Uragano Audrey estis la dua nomita ŝtormo kaj unua uragano de la uragana sezono en 1957.

Uragano Audrey

Audrey la 27-an de junio 1957

Audrey la 27-an de junio 1957
Aperis la 25-an de junio 1957
Malaperis la 29-an de junio 1957
Plej rapidaj ventoj 230 km/h (145 mejloj/h)
Homaj mortoj 416
Damaĝoj ekvivalento de 147 milionoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Usono
vdr

Ĝi atingis uraganan statuson en la Golfo de Kampeĉe. Poste ĝi moviĝis norden alproksimiĝante al la Golfa Marbordo de Usono kaj plifortiĝante. La 27an de Junio, la uragano atingis pintajn ventojn de 230 km/h. Kun sama intenseco ĝi venis al tero inter la elfluo de la rivero Sabine kaj Cameron, Luiziano, poste tiun tagon, kaŭzante neantaŭe viditan detruadon.

Laŭ oficialaj kontoj 416 homoj pereis.

Eksteraj ligiloj redakti

Fred MEYER la 3-a, Usona Esperantisto 2021:1 Memoroj de uragano Audrey