Unua Simfonio de Brahms

La Simfonio Numero 1 en C-minoro, Op. 68, estas simfonio verkita de Johannes Brahms. Brahms dediĉis almenaŭ dekkvar jarojn al kompletigado de tiu verko, kies skizoj datas el 1854. Brahms mem deklaris ke la simfonio, el skizoj al finigaj tuŝoj, okupis 21 jarojn, el 1855 al 1876. La premiero de tiu simfonio, dirigentita de amiko de la komponisto nome Felix Otto Dessoff, okazis la 4an de Novembro 1876, en Karlsruhe, tiam en la Grandduklando Badeno. Tipa ludado daŭras inter 45 kaj 50 minutojn.

Instrumentaro redakti

 
I. Un poco sostenuto — Allegro (15:09)


II. Andante sostenuto (8:37)


III. Un poco allegretto e grazioso (4:55)


IV. Adagio — Più andante — Allegro non troppo, ma con brio (16:57)

Ĉiuj registraĵoj estas donaco de Musopen

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiujn dosierojn? Vidu helpon.

La simfonio estas ludata per du flutoj, du hobojoj, du klarnetoj, du fagotoj, kontrafagoto, kvar kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj (nur por la kvara movimento), timbaloj, unua kaj dua violonoj, vjoloj, violonĉeloj, kaj kontrabasoj.

Strukturo redakti

 
 
 
 
 
 

La simfonio estas komponita de kvar movimentoj, markita jene:

  1. Un poco sostenuto — Allegro – Meno allegro (C minora, fine en C maĵora)
  2. Andante sostenuto (E maĵora)
  3. Un poco allegretto e grazioso (A♭ maĵora)
  4. Adagio — Più andante — Allegro non troppo, ma con brio – Più allegro (C minora – C maĵora)

Eksteraj ligiloj redakti