Ur (urbo)

antikva urbo en Irako

Ur (kion eblus esperantigi kiel Uro) estis antikva urbo de suda Mezopotamio, kiu situis apude de la riverbuŝo de Eŭfrato kaj Tigriso, apude de Eridu, kiu nun estas en moderna Irako. La ruino de la urbo enhavas ziguraton, kiu estis templo al la luna diino Nanna el sumera mitologio.

Ur
antikva urbo • arkeologia loko [+]

Koordinatoj30° 57′ 44″ N, 46° 6′ 16″ O (mapo)30.96222246.104444Koordinatoj: 30° 57′ 44″ N, 46° 6′ 16″ O (mapo)
Areo0,71 km² (71 ha) [+]

Estiĝo-3800

Ur (urbo) (Irako)
Ur (urbo) (Irako)
DEC
Map
Ur
Vikimedia Komunejo:  Ur [+]
vdr

Ĝi nun situas en suda Irako, 15 km de la hodiaŭa riverbedo de la Eŭfrato. La elfosadojn komencis tie H. R. Hall, kunlaboranto de la Brita Muzeo, post la unua mondmilito. Post tio, la Brita Muzeo kaj la Universitato de Pensilvanio komune daŭrigis elfosadojn, kun gvido de Leonard Woolley, inter 1922 kaj 1934.

Laŭ la fosadoj malkovriĝis, ke la praloĝantoj de la urbo estis en la 4-a jarmilo a.K. nord-mezopotamiaj setlantoj. Ilian setladon finis inundo.

La urbo estis ĉefurbo de suda Mezopotamio ekde la 26-a jc. a.K. Oni trovis el tiu epoko eĉ netuŝitajn reĝajn tombojn.

Ĉar kelkajn jarcentojn antaŭ naskiĝo de Kristo la riverfluo de Eŭfrato ŝanĝis la direkton, la urbo senhomiĝis.

Trovitaĵoj redakti

 
mapo de la unua dinasto de Babilono
(tiam la persa golfo multe pli vastis ol nun)