembro 1821 kaj ke ĉi tiu estu farita el du ĉambroj, la unua komponita el reprezentantoj de la klerikaro kaj armeo, kaj la dua el reprezentantoj de la loĝantaro sen la du klasoj reprezentitaj en la unua ĉambro, kun proporcio de 1 deputito por ĉiu 50 000 homoj.[5] La 17an de tiu monato oni decidis, ke ĉiu klaso kaj profesio elektu reprezentanton en Kongreso; la provincoj sendu pli ol 4 reprezentantojn, 3 el tiuj devus esti ano de klerikaro, milita oficiro kaj advokato aŭ juĝisto respektive. Ĉiu provinco atribuu nombron da reprezentantoj kaj la totalo leviĝis al 162.[6] Kvankam ĉi tiu decido ne plaĉis al ĉiu, la fakto ke provizora Junto starigis konsiston de nacia kongreso kaŭzis konspirojn por establi respublikon, en kiuj partoprenis gravuloj kiel Guadalupe Victoria kaj Nicolás Bravo inter aliaj: kunvenante ĉe Miguel Domínguez –antaŭa koregidoro de Querétaro– ili sendis leteron al Miguel Negrete en Guadalajara elmetante siajn ideojn, tamen ĉi tiu sendis la leteron al Iturbide[7] kiu laŭe agis arestante 17 konspirantojn nokte la 26an de novembro.

Dum daŭris la preparoj por instalo de Kongreso la 24an de febrero[8] la venontan jaron: elektadoj por deputitoj fariĝis ekde la 24a de decembro en tiu jaro kaj la deputitoj ekalvenis en ĉefurbon. Sed la 5an de januaro en 1822 ŝanĝis planojn por la nova kongreso: ĉar la provincoj de Centrameriko decidis unuigi sin kun la Imperio post elektado, laŭe kaj volante ne prokrasti la inaŭguron tial la deputitoj de tiuj provincoj ne ankoraŭ estis elektitaj, 40 homoj el Centrameriko loĝante en la Imperio elektiĝis por ĉeesti dum la inaŭguro en reprezentado de tiuj provincoj, kaj kiam la elektitaj deputitoj alvenu la anstataŭitoj rezignu siajn lokojn en la Kongreso.[9]

Tial la 24an de febrero 1822, unu jaron post la proklamo de Plano de Iguala kaj en mezo de artileria frakaso, de sonorado de sonoriloj kaj bandoj de muzikantoj anonciĝis al la loĝantoj de Meksikurbo la instalo de Kongreso[10]: Iturbide aldonis gratulantan diskurson kaj la prezidanto, vicprezidanto kaj sektretarioj estis elektitaj. Ĝiaj agadoj efektive komencis ĝis la 27a, ĉar la antaŭaj tagoj estis plenaj de festoj[11], kaj ĝi rapide dividiĝis en 3 frakcioj kun propra programo: la burbonistoj kiuj deziris monarkion kun Burbona reĝo, kiel la reĝo de Hispanio Fernando la 7a aŭ liaj fratoj, la iturbidistoj kiuj ankaŭ deziris monarkion sed regita de Iturbide, kaj la respublikistoj kiuj volis krei federacian respublikon. Sed frue alvenis novaĵo, ke la 13an de febrero la Hispanaj Kortesoj deklaris senvalora kaj neleĝa la Traktaton de Córdoba same kiel kelka alia agado farita de O’Donojú relativa al la meksika sendependeco[12], kaŭzante la malaperon de burbonista frakcio kaj ĝia divido inter la du aliaj frakcioj.

Sed la Kongreso rapide fordonis sin al pli urĝa afero: la stato de la trezoro, kiu estis malplena. Iturbide petis al la Kongreso monon por pagi siajn trupojn, el kiuj li havis plej grandan subtenon[13]; la opozicio en Kongreso respondis demandante kial la armeo teniĝis ĉe la ĉefurbo kie la kosto de ĝia subtenado estis pli granda. Tiel, por solvi disputon la Regentado estis taskita por doni ĝustan nombron de soldatoj kiuj devus esti kantonmentaj ĉefurbe, tamen kiam la Kongreso ricevis la ciferon, malakceptis ĝin deklarante ke oni devis agi laŭ la konsilo ne de generaloj, sed de ministroj, tiel kaŭzante ke ekstaris penigaj diskutadoj kaj ne malpli ol unu akuzado de frakcio kontraŭ la alia[14].

Kune kun tio, ĉe la imperio restis grava kvanto de hispanaj trupoj kiuj ne ankoraŭ veturis al la malnova metropolo kaj ne estis feliĉaj kun la rezulto de revolucio[15]. Se ili ne ekveturis, granda armeo estus necesa kaj Iturbide pravus: li profitis la okazon kaj petis al la Kongreso aŭskulti lin pri la hispanaj trupoj. Tiel li prezentis al ĝi leteron kiun li ricevis de Generalo Dávila –kiu estis guberniestro de Veracruz[16] kaj ne agnoskis sendependecon– invitante lin por malfari la sendependecon, kio kaŭzis en la Kongreso dubojn pri Iturbide, kiu parolis kun la malamiko sen ĝia sciado. La konflikto inter Iturbide kaj la Kongreso kreskis kiam ĝi efektivigis rimedojn por helpi ke neniu kiu estas militestro povu teni ekzekutivan povon (Iturbide estis krom militestro ano el Regentado), krome reduktante la grandon de la armeo al 20 000 soldatoj[17].

 
Kronigo de Iturbide en la 21-a de julio 1822.

La disputoj faris la respublikan frakcion pli forta kaj kuraĝa, ĝi diris ke la Kongreso ne estis devigita sekvi Planon de Iguala kaj devu decidi libere la plej bonan registaran formon. Klimakso okazis la 6an de majo kiam mesaĝo de la 11a Regimento de Kavalerio legiĝis antaŭ la Kongreso; la mesaĝo diris, ke Meksiko malamis reĝojn kaj devis adopti respublikan sistemon laŭ la ekzemplo de Kolombio, Ĉilio kaj Bonaero[18]. Vidinte, ke povo eliris el iliaj manoj, kaj ŝajne sen alia rimedo por atingi ilian celon, la iturbidistoj (kun helpo de klerikaro kaj armeo) nokte la 18an de majo ekproklamis Iturbide “Agustín la 1a[19]” per infanteria regimento estrita de Pío Marcha; ankaŭ la loĝantoj de urbo unuiĝis al la proklamo. Iturbide tiutempe estis en Casa de Moncada –hodiaŭ la Palaco de Iturbide en Meksikurbo– kie anoj de Regantado aliris kaj sekvante ilian konsilon li akceptis la titolon kaj multfoje parolis al la amaso, redaktante proklamon kiu publikiĝis la sekvan tagon[20] dirante, ke la decido apartenis al Kongreso.

En la sekvanta tago Kongreso kunvenis en eksterordinara sesio, al kiu ankaŭ aliris la amaso kiu aklamis Iturbide eniranta al la ĉambro mem kie debatoj okazis[21], sed en kiu ne partoprenis ĉiuj la reprezentantoj. Sekve fariĝis voĉdonado kiun Iturbide gajnis per 67 voĉoj kontraŭ 15 kaj tiel fariĝis la deklaro akompanita de la vivuoj de la homoj kiuj iris kun li ĝis lia domo. Tamen la voĉdonado ne estis laŭleĝa ĉar nur 82 voĉoj estis kalkulitaj kaj la reglamento de Kongreso bezonis almenaŭ 101[22].

Ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Hispana konstitucio de 1812. (2013, marto 28). Vikipedio. Elŝutita je 19:56, novembro 30, 2020 el eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hispana_konstitucio_de_1812&oldid=5125985.
  2. 2,0 2,1 2,2 Alamán, Lucas. Historia de México, Tomo V. Imprenta de Victoriano Agüeros y Comp., Editores, 1885, ĉapitro 2.
  3. Bancroft, Hubert H. History of Mexico, Vol. 4. The History Company, Publishers. 1886. p. 704.
  4. (Bancroft), p. 735.
  5. (Bancroft), p. 745.
  6. (Bancroft), p. 746.
  7. (Bancroft), p. 748.
  8. (Bancroft), p. 754. (Piednoto)
  9. (Bancroft), p. 755.
  10. (Alamán), p. 375.
  11. (Bancroft), p. 760.
  12. (Alamán), p. 436.
  13. (Bancroft), p. 763.
  14. (Bancroft), p. 764.
  15. (Bancroft), p. 764.
  16. (Bancroft), p. 765.
  17. (Alamán), p. 447.
  18. (Alamán), p. 448.
  19. (Espinosa), p. 61.
  20. (Iturbide), p. 28.
  21. (Alamán), p. 454.
  22. (Palacio), p. 78.

Bibliografio redakti