Unuaj centroj de la Kristanismo

La Originoj de la unuaj centroj de kristanismo ĝenerale kovras la periodon kiu etendiĝas ĝis la unua koncilio de Niceo 325. Ĝi naskiĝis el la romia provinco de Judujo en la okcidenta Azio kaj disvastiĝis tra la tuta romia imperio, nome en la orienta Afriko kaj okcidenta Azio (ĝis atingi Hindion). Dekomence, tiu disvastiĝo estis strikte ligita al la centro de juda fido jam ekzistantaj, en la juda diasporo. La unuaj kristanoj, do , estis judoj aŭ prozelitoj, nomataj ankaŭ "Diotimantoj".[1]

Disvolviĝo de la Kristanismo ĝis 325 kaj ĝis 600.(La mapo ne raportas akurate pri la konvertiĝo de la "Arsacidoj de Armenio" 301 aŭ pri la kristanaro de la Britannia en 300).

Iuj de tiuj centroj estis alestigitaj rekte de apostoloj kiuj foriĝis el Jerusalemo sekve de persekutoj flanke de la judaj aŭtoritatoj, kiel dirite en la Agoj de la Apostoloj. Entute la kristanaj komunumoj nombris almenaŭ 40 formitaj antaŭ la jaroj centaj.[2]<

Orienta Romia Imperio redakti

Jerusalemo redakti

 
La konstruaĵo, en Jerusalemo, kiu kutime estas indikata kiel la loko de la lasta Vespermanĝo kaj de la Pentekosto.[3]
 
Diagramo de la Baziliko de la Sankta Tombo bazita sur germana kurtfilmo. Oni vidas ke la Baziliko estas la loko de la Kalvario kaj de la tombo de Jesuo.

Jerusalemo estis la unua centro de la Eklezio, laŭ la Agoj de la Apostoloj. Fakte, neniu kristana loko estas pli venerata ol la kristanaj lokoj de Jerusalemo.

Jam en la jaroj 50, sed pro malsamaj motivoj, Barnabaso apostolo kaj Paŭlo de Tarso iris al Jerusalemo por renkonti la "kolonojn de la Eklezio"; Paŭlo reaperos en Jerusalemo, tri jaroj post lia konvertiĝo (37). Tie ili ricevis la mandaton evangelizi la paganojn kaj ilin liberigi el la judaj preceptoj (Galatoj 2, 9).

Rilate prozelitismon ĉe paganoj, la Jewish Encyclopedia: "Circumcision: In Apocryphal and Rabbinical Literature", rakontas:

"La kontakto kun la greka vivo, aparte kun la ludoj sur la areno, kiuj postulis la nudecon de la atletoj, la prozelitoj - cirkumciditaj - estis en ĝena situacio antaŭ la helenoj. Konsekvenco estis ke ili provis ŝajni grekoj pere de la “epispasmo” (plilongigo de la prepucio: ili “kaŝis la signon de la cirkumcido” (IMakabeoj 1, 15). Pri tiu prozelita sinteno informas ankaĉ Jozefo Flavio.”

Kun la detruo de Jerusalemo efektigita de la romia armeo dum la Unua Juda-Romia Milito, la kresko de la loka eklezio suferis malpliiĝon precipe pro la kontraŭkristanaj persekutoj de la Romia Imperio, sed reakiris gravon kun la pilgrimado de Helena (patrino de Konstantino la Granda) en la Sankta Lando ĉirkaŭ la jaroj 326–28 . Laŭ la historiisto de la Eklezio Sokrato de Konstantinopolo [4] Helena (kune kun la kunlaboranta loka episkopo Makario de Jerusalemo), anoncas la trovon de la Vera Kruco (pro tio ŝi estis proklamita patronino de la arkeologoj]]).

Jerusalemo jam ricevis apartan "prestiĝon de antaŭeco" en la kanono 7-a de la unua koncilio de Niceo en 325. Malfacilas tamen scii kio estis tiu "antaŭeco". Sekve de la kristaniĝo de la romia imperio, Jerusalemo estis inkluzivita en la Pentarkio (la kvin patriarkatoj), kio tamen ne estis akceptita de la Latina Eklezio. [5]

Antioĥio redakti

 
La preĝejo de Sankta Petro najbare de Antakya, Turkio, kie sankta Petro estus predikinta unuafoje la Evangelion en Antioĥio.

Antioĥio, unu de la plej grandaj centroj de la helenisma Grekio kaj la tria urbo plej grava de la Romia Imperio,[6] tiuepoke “romia provinco”, hodiaŭ ruiniĝanta proksime de Antakya, en Turkio kie la kristanoj estis nomata tiel: “kaj en Antioĥia la disĉiploj unue nomiĝis Kristanoj” (Agoj 11, 26). Okazis en Antioĥio la evento koncernanta Paŭlon. Antikva preĝejo. tradicie konsiderita fondita de Sankta Petro, fondinto de ties Eklezio, rememorigas ke tie prosperis la Patriarkato de Antioĥio. Esploristoj opinias ke la Evangelio laŭ Mateo kaj la Apostolaj konstitucioj eble estis verkitaj en tiu loko. La patro de la Eklezio Ignaco el Antioĥio estis la tria episkopo dum la katekisma skolo de Antioĥio, fondita en 270 estis unu el la du plej gravaj centroj de esploro kaj interpreto pri la Biblio.

La “siria kuretonana versio’’ kaj la “siria sinaja versio” estas du de la plej antikvaj manjuskriptoj de la Nova Testamento, kiu povus antaŭdatigi la Peshittan, la stantarta siria versio de la Biblio, kaj estas tekstoj asociataj al la “siria kristanismo”.

Antioĥio estis ankaŭ unu el la centroj kies episkopoj estis, de la unua koncilio de Niceo (325)) , rajtigitaj praktiki jurisdikcion sur la apudaj teritorioj.

ref>La unuaj episkopoj kiuj praktikis tiun jurisdikcion sur najbaraj teritorioj estis tiuj de Romo (sur Italio), tiuj de Aleksandrio (sur Egiptio kaj Libio) kaj Antioĥio (sur granda parto de la “malgranda Azio”.</ref>

Aleksandrio redakti

Aleksandrio, en la Nildelto, estis fondita de Aleksandro la Granda. Ĝiaj famaj bibliotekoj estis centroj de helenisma esploro. La traduko de Septuaginto de la Malnova Testamento komenciĝis en tiu urbo kaj la teksta aleksandria tipo estas rekonata kiel unua teksta esploro pri la Nova Testamento.

Aleksandrio nombris grandan judan popolon, inter kiuj Filo estas probable la aŭtoro pli konata. La loko produktis skribajn tekstojn kvalite altajn kiel ankaŭ elstarigis famajn Patrojn de la Eklezio, inter kiuj Klemento, Origeno kaj Atanazio. Kristanismo estis tie anoncita de la evangeliisto Marko. Baldaŭ la kristana centro fariĝis fama pro la lingvaĵo de erudiciaj doktoroj kiaj Panteno kaj la supre cititaj; ĝi estis sekve regata de serio de elstaraj episkopoj inter kiuj Atanazio kaj Cirilo de Aleksandrio.[7]

Anatolio redakti

 
Mapo de la Okcidenta Anatolio kiu montras la Sep Ekleziojn de Azio kaj la grekan insulon de Patmos.
 
Tombo de Sankta Johano la Evangeliisto en Efezo.

La tradicio pri Sankta Johano la Evangeliisto estas multe radikata en Anatolio (parto de la moderan Turkio) dirita ankaŭ, tiam, Azia romia provinco. La redakto de la kvara evangelio estis hipoteze okazinta en Efezo ĉe la fino de la 1-a jarcento. Laŭ la Nova Testamento, Paŭlo devenis el Tarso de Turkio kaj ties misiai vojaĝoj disvolviĝis precipe en Anatolio kie li evangelizis la Galatojn al kiuj sendis la apostolan epistolon.

Kutime oni opinias ke la unua letero de Petro estis adresita al la eklezioj de Anatolio.: De la sep leteroj de Ignaco el Antioĥio , taksataj aŭtentaj, kvin estis adresitaj al eklezioj de Anatolio. En tiu zono kristaniĝis kaj teologie formiĝis Irenel de liono.

Ĉemara Cezareo redakti

 
Restaĵo de la antikva romia Akvedukto en Ĉemara Cezareo.

Ĉemara Cezareo, ĉemarborde nord-okcidente de Jerusalemo, kiu estis abunde priskribita de Jozefo Flavio en la libroj ”Juda milito” kaj “Judaj antikvecoj”, estis vizitita de la apostolo Petro, kie baptis la centrestron Kornelion, kiu estas konsiderata la unua episkopo de la urbo (Agoj, 10). Ĉe tiu urbo trovis rifuĝon kaj gastisPaŭlo apostolo, ĉe Filipo la Diakono. La Apostolaj konstitucioj (7.46) raportas ke la unua episkopo de la urbo estis Zakĥeo. En tiu diocezo konstituiĝis ankaŭ granda biblioteko vizitata ankaŭ de Sankta Bazilo (m. 379) kaj Sankta Hieronimo (m. 420), kiu tamen poste estis detruita eble dum la persa invado de 637. Eŭsebio de Cezareo kiu inter la multaj liaj verkoj kompilis ankaŭ la Prieklezian historion pritraktantan la disvastiĝon de kristanismo en la unuaj jarcento, estis episkopo de tiu urbo en la periodo 314–339 ĉirkaŭ.

Damasko redakti

 
La kapelo de Sankta Paŭlo en Damasko, loko tra kiu, laŭtradicie, Sankta Paŭlo forfuĝis el Damasko.

Damasko estis la ĉefurbo de Sirio, riĉa per historio kaj civilizo. Laŭ la Nova Testamento, la apostolo Paŭlo konvertiĝis laŭ longe de la vojoj al Damasko. Laŭ la tri raportoj de la Agoj (22, 1–22; 26, 1–24), blindigita de la lumo, Paŭlo estas kondukita al Damasko de tiuj kiuj lin akompanis kaj ricevis la vidpovon de disĉiplo Ananias de Damasko (Agoj 9, 10-19) kiu eble estis la unua episkopo de Damasko.

Kipro redakti

 
La pilastro de Sankta Paŭlo en Pafo.

Laŭtradicie, la alestigo de la Kipra Ortodoksa Eklezio reiras al la evangelizantoj Sankta Paŭlo kaj Sankta Barnabaso. Tiu lasta origina ĝuste de Kipro. (Agoj de la apostoloj 4, 36.). Barnabaso akompanis Paŭlon de la haveno de Salamis ĝis la haaveno de Pafo (Agoj 13, 4). En Kipro konvertiĝis la milita ĉefe generalo de la tiea romia armeo, Sergio Paŭlo Dum la koncilio de Efezo (431) la kipra eklezio deklaris sian propran aŭtonomion kiu estis oficiale starigita en 478.

Grekio redakti

Tesaloniko, la precipa urbo de la okcidenta Grekio, kie Sankta Paŭlo semis kaj solidigis la unuan lokan kristanismon - kaj do ĉirkaŭaj regionoj de la Makedonio historia regiono, Trakio kaj Epiro kaj aliaj najbaraj landoj kiel Bulgario estis paleokristanaj centroj. Ili estis enorme influata de la Paŭlaj epistoloj, de la 1-a epistolo al la tesalonikanoj kaj Epistolo al la Filipianoj. [8] Pri tio parolas ankaŭ la apostola patro Polikarpo de Izmiro en letero al la filipianoj (ĉirkaŭ 125).

Korinto krom per la apostolo Paŭlo, estis la unua centro de kristanismo en Grekio: Paŭlo tie predikis kaj travivis en la domo de la kristana paro Akvilo kaj Priscilo.

Ateno estis kristane fekundigita de Paŭlo. Paŭlo alvenis al Ateno el la tiama Makedonio en la jaro 63 kie vizitis la judan sinagogon kie spite de la fiasko de la Areopago (Agoj de la Apostoloj 17, 22-34), laŭtradicie gajnis al kristanismo Dionizion la Areopaganon kiu estos la unua episkopo de Ateno.

Gortina alianciĝis kun Romo kaj fariĝis ĉefurbo de la romia provinco Kreto kaj Kyreno, kie apostole agadis Sankta Tito disĉiplo de Paŭlo kaj eble estis la unua episkopo.

Kireno redakti

 
La tri regionoj de la nuna Libio (verdaj): Cyrenaica, Fezano, Tripolitanio.

Kireno kaj la ĉirkaŭa regiono CyrenaicaPentapolio[9] Estis loĝanta ankaŭ de granda juda popolo, almenaŭ ĝis la dua Juda-Romia Milito (115–117). Laŭ Marko 15. 21, Simono el Cireno portis la krucon de Jesuo. Krome la kirenanoj estas menciataj ĉe 6, 9 de la Agoj de la Apostoloj.

Krome kirenano, Lucio el Kireno (Loukios aŭ Kurenaios, Λούκιος aŭ Κυρηναῖος), estis, laŭ la Agoj, unu el la fondintoj de la Eklezio de Antioĥio, tiam urbo de Sirio. “Kaj en Antioĥia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj instruistoj, Barnabaso, kaj Simon, nomata Niger, kaj Lucio, la Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarĥo Herodo, kaj Saŭlo” (Agoj 13}.

Romia okcidenta Imperio redakti

Romo redakti

 
Baziliko Sankta Petro de Romo, kiu estis konstruita supre de la Tombo de Sankta Petro, vidata el la rivero Tibero.

Malfacilas establi kiam la unuaj kristanoj aperis en Romo. La Agoj de la Apostoloj asertas ke geedza juda-kristana paro “Aquila kaj Priscilla estis ĵuse venintaj el Romo al Korinto kiam, ĉirkaŭ la jaro 50, Paŭlo de Traso aitngis tiun urbon. [10]Tio implicas ke jam Jesuo eniris Romon antaŭ ol Paŭlo. Ireneo de Liono indikas Sanktan Petron kaj Sanktan Paŭlon fondintoj de la roma Eklezio kaj opinias ke ili nomumis en Lino la unuan episkopon[11]

Kiam Paŭlo skribas al la romanaj kristanoj la Epistolo al la Romanoj kaj pernome salutas ĉirkaŭ 50 personojn, eble ĉirkaŭ la jaro 57, sed ne Petron, kiun li certe konis en Jerusalemo kaj en Antioĥio. Ankaŭ dum la dujaraj restado de Paŭlo en la cefurbo (60–62) restas spuron pri la restado de Petro en Romo. Tamen, ĉiuloke historiistoj de la Eklezio konstante anoncas ke Petro kaj Paŭlo estis martirigitaj en Romo sub la regado de Nerono[12] kiu laŭ Tacito, en 64 p.K., akuzis la kristanojn pri la Granda Incendio de Romo.

Historiistoj ne certas ĉu la romanaj regantoj distingus kristanojn el judoj antaŭ la modifo de la Fiscus iudaicus kiu okazis sub la imperiestro Nerva en 96. El tiu momento pagis specifan imposton observantaj judoj, ne la kristanoj.[13]

 
La fakeloj de Nerono, de Henryk Siemiradzki (1848-1902), nun en la Nacia muzeo de Krakovo.

La origina sidejo de la romia imperia povo fariĝis baldaŭ centro ankaŭ de la eklezia aŭtoritato, kiu laugrade kreskis ĝis esti rekonata gvido de la Eklezio dum la periodo de la Sep Ekumenaj Kooncilioj. Ne mankas agoj kiuj montras en la ekleziaj regantoj de Romo konscion pri sia parta aŭtoritato kiel videblas en la Letero de Klemento el Romo al la Korintanoj al la Eklezio de Korinto (eeprantigita teksto: [1]).

La unuaj episkopoj de Romo estis ĉiuj origine romanoj spite de la lingvo uzita en la liturgio: la greka. Longa estas la listo de martiroj kiujn la persekutantaj romiaj imperiestroj faris en Romo, kies memoro estas konservata kaj dokumentita.

Aliaj centroj en Italio redakti

Sirakuzo kaj Kalabrio redakti

La Catholic Encyclopedia notas: "Sirakuzo asertas esti la dua Eklezio starigita de apostolo Petro, post tiu de Antioĥio. Oni aldonas ankaŭ ke Paŭlo de Tarso tie predikis. Epoke de Cipriano (duan duonon de la 3-a jarcento) aludas al tiu eklezio, kaj kristanismo certe floris jam antaŭe kiel estas atestate (2-a jarcento) de la sirakuzaj katakomboj. Krom Sirakuzo, ankaŭ Kalabrio estis unu el la unuaj centroj de kristanismo.

Aquileia redakti

La antikva romana urbo Aquileia ĉe la adriatika maro – hodiaŭ unu el la arkeologiaj situoj de la norda Italio – estis unu el la unuaj centroj de kristanigo, kiun la tradicio asertas estinti starigita de Sankta Marko la evangeliisto antaŭ ol lia misio en Aleksandrio.

Hermagora estis, laŭ konstanta tradicio, la unua “akvileia” episkopo. La akvileia rito estas nature atribuita al Aquileia kaj estis utiligita – kun minimumaj variantoj – de la najbaraj landoj kaj urboj, aparte de Venecio ĝis la fino de la 16-a jarcento.

Milano redakti

La tradicio volas ke la Eklezio de Milano, en norda Italio, estus fondita de la apostolo Barnabaso en la 1-a jarcento. Gervasio kaj Protasio estis martirigitaj kun aliaj kristanoj. La milana Eklezio konservas sian apartan riton nomatan ambrozia rito kies origino oni reirigas al ĝia episkopo (337–397) Ambrozio de Milano, kiu estis unu el la plej influaj ekleziuloj. Louis Duchesne asertas ke la gaŭla rito naskiĝis en Milano.

Raveno redakti

Laŭ la Passio sancti Apollinaris (rakonto pri la martiriĝo de sanktulo, Apolinaro, origina de Antioĥio, estis episkope ordinita de Sankta Petro. Sinsekve li estis sendita al Klaso, kie suferis martiriĝon epoke de Vespasiano. Klaso estis centro najbare de Raveno, kie oni estis kontruinta la romian militan maran havenon por la orienta mediteranea floto. La daŭra alfluo de militistoj el Levantenio, kie kristanismo originis, determinis la unuan kristanigon de la pada ebenaĵo]].

Kartago redakti

Kartago, romia provinco de Afriko, en Mediteraneo sude de Romo, sin honoris per la [latinaj Patro de la Eklezio Tertuliano kaj Cipriano[14] (120–220 ĉirkaŭ) kaj Cipriano [15]

En la 3-a jarcento okazis grava florado de martiroj inter kiuj elstaras la sanktulinoj Perpetua kaj Feliĉita. En tiu periodo Kartago estis la kristana sidejo plej grava de la tuta Afriko kaj la episkopo de Kartago estis konsiderata, laŭ kelke da tempo, la Primaso kaj metropilito de ĉiuj diocezoj de la Prokonsula Afriko. Foje oni atribuis al la episkopo de Kar5tago la titolon de Patriarko kiu tamen estis pure honora ĉar tiu sidejo fakte restis ĉiam subjekta al la aŭtoritato de Romo, kun signifa escepto okaze de la disputo pri la lapsi, dum kiu Kartago subtenis rigorismon.

En la 4-a jarcento la diocezo estis turmentita pro disvastiĝo de diversaj herezoj kiel donatismo, arianismo, manikeismo kaj pelagianismo. Donatistoj sukcesis ankaŭ krei, laŭlonge de certa tempo, paralelan jerarkion. Sinsekve la romiaj imperiestroj apogis la Monotelismon kaj ikonoklasmon kaj ekziligis la katolikajn episkopojn. Sed ĉio kristana ekmalaperis en 698 kun ka islama invado.

Malto redakti

 
Publio el Malto, episkopo.

Laŭ la Agoj de la Apostoloj, Paŭlo de Tarso ŝippereis kaj plenumis parton de sia evangelizado sur insulo kiun oni identigis kun [Malto]], sude de Sicilio, laŭlonge de tri monatoj (Agoj 27 kaj 28), evento ĝenerale datiĝanta je la 60 ĉirkaŭ. Laŭ loka tradicio, Publio, regestro de la insulo fariĝis la unua episkopo de tiu “Paŭla” Eklezio. Memoraĵoj de tiu “ŝippereo” estas montrataj en la landoj, kaj la katakomboj de Rabat (zono de Malto) informas pri paleokristana komunumo en Malto. Post la episkopa regado de Publio historiaj informoj preskaŭ ne ekzistas. Sed komunumo reaperas epoke de Konstantino la 1-a.

Salona redakti

 
Paleokristana preĝejo de Salona.

Salona, en la Dalmatia, romia provinco, borde de la orienta adriatika maro, estis paleokristana centro, kies hodiaŭ restas ruinoj en la moderna Kroatio. Laŭ la Catholic Encyclopedia, ĝi estis la loko kie Tito disĉiplo de Paŭlo predikis kaj kie la sekvantaro de Kristo estis martirigita, kaj kie gravegaj ekzemploj de kristanaj arkitekturoj estis malkovritaj. En Panonio Androniko, jam salutita de Paŭlo en la Epistolo al la Romanoj 16, 7, laŭ orienta tradicio, starigis la diocezon de Sirmio (la nuna Sremska Mitrovica en Serbio), kaj aliaj en samaj landoj. Kvirino, episkopo de Sisak, mortis martirigite 303. Tiuj kristanaj centroj estis la naskiĝa nesto de Sankta Hieronimo, ĝuste en Stridono romia Historio.

Sevilo redakti

Sevilo estis ĉefurbo de la Baetica aŭ romia provinco de suda Hispanio. Laŭ la Catholic Encyclopedia: "... la originoj de la diocezo reiras al la apostola epoko, aŭ ĉiukaze al la 1-a jarcento. Geronzio, episkopo de la najbara Italiko, predikis en Baetika dum la apostola epoko kaj sendube allasis paŝtiston el Sevilo. Certas, krome, ke en 303, kiam Justa kaj Rufina, potfaristinoj, suferis martiriĝon pro rifuzo adori al la idolo Salambo, ĉeestis la episkopo de Sevilo, certa Sabino kiu partoprenis en la koncilio de Elvira (287). Kiam Konstantino la 1-a proklamis la egalecojn kaj la toleron por ĉiuj religioj, Evodio episkopo de Sevilo komencis rekonstrui la preĝejojn antaŭe allasitajn al ruiniĝo pro la persekuto; kaj ankaŭ la unuan katedralon de Sevilo.

Suda Gaŭlio redakti

 
La Amfiteatro de la tri Gaŭlioj en Liono. La pilastro en la areno estas memorigilo pri la kristanaj martiroj dum la regno de Marko Aŭrelio.

La mediteranea marbordo de Francio kaj Valo de Rodano, tiuepoke eroj de la Gallia Narbonensis de la Romia Imperio, estis inter la unuaj centroj de la paleokrista kristanismo La precipaj urboj estis Arles, Avinjono, Vieno, Liono kaj Marsejlo. La persekuto en Liono okazis en 177 kaj multaj lokaj kristanoj estis martitirigitaj en la areno dum la regno de Marko Aŭrelio (161-180). La rakonto pri tiu persekuto estis dikumentita en letero konservita en la Prieklezia historio de Eŭsebio de Cezareo (libro 5-a, ĉirkaŭ. 1).

La Patro de la Eklezio Sankta Ireneo, origina de Izmiro, estis episkopo de Liono ĉirkaŭ la fino de la 2-a jarcento: tiu asertas ke Potino estis sia antaŭulo. La koncilio de Arles de 314 estas konsiderata la pioniro de la Ekumenaj koncilioj.

La liona rito daŭrigas esti uzata en apartaj cirkonstancoj.

Romia Britannia redakti

 
La katolika preĝejo de la sanktuloj Julio, Aaron kaj David en brita Caerleon.

Kristanismo atingis Romian Britannian jam dum la 3-a jarcento, kiel evidentigas la martiroj Albano de Anglio de Verulamium, kaj Julio kaj Aaron de Caerleon, dum la regno de Diokleciano (284–305). Laŭ la skota abato kaj historiisto Gildas, kristanismo atingis la zonon jam dum la regno de Tiberio (14–37). Restituto, episkopo de Londono estas registrita kiel unu el la partoprenantoj en la koncilio de Arles de 314, kune kun la episkopo de Lincoln kaj tiu de York.

La kristaniĝo intensiĝis dum la la kelta periodo.

Ekstere de la Romia Imperio redakti

Kristanismo ne restis certe enfermita en la limoj de la Romia Imperio dum la komenca periodo, sed disvastiĝis trans ĝiaj limoj.

Armenio redakti

Armenio estis la unua nacio kiu igis kristanismon ŝtata religio, nome la unika laŭlega oficiala religio en 301,[16] kiam ĝi estis ankoraŭ kontraŭleĝa en la Romia Imperio. Oni asertas ke la Armena Apostola Eklezio estis fondita de Sankta Gregorio la Iluminanto (257 ĉirkaŭ – 332 ĉirkaŭ), sed oni spuras originon el la supozita misio de Apostolo Bartolomeo kaj apostolo Judaso de la 1-a jarcento.

Kartvelio redakti

La kristana religio en Kartvelio (antikva Reĝlando de Iberio) komenciĝis en la 4-a jarcento, se ne antaŭe[17] La iberia reĝo, Mirian la 3-a (kartvelie: მირიან la 3-a) samtempulo de Konstantino la 1-a de la Romia Imperio, konvertiĝis al kristanismo eble en 326.

Mezopotamio kaj Parta Imperio redakti

 
Reĝo Abgar prezentita en ikono de la 10-a jarcento dum tenas la Tukon de Edessa (tuko kun la bildo de Kristo, eble la nuna Mortotuko de Torino).

La regno Edeso, kiu fariĝis romia imperia teritorio ekde 116 ĝis 118 kaj ekde 212 ĝis 214, sed kiu estis precipe vasala regno asociita foje kun Romio foje kun Persio, estis grava kristana urbo. Nemulte post 201, aŭ ankaŭ antaŭe, ĝia reĝa dinastio fariĝis kristana.[18]

La urbo, nune nomata Şanlıurfa) en nord-okcidenta Mezopotamio ekde la apostola epoko estis la precipa centro de la sirilingva kristanismo, Situinta en strategia pozicio inter komercaj itineroj meze de la Fekunda duonluno; ĝi antaŭe havis intensajn rilatojn kun la hebrea mondo ankaŭ per prozelitoj en la reĝa familio.

Dum la kontrauukriatanaj persekutoj en Judio, iuj kristanoj trovis rifuĝon en Edessa. Tiel ĝia Eklezio povas reririgi sian originon al la apostola epoko . Tie kristanismo fariĝis ankaŭ ŝtata religio. [[Dosiero:Peshitta464.jpg|eta|maldekstra|altdekstre=0.7|Teksto de la Peshitta (Eliro 13.14-16). En tiu zono prosperis ankaŭ la dualisma religio de Zaratuŝtrismo. Kiu, laŭkelke da tempo, fariĝis ankaŭ ŝtata religio anstataŭante tiun kristanan.

Post la islama konkero, la kaliflando toleris aliajn kredojn, malpermesante proselitismon, kaj submetis kristanojn al peza taksado.

Antikva legendo raportita de Eŭsebio de Cezareo (260–340), ĉeesta ankaŭ en la Doktrino de Adai (400 ĉirkaŭ) (eltirita el informoj entenataj en la reĝaj arkivoj de Edesa) priskribas kiel reĝo Abgar la 5-a de Edessa kontaktis Jesuon, lin invitante por lin sanigi, invito kiu ricevis respondon. Oni diras ke post la resurekto de Jesuo, Tomaso apostolo sendis Adain, aŭ Tadeon, al la reĝo, kun la rezulto de la konvertiĝo al kristanismo. Per tiu missio komenciĝas la aventuro de Tomaso al Hindio. Adai la unua episkopo de Edesa havis posteuloj Agai kaj Palut. Ie naskiĝis la Peshitta kaj la Diatessaron.[19]

 
La araba Diatessaron

Atillâtiâ, episkopo de Edessa partoprenis en la unua koncilio de Niceo (325).

Persio kaj centra Azio redakti

[[Dosiero:Sassanid Empire 620.png|eta|Sasanidoj epoke de ilia plejgranda etendiĝo.]] Kun la dua duono de la 2-a jarcento, la kristanismo estis jam duisvastigita en la direkto de oriento, la Media, Partia Imperio kaj Batrio. La 20 episkopoj kaj multaj presbiteroj estis migrantaj misiistoj, translokiĝante de unu loko al alia kiel jam Paŭlo kaj sin vivtenante per komerca kaj metia interprenoj. Jam en 280 la Tigrisa mezopotamia metropolo Seleŭkio ŝanĝis la nomon al “Catholicos” kaj en 424 la unua koncilio en tiu urbo elektis la unuan patriarkon kun jurisdikcio sur la tuta oriento inkluzive de Hindio ktp.

Nova juridikcia organizo fiksis la eklezian aŭtoritaton, el urbo Edessa, kiu en 216 estis fariĝinta tributpaganta al Romo, al tiu de la patriarka sidejo. La kreo de tiu sendependa patriakato kun naŭ zonoj subordigitaj, kontribuis al malpliiĝo de nefidemo flanke de la persa potenco, kiu do ne plu timis eklezian aliancon kun la komuna malamiko Romo.

Bardesano,verkante en 196 ĉirkaŭ, admire parolas pri kristanoj de la Batrio (la nuna Afganio).

Kiam Konstantino la 1-a de la Romia Imperio konvertiĝis al Kristanismo kaj lia imperio ankaŭ kristianiĝis, la Persa Imperio, timante internan malamikon, fariĝis kontraŭkristana kaj persekutis la Eklezion mortigante Mar Shimun, la Catholicos de diversaj urboj; Ŝapur la 2-a (309–379) mortigis en la Sankta Vendredo 344, kvin episkopojn kaj 100 presbiterojn post kiam kristanoj rifuzis pagi duoblan imposton por financi la militon kontraŭ Romo.

Araba duoninsulo redakti

Por kompreni la penetradon de kristanismo en la araban duninsulon, utilas distingi inter beduenoj (nomadaj paŝtistoj) de la interna zono, kiuj estis aparte oponemaj al la fremdaj influoj, kaj la loĝantoj de la marbordaj areoj kaj oazoj, kiuj estis komercistoj aŭ terkultturistoj kiuj estis akceptemaj rilate la fremdajn novaĵojn. Kristanismo praktikis sian influon en suda-uesta Saudio aŭ Jemeno (konata ankaŭ kiel Reĝlando Ŝeba, kies reĝino estis vizitinta Salomonon. Pro la geografia proksimiĝo, la kulturiĝo kun la Etiopio estis ĉiam forta, kaj la posta reĝa familio proklamis sian devenon el tiu reĝino.

La ĉeesto de araboj dum la Pentekosto kaj la restado de Paŭlo en Arabio laŭlonge de tri jaroj sugestas tre fruan malfermiĝon al kristanismo. En la eklezia historio de la 4-a jarcento oni asertas ke la apostolo Bartolomeo predikis en Arabio kaj ke Himjaritoj estis inter la unuaj konvertiĝintoj, eble iniciate de la apostolo Mateo al kiu estus asiggnita tiu lando. Eŭsebio de Cezareo asertas ke "certa Panteno (190 ĉirkaŭ) estis sendita de Aleksandrio kiel misiisto al la orientaj nacioj", inter kiuj la Arabio, en la direkto al Hindio.

Etiopio redakti

Laŭ atestaĵoj skribita en la Geeza lingvo, la regiono hodiaŭ konata kiel Etiopio konvertiĝis al judismo epoke de la Reĝino de Ŝeba kaj de Salomono. Laŭ la okcidenta historiisto de la 4-a jarcento Tiranio Rufino, estis Frumencio de Etiopio kiu disvastgis kritanismon en Etiopio (en Aksumo) kaj fariĝis la unua episkopo, eble ne multepost 325. [20]

Nubio redakti

 
La babto de la eŭnuko, pentraĵo de Rembrandt, 1626.

Nubion kristanismo frue atnigis. En la Nova Testamento oni parolas pri eŭnuko trezoristo de la reĝino Kandake: “Sed anĝelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante: Leviĝu, kaj iru suden ĝis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto. 27 Kaj li leviĝis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, eŭnuko, potenculo sub Kandake, reĝino de la Etiopoj, kaj kiu estis super ŝia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorkliniĝ” (8, 26.27).

Etiopio tiam indikis la regionon de la Alta Nilo. En la 4-a jarcento, la episkopo Atanazio de Aleksandrio konsekris Arkon kiel episkopon de la zono de la templo de Isizo (373). Johano el Efezo raportas ke sacerdoto monofizita konvertigis najbarajn regnojn; tiel estas dirate ĉe aliaj fontoj. La kristana komunumo estis tie organizita kaj fidela ke ĝi povis, dekomence, rezisti al la invadantaj islamaj militistoj. La lasta aludo al loka episkopo de tiu regiono estas indikata ĉe la sudo de Asuano (1372).

Hindio redakti

 
Arappally ("reala Preĝejo") de Thiruvithankodu, unu el la Sep Preĝejoj laŭtradicie funditaj de Tomaso apostolo.

Laŭ la Prieklezia historio de Eŭsebio de Cezareo, la apostoloj Tomaso[21] kaj Bartolomeo estis asignitaj al la Partoj kaj al la Hindio. La Didakeo (fino de la 1-a jarcento) asertas: “Hindio kaj kaj ĉiuj ĉirkaŭaj landoj, ĝis al la plej foraj maroj… ricevas la apostolajn instruaĵojn de Tomaso, kiu estis gvido kaj ĉefo de la Eklezio kiun li estis fondinta.” (Efektive tiuepke la komerkaj vojoj estis ĉiuj pratikeblaj kaj pratikataj.

 
Reĝo Gondofaro ricevas leteron de Tomaso apostolo.

Kuniginte ĉiujn tradiciojn oni povas konkludi ke Tomaso forlasis la nord-orientan Hindion kiam ekminacis la invado kaj tiam vojaĝis tra la marbordo de Malabar, vizitante eble la Arabion kaj aliajn najbarajn landojn. Sume la voĉoj de lia prediko en Hindio estas tiom diversaj kaj multaj ke historiistoj jam akceptas por historie konstanta la tradicio.

 
La Koromandela Marbordo.

La Agoj de Tomaso, unu el la Apokrifoj de la Nova Testamento de la 3-a jarcento inspire gnostika, asertas ke Tomaso vizitis Hindion dufoje, kaj en la dua li estis martirigita.

Notoj redakti

  1. La "Ditimantoj" estis klaso de nejudoj, s]]mpatiantoj kiuj kutime vizitis la Templon kaj cititaj en la Nova Testamento kaj en aliaj fontoj. Vidu: Timo antaŭ Dio.
  2. Vidmar, The Catholic Church Through the Ages (2005), pp. 19-20
  3. La arkeologo Bargil Pixner, en artikolo"The Church of the Apostles found on Mount Zion", Biblical Archaeology Review ĝin lokalizas sub la nuna strukturo.
  4. [http://www.ccel.org/ccel/schaff/npnf202.ii.iv.xvii.html Socrate: Church History su CCEL.org: Libro I, Cap. XVII: Helena patrino de la Imperiestro, atinginte Jerusalemon, serĉas kaj trovas la "“Krucon de kristo, kaj starigas preĝejon
  5. Encyclopædia Britannica: "Quinisext Council".
  6. F.L. Cross (cur.), The Oxford Dictionary of the Christian Church, Oxford University Press (2005), s.v. "Antioch" angle
  7. Krome notindas la najbaraj Patroj de la dezerto. Fine al tiu eklezio, kune kun al Romo kaj Antioĥio, estis akceptita ĝia aŭtoritaton sur metropolitaj eklezioj. La unua koncilio de Niceo, en la sesa kanono, konfirmis la tradician jurisdikcion de Aleksandrio sur la tuta Egiptio, Cyreno kaj Libio.
  8. Catholic Encyclopedia: "Philippi": "Filipio estis la unua eŭropa urbo kie Paŭlo predikis la kristanan kredon. Tien li alvenis kun Sila,Timoteo kaj Luko ĉe la fino de 52 okaze de la dua apostola vojaĝo."
  9. La pentapolio, el la greka: πέντε = kvin kaj πόλις = polis, "urboj ŝtatoj", estas grupigo de kvin urboj. Tiuj grupigoj formiĝis eble pro komercaj aŭ militaj aŭ politikaj kialoj.
  10. (18. 1–2; The Oxford Dictionary of the Christian Church (Oxford University Press, 2005, ISBN 978-0-19-280290-3), artikolo Priscilla, St
  11. [http://www.ccel.org/ccel/schaff/anf01.ix.iv.iv.html Adversus haereses di Ireneo, 3.3.2.
  12. F.L. Cross, "Paul, St", en The Oxford dictionary of the Christian Church, Oxford University Press (2005).
  13. Stephen Wylen, The Jews in the Time of Jesus: An Introduction, Paulist Press (1995), ISBN 0-8091-3610-4, pp. 190–192.
  14. F.L. Cross (cur.), "Tertullian", The Oxford dictionary of the Christian church, Oxford University Press (2005).
  15. samloke., "Cyprian, op.cit.
  16. "Armenian History, Chapter III". Arkivita el la originalo je 2011-08-03. Alirita 2015-02-13.
  17. "Georgia, Church of." F.L. Cross, The Oxford dictionary of the Christian church, cit.
  18. The Expansion of Christianity in the First Three Centuries, von Harnack Adolph, 1905, Williams & Norgate
  19. Cross, op.cit., articklo: Diatessaron.
  20. Catholic Encyclopedia: "Ethiopia".
  21. "Sankta Tomaso" estas nomata «Mar Toma» en Hindio.

Bibliografio redakti

  • Andrea Filippini, Protocristianesimo. Il cristianesimo del I secolo alla luce degli scritti neotestamentali, GB EditoriA, Roma, 2013 ISBN 978-88-98158-08-9
  • Paul Mattei, Il Cristianesimo antico. Da Gesù a Costantino, Il Mulino, Bologna, 2012, ISBN 978-88-15-23762-0* Earle F. Cairns, Christianity trough the Centuries, Grand Rapids Michigan (USA), Zondervan Publishing House
  • K.Heussi-G.Miegge, Sommario di storia del cristianesimo, Torino, Claudiana, 1960
  • G. Filoramo (a cura di), Storia delle religioni - Cristianesimo, Roma, G. Laterza e Figli, 2005 (Biblioteca di La Repubblica, ristampa)
  • Pietro Tacchi Venturi, Storia delle religioni, Torino, UTET, 1939, Voll. I e II
  • Gerd Theissen, Gesù e il suo movimento', Torino, Claudiana, 1979
  • A.M. Hunter, L'Evangelo secondo Paolo, Torino, Claudiana, 1968
  • Graham Stanton, New light on Jesus and the Gospels, Harper Collins Publishers.Ltd, 1995
  • Tom Wright, Che cosa veramente ha detto Paolo, Torino, Claudiana, 1999, ISBN 88-7016-304-0
  • Ebraismo, Firenze, Gruppo editoriale Giunti, 1996
  • Floyd E. Hamilton, The Basis of Christian Faith, New York, Harpers Row Publ., 1964
  • Religioni e Miti, s.v. «Cristianesimo», Dizionario enciclopedico, Vol. I, Milano, Bompiani
  • Birger Gerhardsson, "Le origini delle tradizioni evangeliche", in Studi di Teologia 5, Roma, ediz. IBE, 1980
  • Tony Lane, Compendio del pensiero cristiano nei secoli, Formigine (Mo), Ediz. V.D.B., 1994
  • K.Mc Donnell-G.T. Montague, Iniziazione cristiana e battesimo nello Spirito Santo. Testimonianze dei primi otto secoli, Roma, Ediz. Dehoniane, ISBN 88-396-0499-5
  • E.F. Harrison, Introduction to the New Testament, Grand Rapids-Michigan (USA), WMB Ferdmans Publ.Co., 1964
  • AA.VV., Dopo Gesù -Il trionfo del Cristianesimo, -cons. Prof. Mons. G. Ravasi, Milano, Selezione dal Reader's Digest, 1993 ISBN 88-7045-112-7
  • Jacques Brosse, I Maestri Spirituali, Gremese ed., 1991, pag. 60, 92-1991 ISBN 88-7605-590-8
  • Didaché in Andrea Tomasetto (a cura di), Alle origini del Cristianesimo, Torino, ISBN 88-7547-002-2
  • E.Schürer,Storia del popolo giudaico al tempo di Gesù Cristo, vol.II,Brescia,1987,pp. 547–554
  • J. Maier, Gesù Cristo e il cristianesimo nella tradizione giudaica antica, Brescia, 1994
  • François Vouga, Il cristianesimo delle origini, Torino, Claudiana, 2001
  • James Dunn, Jews and Christians: The Parting of the Ways, AD 70 to 135. Pp 33–34. Wm. B. Eerdmans Publishing (1999). ISBN 0-8028-4498-7
  • Phillip F. Esler, The Early Christian World. Routledge (2004). ISBN 0-415-33312-1.
  • Jaroslav Pelikan, The Christian Tradition: The Emergence of the Catholic Tradition (100–600). University of Chicago Press (1975). ISBN 0-226-65371-4
  • Rodney Stark, The Rise of Christianity. Harper Collins Pbk. Ed edition 1997. ISBN 0-06-067701-5
  • Joan E. Taylor, Christians and the Holy Places: The Myth of Jewish-Christian Origins. Oxford University Press (1993). ISBN 0-19-814785-6
  • Carsten Peter Thiede, The Dead Sea Scrolls and the Jewish Origins of Christianity. Palgrabe Macmillan (2003). ISBN 1-4039-6143-3

Vidu ankaŭ redakti

Aliaj projektoj redakti

KOMUNEJO: [2]

Eksteraj ligiloj redakti