Unuiĝintaj Mondaj Kolegioj
United World Colleges (Unuiĝintaj Mondaj Kolegioj, mallonge UWC) estas eduka movado, al kiu alilĝis nuntempe 18 internaciaj lernejoj[1], kie studentoj el pli ol 120 landoj studas kaj kunvivas dum du jaroj. Ili finas sian lernejan edukadon kun internacie agnoskita kvalifiko. UWC-lernejoj instruas laŭ la Internacia Abiturienta Ekzameno, internacia mezlerneja programo, kiu rajtigas studentojn aliron al universitatoj tra la mondo.
Unuiĝintaj Mondaj Kolegioj | ||
---|---|---|
organizaĵo pri edukado • Q4330230 | ||
Komenco | 1960 vd | |
Sidejo | Londono | |
Fondinto(j) | Kurt Hahn vd | |
Ĉefestro(j) | Queen Noor of Jordan vd | |
Filioj | United World College of Costa Rica • Red Cross Nordic United World College • United World College of the Adriatic • UWC Mahindra College • Monda Kolegio Diliĝano • UWC Atlantic College vd | |
Posedatoj | St Donat's Castle vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Celoj redakti
La lerneja koncepto de la Unuiĝintaj Mondaj Kolegioj desegnita de Kurt Hahn celas eduki gejunulojn esti pli toleremaj kaj respondecaj pere de internacia edukado, komunumaj spertoj kaj socia engaĝiĝo. La lernejoj estas sub la devizo "UWC igas edukadon forto por unuigi homojn, naciojn kaj kulturojn por paco kaj daŭripova estonteco" [2].
Eksteraj ligiloj redakti
Noto kaj referencoj redakti
Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtitola artikolo en la germana vikipedio, listo de aŭtoroj.
- ↑ (de) 18 Schulen weltweit, UWC Deutschland
- ↑ [1](en) Retejo de UWC