Unua Mitridata Milito

La Unua Mitridata Milito estis la unua el la tri militoj kiuj okazis en Grekio kaj Malgrand-Azio inter Mitridato la 6-a, reĝo de Ponto, kaj la Romia Respubliko. La milito finiĝis per la venko de Romio.

Antikva mapo pri Anatolio

La origino de la milito estis pro disputo inter Mitridato la 6-a kaj Nikomedo la 4-a, reĝo de Bitinio, pro la kontrolo de Kapadokio, provinco de la antikva Azio, en la nuna Turkio.