Ur-Nanŝe (sumere 𒌨𒀭𒀏, ekrego ĉ. -2550, morto ĉ. -2500) estas unua tia reganto de Lagaŝ, kiun rekonas la sumeraj regnolistoj, kun li komenciĝas la 1-a dinastio de Lagaŝ. Li transprenis la gvidon de la urbo de Lugalŝagengur, kiu estis subreganto de Mesilim, reĝo de Kiŝ.

Ur-Nanŝe
Kronado ĉ. -2550
Persona informo
Naskiĝo
Morto ĉ. -2500
Tombo Lagaŝ vd
Familio
Infanoj Akurgal vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li verŝajne devenas de la setlejo Ningin (hodiaŭ Tell Zūrghūl), de kie venas estimo de dio Nanŝe, kies nomo aperas en lia nomo. Estas konata skulptaĵo, laŭ kies surskribo Ur-Nanŝe partoprenis en festo de Nanŝe.

Laŭ surskriboj, li havis konflikton kun urbo Arava (de Elamo) kaj urboj Ur kaj Umma. Oni trovis steleon en Ur, kio pruvas ties okupon aŭ prirabon, sed la teksto ne estas klaras. Pli detale estas notitaj liaj konstruaĵoj, tiel preĝejoj al estimo de Nanŝe (en Ningin), de Ninĝirsu (Ninurta) kaj pri la "eta fonto" de Abzu-banda.