Uragano Jeanne estis la deka nomita ŝtormo kaj sepa uragano de la uragana sezono en 2004.

Uragano Jeanne

Jeanne la 25-an de septembro 2004

Jeanne la 25-an de septembro 2004
Aperis la 13-an de septembro 2004
Malaperis la 29-an de septembro 2004
Plej rapidaj ventoj 195 km/h (120 mejloj/h)
Plej malalta aerpremo 950 mbar (hPa); 28,05 inHg
Homaj mortoj 3.035
Damaĝoj ekvivalento de 7,66 miliardoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Usono
vdr

Ĝi tuŝis Hispaniolon kaj aliajn insulojn en Karibio. Ĝi plifortiĝis al kategorio 3a kaj pasis ĉe la insuloj Granda Abako kaj Granda Bahamo en Bahamoj la 25an de Septembro. Jeanne venis poste kontinenten la saman tagon en Florido ĝuste 2 mejlojn (3 km) el kie Uragano Frances estis frapinta nur 3 semajnojn antaŭe. Sur la pluvoj el Frances kaj Ivan, Jeanne alportis preskaŭ rekordajn inundonivelojn tiom for norde kiom ĉe Okcidenta Virginio kaj Nov-Ĵerzejo antaŭ ties restoj turnis orienten en la Atlantikon. Jeanne estis respondeca pro almenaŭ 3,006 mortoj en Haitio kun ĉirkaŭ 2,800 nur en Gonaïves, kiu estis preskaŭ forbalaita per inundoj kaj kotoglitoj. Tiu ŝtormo kaŭzis ankaŭ 7 mortojn en Puerto Rico, 18 en Domingo kaj almenaŭ 4 en Florido, kio faras totalan nombron de mortoj je almenaŭ 3,025; Jeanne estas la 12a plej mortiga atlantika uragano iam registrita.

Eksteraj ligiloj redakti