Unutona greka ortografio

La unutona ortografio estas sistemo de diakritaj signoj en la moderna greka lingvo, kiu - kontraste al la tradicia plurtona greka ortografio, kiun ĝi anstataŭigis dum la jaro 1982 - nur havas unu specon de diakrita signo. Tiu akcentosigno laŭ ekstera aspekto ofte identas kun la tradicia signo dekstra korno de la malnova plutona ortografio - ὀξεία (okseía) –, sed foje ankaŭ nur uziĝas vertikala ("neŭtrala") signo, kiu havas la nomon tonos – τόνος (tónos) . Tiu signo laŭ la karaktrotabelo Unikodo malsame kodiĝas.

Nuntempa uzo redakti

Malgraŭ la enkonduko de la unutona ortografio dum la jaro 1982 ekzistas eldonejoj kaj privatuloj, kiuj el estetikaj aŭ tradiciismaj kialoj plu skribas laŭ la malnova plurtona ortografio (ekzemple la gazeto "Estia"), ofte per la simpligita sistemo sen maldekstra korno.

Ekzemplo por la plurtona kaj unutona ortografioj redakti

La Patro nia
unutone plurtone

Πάτερ ημών ο εν τοις ουρανοίς αγιασθήτω το όνομά σου·
ελθέτω η βασιλεία σου· γεννηθήτω το θέλημά σου, ως εν ουρανώ και επί της γης·
τον άρτον ημών τον επιούσιον δος ημίν σήμερον·
και άφες ημίν τα οφειλήματα ημών, ως και ημείς αφίεμεν τοις οφειλέταις ημών·
και μη εισενέγκης ημάς εις πειρασμόν, αλλά ρύσαι ημάς από του πονηρού.
αμήν.

Πάτερ ἡμῶν ὁ ἐν τοῖς οὐρανοῖς ἁγιασθήτω τὸ ὄνομά σου·
ἐλθέτω ἡ βασιλεία σου· γεννηθήτω τὸ θέλημά σου, ὡς ἐν οὐρανῷ καὶ ἐπὶ τῆς γῆς·
τὸν ἄρτον ἡμῶν τὸν ἐπιούσιον δὸς ἡμῖν σήμερον·
καὶ ἄφες ἡμῖν τὰ ὀφειλήματα ἡμῶν, ὡς καὶ ἡμεῖς ἀφίεμεν τοῖς ὀφειλέταις ἡμῶν·
καὶ μὴ εἰσενέγκῃς ἡμᾶς εἰς πειρασμόν, ἀλλὰ ῥῦσαι ἡμᾶς ἀπὸ τοῦ πονηροῦ.
ἀμήν.

Alia ekzemplo por teksto kompare presita kaj en la tradicia plur- kaj la nova unutona ortografioj estas la nacia himno Imnos is tin Eleftherian de Grekio kaj la Respubliko Kipro.

Tabelo de karaktroj redakti

  Minusklo Majusklo
Alfo Epsilono Eto Joto Omikrono Upsilono Omego Alfo Epsilono Ita Joto Omikrono Upsilono Omego
Pura vokalo α ε η ι ο υ ω Α Ε Η Ι Ο Υ Ω
kun tonos ά έ ή ί ό ύ ώ Ά Έ Ή Ί Ό Ύ Ώ