Upsalo (svede Uppsala aŭ, arkaike, Upsala) estas universitata urbo en Svedujo, provinco Uppland, gubernio Uppsala län (kie ĝi estas gubernia ĉefurbo), regiono Sveonujo; la komunumo de Upsalo havis 237 581 loĝantojn en la jaro 2022.

Upsalo
akademie[mankas fonto] kaj arkaike svede: Upsala
urbo
Katedralo en Upsalo
Blazono
Oficiala nomo: Uppsala
Ŝtato Svedio Svedio
Historia provinco Uppland
Moderna provinco Uppsala län
Regiono Svealand
Rivero Fyris
Situo Upsalo
 - koordinatoj 59° 52′ 00″ N 17° 38′ 00″ O / 59.86667 °N, 17.63333 °O / 59.86667; 17.63333 (mapo)
Areo 47,86 km² (4 786 ha)
Loĝantaro 237 581 (15.02.2022)
Denseco 4 964,08 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Svedio
Situo enkadre de Svedio
Situo enkadre de Svedio
Vikimedia Komunejo: Uppsala
Retpaĝo: www.uppsala.se
Map

La universitato de Upsalo estas la plej malnova en Nordujo, fondita en 1477.

Kiel urbo de la sveda ĉefepiskopo, Upsalo estas tradicie la religia ĉefurbo de Svedujo. Ĝi ankaŭ estis la plej grava centro por la sveonoj ĝis la frua mezepoko. La urban profilon dominas kastelo kaj katedralo.

Geografio redakti

La urbo situas meze de malalta ebenaĵo, ĉirkaŭ 70 km nord-nordokciente de Stokholmo, ĉirkaŭ 35 km nordokcidente de la internacia flughaveno Arlanda.

Tra la urbo fluas, de norde kaj suden, la rivereto Fyris. Tradicie iuj rigardas la rivereton kiel limo inter la "ĝusta" (okcidenta) kaj "malĝusta" (orienta) flankoj de la urbo, ĉar okcidente troveblas la universitato, la universitata biblioteko Carolina Rediviva, la katedralo, la kastelo kaj aliaj gravaj centroj kleraj kaj ekleziaj, dum oriente oni trovas la grandajn negocojn kaj la centrojn de burĝa aktiveco. El la 13 tradiciaj "nacioj", t. e. laŭ la limoj de la diocezoj bazitaj studentaj asocioj, ĉiuj havas siajn domojn je la okcidenta flanko, krom tiu por studentoj el Gotlando, kiu troveblas je la orienta flanko; kelkaj diras ke tio estas ĉar, kompreneble, devas esti akvo inter Gotlando kaj la cetera lando.

Historio redakti

La nomo "Upsalo" origine celis la lokon nun nomita "Malnova Upsalo" (svede Gamla Uppsala), kelkajn kilometrojn norde de la nuna urbo kaj konata pro tri grandaj tumuloj el la jaroj 475–550; ĝia nuna mezepoka preĝejo eble staras sur la centra antaŭ-kristana kultloko de Svedio, sed oni ne scias certe.

En la jaro 1273, post fajro en tiu preĝejo, la sidejo de la sveda ark-episkopo translokiĝis el Malnova Upsalo al la nuna Upsalo, kiu ĝis tiam nomiĝis "Orienta Aroso" (svede "Östra Aros"); Okcidenta Aroso (svede "Västra Aros") estis la nuna urbo Västerås. La nomo Ar-os signifis river-buŝon, kion havis ambaŭ urboj al lago Melareno.

Personoj en la historio de la urbo redakti

Fikcie redakti

Vidindaĵoj redakti

  • La kastelo, nun sidejo de la guberniestro; en ĝiaj karceroj, la reĝo Eriko la 14-a murdis kelkajn politikajn oponantojn en 1567.
  • Malnova Upsalo kun siaj tumuloj, mezepoka preĝejo kaj muzeo.
  • La universitata biblioteko Carolina Rediviva, kun pluraj valoraj manuskriptoj, precipe Codex Argenteus, "Arĝenta Kodekso", kun partoj de la orientgota biblio traduko de Wulfila.

Krome redakti

Esperanto-movado redakti

La Enciklopedio de Esperanto skribas pri Upsalo:

 
 Uppsala. Urbo en Svedujo kun 30.295 loĝantoj. Loko de la dua oficiala unuiĝo de E-istoj, 1891, kie fondiĝis la grava gazeto Lingvo Internacia, 1895, kaj restis tie ĝis 1899. 
— EdE-U

En Upsalo en jaro 1891-a fondiĝis la dua Esperanto-klubo en la mondo, post la nurenberga klubo kiu origine estis volapuka klubo. Kvar jarojn poste fondis kvar membroj de tiu klubo — Valdemar Langlet, Paul Nylén, doktoro S. Krikortz kaj P. Ahlberg — la gazeton Lingvo Internacia, kun financa apogo de odjesano Vladimir Gernet, kiun studantoj Langlet kaj Etzel tiun someron estis vizitintaj. Ĝia unua numero eldoniĝis en decembro 1895.[1] Tiu klubo iĝis Ido-klubo en 1909, kaj estis anstataŭita en 1927 de la ankoraŭ ekzistanta Esperanto-Societo de Uppsala.

Referencoj redakti

  1. Adam Zakrzewski: Historio de Esperanto 1887-1912. Librejo Gebethner kaj Wolff, Varsovio 1913. Reeldonis Pola Esperanto-Asocio, Varsovio 1979. (Paĝo 57)