Unuarangeco de Petro

La Katolika Eklezio, la Ortodoksa Eklezio kaj granda parto de la Reformitaj Eklezioj konsentas ke apostolo Petro havis apartan rolon inter la Apostoloj; [1]. La problemo estas tre debatata, fakte restas la fakto ke la aparta rolo havis ankaŭ Johano kiel estas atestate de evangelieroj (R. Alan Culpepper, Anatomy of the Fourth Gospel, p. 134), Andreo (la unua alvokito) kaj Jakobo kiu prezidis la unuan koncilion en Jerusalemo (en ĉeesto de la dekdu kaj de Paŭlo). Ĝuste pro tio la forto de la unuarangeco de Petro (primatum Petri) estas objekto, inter la kristanaj eklezioj, de doktrinaj disputoj.

Transdono de la ŝlosiloj (detalo), Perugino, Siksta Kapelo, Vatikanurbo.

Malgraŭ ke multas la versegoj de la Nova Testamento en kiuj oni parolas pri Petro, la debato ofte reduktiĝas al diskuto pri la signifo kaj la traduko de la teksto de Mateo 16,18. Certe multas pasaĵoj en kiuj estas aludate al Petro, sed multas ankaŭ la interpretaj rafinaĵoj: fakte inter ekzegezistoj kaj teologoj la batalo, kvankam pli serene ol pasinte, daŭras…

Unuarangeco de Petro en la evangelioj redakti

La nomumo de apostolo Simono al Petro redakti

En la Nova Testamento Jesuo nomas Simonon per la epiteto “Petro” kaj en aliaj skriberoj kromnomo indikas apartan karakterizon aŭ apartan “status” (Abram en Abraham, Jakobo en Israelo, kaj Saul en Paŭlo de Tarso.
En la greka teksto de Mt 16,18 al "Simono" estas donita "πητρος" (pitros) kaj la "petro =ŝtono" pri kiu estas aludate en la dua duono de la versego estas ĝuste "πητρα" (pitra). La ĝenro estas malsama sed temas pri pura gramatika artifiko devenanta el la aramea lingvo, eble parolata de Jesuo, kaj transdonita al la greka en la provo konservi la vortan ludon.
La propra nomo de homo devus esti maskla (-ος), dum πητρα, la vorto uzita por "ŝtono", estas malmaskla (-α). En la aramea lingvo ŝtono estas "כיפא" (transliterata en la latina lingvo per "Kefa", "Kepha", "Cephas", kaj en la greka per Κηφας: vidu en la Evangelio laŭ Johano 1,42). En la aramea, oni uzintus la saman vorton por esprimi ambaŭ konceptojn, kiel aperas en la Peŝitta. El tio emerĝas ke Jesuo deklaris la unuarangecon de Petro inter la aliaj apostoloj.

La Transdono de la ŝlosiloj redakti

En Mateo 16,19 Jesuo diras al Petro: Al vi mi donos la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo.
Apartmaniere por la hebrea popolo la ŝlosiloj estis simbolo de aŭtoritato. Fakte, en la Apokalipso de Johano 1,18, Jesuo diras ke mem posedas la ŝlosilojn de la morto kaj de la infero, kio signifas povon sur la morto kaj sur la infero; ankaŭ en Jesaja 22,21-22 aperas ŝlosiloj kiel simbolo de aŭtoritato. Laŭ iuj antropologoj tiu simbolo ĉeestas ĉe diversaj kulturoj.

"Paŝtu miajn ŝafidojn" redakti

Alia fonto de unuarangeco de Petro troviĝas en la Evangelio laŭ Johano 21,15-17, kie Kristo diras al Petro trifojojn "paŝku miajn ŝafidojn, paŝku miajn ŝafojn". La biblia fono de tiuj frazoj kuŝas en sennombraj similaĵoj de la Malnova Testamento en kiuj Dio bildiĝas paŝtisto de sia ŝafaro, nome de la izraela popolo- En la Nova Testamento estas Jesuo mem kiu sin difinas “bona paŝtisto” (Jo 10,11,14); la ŝafaro ĉikaze estas reprezentata de la kredanfoj en Jesuo. Pro tiu motivo la katolikoj kredas ke al Petro estis konfidta la gvidon de la tuta krista ŝafaro, nome de la tuta eklezio.

Unua apostolo redakti

Petro estas citita unua en ĉiuj listoj de la apostoloj (|Mt 10,2-4. Mk 3,16-19. Lk 6,13-16). Petro estas indikata ĉiam unua ankaŭ kiam estas indikataj grupoj de iuj apostoloj: ĉio sennombrajn fojojn krom unufojojn en Jo 1,44.
Ofte Petro respondas kaj parolas loke di ĉiuj apostoloj. En Mateo 10,2 Pettro estas la "unua apostolo" kaj, estante li nek la pli maljuna nek la unua elektita de Jesuo, probablas ke tiu "unua" aludas al aŭtoritato.

Sinsekvaj tradicioj redakti

1-a jarcento redakti

En la epistolo kiun Paŭlo, en 58, adresas al la romanoj, li persone mencias 29 eminentojn de tiu kristana komunumo, tamen ne nur ne salutas sed ĉ ne mencias Petron: forlaso grava se Petro efektive estus episkopo de Romo. Surbaze de de tiu silento, la ptotestanta rekonstruo subtenas ke Petro neniam forlasis sian originan landon kaj neniam iris al Romo.

Tamen la morto de Petro okazis en Romo dum la sinsekva persekuto de Nerono en 64: li povus esti vizitinta la roman eklezion kaj ĝin gvidinta ĝis la morto post (ekde la jaro 58, jaro de la epistolo de Paŭlo). La elfosa kampanjo de la 1939-40 allumigis malgrandan nekropolon sub la nuna baziliko de Sankta Petro, inkluzive de la Tombo de Sankta Petro de la 2-a jarcento. Tio igas versimila la katolikan tradicion laŭ kiu Petro mortis en Romo.

2-a jarcento redakti

Inter la aŭtoroj de la dua jarcento ne troviĝas referencoj al Petro, sed pri ili, kun escepto de Ignaco de Antioĥio, Polikarpo kaj Klemento de Aleksandrio oni posedas nur apologetikajn verkojn adresitajn al hebreoj kaj paganoj, en kiuj eble ne ekzistis motivon por citi la episkopecon de Pettro.
La nomo de Petro ne aperas en iuj tre unuaj listoj de la episkopoj de Romo: Ireneo, episkopo de Liono ekde 178 ĝis 200 kaj unua kristana teologo utiliganta la principon de la apostola posteuleco, citas kun precizeco la sinsekvon de la episkopa "tradicio" ĝis reiri rekte al la apostolo Johano kaj listigas ĉiujn episkopojn de Romo ĝis la dekdua, Eleuterio, sed, kiel unua episkopo citas Linon, kaj ne Petron.
Sed la sama Ireneo en du pasaĵoj parolas Petro kiu suferis la martiriĝon en Romo.
La "Apostola konstitucio" de la jaro 270 asertas ke papo Lino ontenis sian elekton rekte de Paŭlo, kaj ne de Petro. [2]

3-a jarcento redakti

En la duono de la 3-a jarcento Cipriano, episkopo de Kartago, referencas al la sidejo de Romo, nome al la diocezo de Romo, kiel al la katedro de Sankta Petro, dirante ke papo Kornelio posteulis al la posteno kiu estis de papo Fabiano kiu estas la posteno de Petro (Ep 55:8).
Aliloke Cipriano asertas la samon rilate papon Stefanon la 1-an; ankaŭ Firmiliamo proponas la spuron al la sama konsidero, Oni, nome, povas aserti ke ĉirkaŭ la 250 la espikopado de Petro en Romo estis konfesata ne nur en Romo sed ankaŭ en la eklezio de Afriko kaj de la minora Azio.
En la unua kvarono de la sama jarcento (220 ĉirkaŭ) fakte Tertuliano (De Pud. 21) mencias deklaron de papo Kalisto la 1-a en kiu estas asertate ke la povo pardoni la pekojn estis descendigita en lin el Petro apartmaniere. Eĉ Tertuliano]] ne malaprobas tiun aserton, kaj li konis la roman eklezion ĉar li rezidis en la urbo.
Samperio de, Hipolito (eble aŭtoro de la unua parto de la Catalogus Liberianus atribuata al Klemento de Romo) enirigas Petron en la liston de la episkopoj de Romo.
En Adversus Marcionem, verkita en la sama periodo, estas dirate ke Petro estis transdoninta al papo Lino katedron en kiu li mem sidiĝis (P.L., II 1077).

En la sekva tradicio, Petro estas konsiderata la unua episkopo de Antioĥio kaj sekve episkopo de Romo. La atestaĵoj pri tia konvinko plinombriĝas ĉiam pli.

Unuarangeco de Petro en la kristanaj eklezioj redakti

Petro estas la unua episkopo de Antioĥio sekve de Romo. La motivoj el kiuj la Katolika Eklezio deduktas la unuarangecon de Petro oni sume jam vivis ĉisupre. La unua asertanto pri la morto de Petro en Romo estis Klemento de Romo, episkopo de Romo ekde 88 ĝis 97, sen tamen indiki la lokon, kiu devis certe esti konata de la legantoj; Ignaco de Antioĥio ligas apartmaniere Petron kaj Paŭlon al la Eklezio de Romo, implikante ke Petro estis en Romo. Se eble Petro ne kreis la unua ìn kristanan komunumon en Romo, en tiun urbo li alvenis en la lastaj vivjaroj.

Protestanta interpreto redakti

La protestantaj eklezioj naskiĝis kontraste kun la unuarangeco de la papo kaj kontraŭ la supozita korupto de la eklezio de Romo, do ili ne agnoskas la unuarangecon de la episkopo de Romo.
Aliaj opinias ke Petro neniam alvenis al Romo kaj do ne povis funkciis kiel episkopo de tiu urbo.[3]. Tiu konkludo tamen kontrastas kun la unua letero de Klemento de Romo [4] kaj kun la atestaĵo de Ireneo de Liono ("la plejgranda kaj konata antikva eklezio, konata de ĉiuj, fondita kaj organizita en Romo de la plej gloraj apostoloj, Petro kaj Paŭlo"), de Klemento de Aleksandrio ("post kiam Petro estis anoncinta la Vorton de Dio en Romo..."), kaj de Tertuliano ("Se vi loĝas en Italio, vi havas Romon... kie Petro rivalis kun la pasiono de la Sinjoro"). Krome, en Romo nune troviĝas la tombo de Sankta Petro en la Vatikanaj Grotoj, kaj neniu eklezio, escepte de tiu Roma, iam ajn fieris pri la ĉeesto de la relikvoj de Petro.

Ortodoksa interpreto redakti

La ortodoksa kristana eklezio, agnoskas la petran unuarangecon sed nur parte. Laŭ ortodoksuloj Jesuo Kristo efektive investis Petron per supera aŭtoritato, sed ĉiuj apostoloj havas ĉiukaze gvidŝarĝon en la eklezio. En tiu organisno Petro estus iu Unua inter egaluloj, kiu kolegie regas, aŭ simple prezidas kaj reprezentas en si mem, la tutan kolegion de la Apostoloj (kiel efektivive li sintenas kiam estis invitita informi pri sia agado (Agoj 10,34) kaj sekve, ĉiam laŭ la Agoj de la Apostoloj, en la Apostola koncilio. Tamen en tiu koncilio estis ĝenerala konsento kun la Petro kiu jam ricevis centestron Kornelion.
Laŭ ortodiksuloj, sur tiu modelo, de kolegio de Apostoloj, prezidita de reprezentanto pli aŭtora ol la aliaj, estis konstruita de la Eklezio de la unuj naŭ jarcentoj, kun ĝiaj patriarkoj en ekumenaj koncilioj, sed sekve la papoj de Romo provis surpreni rolon plimarkite monokratikan kaj tial tiu eklezio estis ekekluzivita de la ortodoksa Eklezio, transdonante la unuarangecon (intencitan tamen ĉiam laus la principo de Primun inter pares) al la Patriarko de Konstantinopolo.

Dum, do, laŭ la katolikoj la ĉefo de la eklezio estas la Pontifiko, episkopo de Romo, laŭ la ortodoksuloj la ĉefo de la eklezio estas la Sinodo de la Ĉefoj de unuopa de la 14 Aŭtokefalaj eklezioj, prezidita de la Patriarko de Konstantinopolo.

 
Ikono reprezentanta Sanktan Petron, de la 6-a jarcento, (Monaĥejo de Sankta Katerina de Egiptio).

Sed ĝuste la patriarko de Konstantinopolo havas nenian apostolan originon (estas la komenca respondo de katolikaj teologoj).

Referencoj redakti

  1. |Baziĝante sur atestaĵoj de la Nova Testamento, la Katolika Eklezio instruas, kiel kredodoktrino, ke la episkopo de Romo estas la posteulo de Petro en la unarangeca servo en la universala eklezio; tiu posteuleco fondas la rajton-devon de tiu servo
  2. 7.4
  3. La Scoperta della Tomba di Pietro
  4. [1] Letero de Klemento al la korintanoj, eperantiita,

<Alan Culpepper/Anatomy of the Fourth Gospel, p.134>

Literaturo redakti

  • angle Catholic Dictionary (9th edition), William E. Addis & Thomas Arnold (revised by T.B. Scannell), Virtue & Company Ltd., Londono 1925, kiu prezentas ĉitaĵojn el klasikaj verkoj pri la uzo de πητρος kun la signifo de "ŝtono".
  • angle Veselin Kesich, Peter's Primacy in the New Testament and the Early Tradition in The Primacy of Peter, St. Vladimir's Seminary Press, 1992.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti